Nia trezoro: `Abdu’l-Bahá

Foje la renomo de homo evidentiĝas nur kiam tiu ne plu vivas. Sed `Abdu’l-Bahá tiom famiĝis, ke bahaanoj jam antaŭ lia morto nomis lin la Majstro; la britia registaro kavalirigis lin; diversnaciaj ŝtatistoj, profesoroj, ekleziuloj kaj poetoj vizitis lin; multaj famuloj – interalie, Lev Tolstoj kaj Mahatma Gandhi – skribe montris sian estimon al li.

`Abdu’l-Bahá (1844–1921) entreprenis dum 1911–1913 trijaran vojaĝon al Egiptujo, Eŭropo kaj Nordameriko, dum kiu li klarigis la instruojn de Bahao (Bahá’u’lláh, 1817–1892) – Profeto-Fondinto de la Bahaa Kredo.

Bildigu al vi la malvarmegon de januaro 1913, kiam post 40 jaroj kiel malliberulo de la otomanaj imperiistoj kaj malgraŭ la ĵusa longega vojaĝo de Persujo al Londono kaj Edinburgo en malkomfortaj transportiloj, li, meze de serioza parolado pri la lingva kaoso en la mondo, faras ion tre malfacilan por publika parolanto: `Abdu’l-Bahá ĉesas paroli! La nove konstruita Framasona Salonego sub la aŭspicio de la Esperanto-societo estas tiom plena, ke 300 personoj devas aŭskulti ekstere. Kelkajn momentojn silento regas, dum li marŝas tien kaj reen! Nur susurado de liaj elegantaj orientaj vestaĵoj estas aŭdebla. Poste, spite al tempoperdo pro interpretado, li ŝercas:

Dum mi parolas, venas en mian menson epizodo, kiu okazis en Bagdado. Estis tie du amikoj, kiuj ne sciis la lingvon unu de la alia. Unu malsaniĝis; la alia vizitis lin, sed ne povis parole esprimi sian simpation, kaj do faris geston, volante diri: “Kiel vi fartas?” Per alia signo la malsanulo respondis: “Mi estas tuj mortonta”, kaj la vizitanto, kredante, ke li diris, ke li ekresaniĝas, diris: “Danke al Dio!” El tiaj ilustraĵoj vi konstatos, ke la plej bona afero en la mondo estas povi vin komprenigi al viaj amikoj kaj ankaŭ ilin kompreni; kaj ke ne estas io pli malbona en la mondo ol ne povi komuniki viajn pensojn al aliaj. Sed, se estus helpa lingvo, ĉiuj tiuj malfacilaĵoj estus forigitaj. Nu, laŭdo estu al Dio! Ĉi tiu lingvo Esperanto elpensiĝis.

“Dankon al Dio, ke D-ro Zamenhof elpensis la lingvon Esperanto; ĝi posedas ĉiujn eblajn kvalitojn por fariĝi rimedo de internacia interkomunikiĝo. Ĉiuj el ni devas esti kontentaj kaj dankemaj al li por lia nobla penado, ĉar tiumaniere li faris bonan servon al siaj proksimuloj. Per senlaca penado kaj sinoferemo flanke de ĝiaj pioniroj Esperanto fariĝos universala. Tial ĉiu el ni devas studi tiun ĉi lingvon kaj disvastigi ĝin laŭ sia eblo”, – diris `Abdu’l-Bahá en Parizo.

En la 9a Universala Kongreso (Berno, 1913) la magazino The Christian Commonwealth faris al Zamenhof jenan demandon: “Ĉu vi opinias, ke la ordono lerni Esperanton, lastatempe donita de `Abdu’l-Bahá al siaj adeptoj, efikos por disvastigi la lingvon en la Oriento?”

Zamenhof respondis:

Mi multe interesiĝas pri la bahaa movado, ĉar ĝi estas unu el la grandaj mond-movadoj kiu, simile al la nia insistas pri la homara frateco kaj alvokas ĉiujn kompreni unu la alian kaj lerni ami sin reciproke. La bahaanoj komprenos la Internan Ideon de Esperanto pli bone ol multaj aliaj… Mi opinias, ke kiam la bahaanoj lernos Esperanton, ĝia Interna Ideo estos granda morala forto, kiu devigos ilin dissemi ĝin sendepende de iliaj apartaj kredoj. Mi ĉiam spertis, ke la plej fervoraj laborantoj por Esperanto estas tiuj konvinkitaj pri la Interna Ideo… Multaj homoj dubis, ĉu Esperanto estos akceptita de Orientaj popoloj; mi neniam opiniis tiel. Mi estas certa, ke bahaanoj portos la lingvon en multajn lokojn, kien ordinaraj eŭropaj propagandistoj neniam irus.

Ĉu lingvo pacigos la mondon? Jes! “La plej grava servo al la homaro estos establi ĉi tiun internacian helpkomunikilon; ĝi trankviligos la homan frataron” (`Abdu’l-Bahá en Vaŝingtono, 1912). Ĉu lingvo harmoniigos religiojn? Jes! “… ĝi [Esperanto. – P. D.] akcelos la alvenon de tiu tago, tiu miljara tago, kiun antaŭdiris profetoj kaj viduloj, tiu tago en kiu, estas dirite, la lupo kaj la ŝafido trinkos el la sama fonto, la leono kaj la cervo sin paŝtos sur la sama herbejo. La signifo de ĉi tiu sankta Skribo estas, ke la batalantaj rasoj, militantaj nacioj, malamikaj religioj, alproksimiĝos unu al la alia en la spirito de amo, kaj kunligiĝos unu kun alia” (`Abdu’l-Bahá en Edinburgo, 1913). Kiu lingvo sukcesos el la kvin cititaj en bahaaj tekstoj? “Tial mi esperas ke ĉiu el vi streĉos ĉiujn siajn fortojn, por ke la lingvo Esperanto larĝe disvastiĝu” (`Abdu’l-Bahá dum Esperanto-bankedo en Parizo, 1913).

`Abdu’l-Bahá ankaŭ diris: “Nu, ni danku la Sinjoron pro tio, ke ĉi tiu lingvo Esperanto estas kreita. Ni do ordonis al ĉiuj bahaanoj en la Oriento studadi ĉi tiun lingvon tre zorge, kaj post nelonge ĝi disvastiĝos tra la tuta Oriento. Mi petas ankaŭ al vi, esperantistoj kaj neesperantistoj, energie klopodadi por la disvastigado kaj propagandado de ĉi tiu lingvo”.

Notindas, ke Shoghi Effendi (1897–1957), nepo de `Abdu’l-Bahá kaj rajtigita interpretanto de bahaaj tekstoj, konsideris la instigojn de `Abdu’l-Bahá al la bahaanaro studi Esperanton: “emfazaj kaj ripetataj admonoj”.

En sia parolado en Stuttgart en 1913 `Abdu’l-Bahá alparolis la ĉeestintojn en la persa; pro manko de persa-germana tradukisto oni angligis liajn vortojn antaŭ ol finfine la germana lingvo aperis. Alivorte, necesis lingvoj por jene rekomendi Esperanton: “Se iu homo estus nun tiel inteligenta, ke li scius ĉiujn lingvojn de la mondo, kian eminentan profiton li havus de tio? Tial estas la plej bona solvo, fondi unu helplingvon, uzebla por ĉiuj popoloj… D-ro Zamenhof estas la fondinto de tia lingvo. Tial ni ĉiuj propagandu Esperanton, por ke venu granda amikeco inter la homoj… Ni devas labori kaj klopodi, ke tiu ĉi lingvo fariĝu parto de la instruado en ĉiuj publikaj lernejoj. Estas absoluta devo de ĉiu nuntempano, ke li akcelu la ellernadon de la ĝenerala helplingvo. Ĉar tiu lingvo estos la rimedo por altigi la signon de l’ paco kaj de l’ frateco inter ĉiuj”.

Ne estas mirinde, ke la Majstro de Esperanto, Ludoviko Zamenhof, reciproke alte taksis la Majstron de la Bahaa Kredo, skribinte jenajn vortojn: “La personon de `Abdu’l-Bahá kaj lian laboradon mi tre alte estimas: mi vidas en li unu el la plej grandaj bonfarantoj de la homaro”.

Paul Desailly

Ĉi tiu artikolo aperis en la januara kajero de La Ondo de Esperanto (2014).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2014, №1.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2014/01/abdul-baha/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Nia trezoro kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

33 Responses to Nia trezoro: `Abdu’l-Bahá

  1. Paul Desailly diras:

    Ghenerale lau mi vi prave diras kara Dasha ke bahaanoj ne penas konvinki sed anstatau ni konsilas; chi lastan ni kutime faras per tre ghentilaj vortoj. Sed, kiam bahaano, chu estro chu ordinarulo, brechas du fundamentajn principojn (la devo vere konsulti kaj la ordonoj de Abdul Baha pri universala helpilo) Baha’u’llah mem permesas al ni utiligi fortajn vortojn. Kaj, rilate la verkojn de ateistoj kies celo estas konvinki homojn ke Dio ne ekzistas Li rekomendas kiel ekzemple en la tria Kashita Vorto el la araba ech fortegajn refutajhojn: “Esperanto sub la Suda Kruco” (124)
    http://aea.esperanto.org.au/ftp-uploads/ESK-124-sep2016.pdf p.28-30

  2. Proleska diras:

    Karaj amikoj,
    bonvolu ne resti surdaj al miaj vortoj, des pli, ke en la Skriboj malvero estas malpermesita. Sed nun temas ne pri tio.
    Unue. Kion ni vidos en chi tiu artikolo, se ni forjhetos niajn antaujughojn? Abdul-Baha alte valoris E-on kaj petis bahaanojn lerni ghin. Tamen reale plimulto de bahaanoj ech ne konas E-on. Do, la rilato inter la movadoj ne estas evidenta, kaj e-istoj ne maltrankvilighu pri sia reputacio.
    Due. Kelkaj vortoj pri varbado kaj sektoj. Bahaa Kredo tre malsimilas al iu ajn alia religio. Ghi ne havas ritolojn, pastrojn au guruon. Ankau, ghi dekomence estis defendita de skismo. Jen jam kvankam por 171 jaroj ghi konservas sian unuecon. Anstatau konvinki, ghi konsilas al chiu homo esti mem respondeca en sia serchado de vero, do, neeble igi iu ajn bahaanighi: kredo estas la intima afero de nia animo.

    Por eviti konfliktojn, mi konsilas esplori tiun chi demandon pli profunde. Sed logike, ke, kiel homo ne interesanta pri lingvoj neniam lernos E-on, tiel ankau konfliktemaj homoj ne penos jughi juste kaj rigardi per siaj propraj okuloj.
    La elekto estas ekskluzive via.

    Bahaame,
    Dasha, 23 jaroj, Belarusio

  3. A. Künzli diras:

    PS Mi negative rilatas (kaj chiam negative rilatis) al chiuj ideologiaj movadoj, kiuj celas “konvinki” aliajn homojn. Inkluzive de la Eo-movado kaj ties diversaj sektoj en la sekto, al kiuj apartenas ankau la bahaanoj. Kaj mi chiam kontrauis la ideon, ke oni propagandu Esperanton pere de bahaismo au iu ajn analoga ideologio.

  4. A. Künzli diras:

    http://www.esperanto.org/Ondo/Recenzoj/R-heller.htm

    (vershajne mi pritaksus la libron same hodiau, char vere temas pri bona libro, chefe pro la honesteco de ghia autorino, trajto kiu mankas che multaj Eo-propagandistoj, esperantologoj kaj interlingvistoj). Pri la Zamenhof-familio honeste verkis ankau Zofia Banet-Fornalowa, kvankam kun iom pli da patoso, kiu povas foje gheni, sed ne malpli sincere. Aliaj Zamenhof-biografioj verkitaj de rusoj, poloj ktp. estas dubindaj chefe pro sia (politika) malhonesteco kaj/au ideologia blindeco/fanatikeco.

  5. Paulo Desailly diras:

    “Kortuŝa majstroverko” aperinta 2009 en LODE estas la titolo de lingve majesta recenzo kiun Andreas verkis en 2009 pri belega libro “Lidia”:

    Heller, Wendy. Lidia: La vivo de Lidia Zamenhof, filino de Esperanto / Tradukis el la angla Bernhard Westerhoff. — Antverpeno: Flanda Esperanto-Ligo, 2007. — 389 p., il.

    Amike

    Paulo

  6. Paulo Desailly diras:

    Kara Andreas

    Se mi (sen esti profeto)ghuste taksas la paciencon de niaj legantoj ni alproksimighas al la fino rilate chi tiun diskutadon – BEDAURINDE. Temas lau mi pri portempa problemo!

    Al mia magra plumo estas asignita la tasko respondi al spertega lingvisto je kiu cetere ne mankas tre amuza skrib-maniero kaj shajne vi posedas ankau profetecon kune kun viaj akraj vortoj:

    “Esperanto en Irano? Ion pli absurdan mi ghis nun ne audis, au legis. Unue necesus aboli la religian reghimon de tiu kanajloshtato (lau Usono*) antau ol pensi pri io ajn alia.”

    Kelkfojojn jam Andreas Esperanto floris en bela Irano, ech dum la reg-tempo de la nuna registaro.

    Chu vi ne memoras el la sankta Biblio la jenon?:

    “Kaj Jesuo diris al ili: Profeto ne estas sen honoro, krom en sia patrujo kaj inter siaj parencoj kaj en sia domo. Kaj Li povis tie fari nenian potencaĵon, krom tio, ke Li metis la manojn sur kelkajn senfortulojn kaj ilin resanigis. Kaj Li miris pro ilia nekredemo.” Marko 6:4

    Shajnas al mi ke vi ne chiam vortigis ekstreme akrajn vortojn kontrau Bahaismo:

    http://esperanto.org/Ondo/Ondo/171-lode.htm

    Via recenzo de la traduko de Bernhard Westerhoff de “Lidia” montras simpation admirindan

    Bahaame

    Paulo

  7. A. Künzli diras:

    Kiel vi volas konvinki viajn samreligianojn, por ke ili lernu en du monatoj Esperanton: chu per pistoleto tenata che la kapo de la homoj au per specialaj drogoj, per kiuj ili lernos Esperanton dum dumonata dormo ? Ankau vi shajnas al mi esti sufiche granda fantaziulo. (Sed fantaziuloj ja estas modaj kaj popularaj en la eo-movado, kiel montras la du unuaj numeroj de la UEA-revuo “Esperanto”, redaktitaj de tiu ghisosta Eo-brazilano /kiu cetere daurigas cirkuligi malnovajn mitojn kaj legendojn pri Esperanto, Zamenhof ktp./, chefronte kun la movada cheffantaziulo profesoro M. Fettes.)

    Se viaj samreligianoj volintus lerni Eon, ili estus farintaj tion jam de longe, nome jam en 1887 kaj poste. Sed tio ne okazis. Kaj ne okazos. Neniam.

    Esperanto en Irano? Ion pli absurdan mi ghis nun ne audis, au legis. Unue necesus aboli la religian reghimon de tiu kanajloshtato (lau Usono*) antau ol pensi pri io ajn alia.

    *http://eo.wikipedia.org/wiki/Kanajla_ŝtato

  8. Paulo Desailly diras:

    Jens, lau mi kiel unuopa kredanto kiu ne havas la paciencon ludi ian ajn rolon en institucioj – chu bahaaj chu esperantistaj – ‘la iom stranga sinteno de [multaj] bahaaj gvidantoj’ fakte estas ekstreme stranga. Ghuste pro tio mi petas helpon de la esperantistaro por informi chiujn bahaanojn pri la vortoj de Abdu’l-Baha, pri Dro Zamenhof kaj pri Esperanto.

    Kiel dirite, la institucia pozicio kiun cetere ni bahaanoj agnoskas kiel Di-donita ne estas afero pri kiu mi havas dubojn. Sed, por chiuj bahaaanoj, chu estroj chu ordinaruloj, evidentighas ankorau pli gravaj demandoj ol la fundamenta principo de universala helpa lingvo au ech la selekto-demando: (1) la chefa principo de Bahaismo estas ke oni (ni chiuj egale) sendepende enketu pri la vero por si mem (2) due, oni obeu ne nur la instituciojn sed ankau la admonojn de Baha’u’llah kaj Abdu’l-Baha (3) oni havas absolutan devon konsulti se oni ne komprenas i.a. la jenan admonon (inter multaj aliaj) de Abdu’l-Baha: ‘chiu el ni devas studi Esperanton kaj disvastigi ghin lau sia eblo.’ Alidirite, silento ne estas akceptebla! (4)la plej grava punkto por bahaanoj tamen estas miaopinie ke oni fidu je la vortoj de Abdul-Baha anstatau fidi je la propra opinio au prefero – la araba, la angla, la persa ktp.

    Miaj bazaj scioj pri institucioj malhelpas por trovi la ghustan vojon kaj miaj chi supraj opinioj kiel individua kredanto ne havas bahaan autoritatecon. Ghuste pro tio mi demandas min kiajn konkludojn havu la esperantistaro kiam Cyndy, Dennis, Richard, Trevor kaj aliuloj defendas la ekzisto-rajton de mia religio dum bahaaj institucioj chi
    forume restas silentaj

    Mia neksta tasko estas konvinki miajn samreligianojn ekstudi Esperanton por ke post du monatoj ni ghuu internacian etoson de la Esperanto-movado en Teherano kadre de la unua nacia kongreso de Esperanto en Irano

    Amike

    Kongresa numero 45, Paulo

  9. jens diras:

    Paulo, dankon pro via profunda klarigo. Eble la tuta Bahaa-lingva afero estus hodiaŭ pli bone, se A. Baha kaj S. Effendi havintus pli da tempo por ne nur eklerni, sed ankaŭ abunde praktikadi Esperanton. Kio estiĝas el la iom stranga sinteno de bahaa gvidantoj neniu certe scias. Ni esperu ke Esperanto baldaŭ estos akceptita de ĉiuj.

  10. dennis keefe diras:

    Resumo, 178 vortoj. Komentato, 638 vortoj.

    Resumo:

    Estas multege da sociaj grupoj, sed en nia nuna mondo, ege malmulte el tiuj grupoj volonte eklernos Esperanton. Multe da Esperantistoj kredas je ia prestiĝa vojo, provante antaŭenigi Esperanton inter, ekzemple, sciencistoj. Mi dubas tamen, ĉu la prestiĝa vojo estas la ĝusta. Paulo Desailly havas bonan ideon ĉar li elektis unu el la grupoj kie Esperanto povas pli ol averaĝe disvastiĝi. Ni disvastigu Esperanton tie kie estas internaciaj grupoj kiuj pli ol averaĝe emas utiligi Esperanton NUN. Pensu ke, laŭ la Teorio de la Disvastiĝo de Novaj Ideoj, nur unu homo el kvardek pretas kontraŭstari sian propran socian grupon kaj akcepti ian novan ideon. Se Andreas kredas, ke ĉefe estas verkistoj kaj sciencistoj kiujn ni devas celumi, mi esperas, ke li aŭ faros konkretan planon aŭ indikos al ni la konkretan vojon kiun aliaj SUKCESE utiligis en tiu tereno. Intertempe, ni celumi tiujn grupetojn kaj grupojn kiujn ni povas. Kaj ne tro timu esti rigardata kiel stranga. Kutime, kiam movadoj ekas, la estroj kaj sekvantoj de tiuj movadoj estas rigardataj kiel stranguloj, kaj psikologie forĵetataj de la plimulto.

    Komentado:

    Grupoj. Sociaj grupoj. Religiaj, politikaj, ideologiaj. Biciklistoj, samseksemuloj kaj kato-ŝatantoj. Kaj ankaŭ verkistoj kaj sciencistoj. Kiom da grupoj ni povas listigi? Dekoj, centoj, pli ol mil. Malofte estas la Esperantisto kiu dediĉas sin nur al la internacia lingvo. Preskaŭ ĉiuj el ni havas aliajn idealojn kaj gravajn okupojn en nia vivo. Mi pensas, ke Richard Schneller, Trevor Steele, Gecxjo,kaj Cindy McKee konsentos kun tia sinteno.

    Mi pensas, aliflanke, ke Andreas konsentos kun mi, ke li kredas, ke verkistoj kaj sciencistoj apartenas al la plej prestiĝaj grupoj, al la plej intelektaj. Certe se estus pli da sciencistoj kaj bonaj Esperantistoj en la Esperanto-Movadoj, tio certe helpos antaŭenigi la aferon.

    Ŝajnas al mi, ke multe da Esperantistoj kredas simile kun Andreas. Prestiĝaj grupoj, intelektaj grupoj helpos Esperanton plej. Mi partoprenadis la esperantan vivon en multe da landoj dum multe da jaroj, kaj mi vidas, ke multe el ni ŝatas tiun prestiĝan vojon.

    Sed mi ne kundividas tian sintenon komplete. Certe, la “alta” vojo por Esperanto estas UNU vojo, sed la plejparto el la homoj ne situas tiunivele. Kaj la plejparto de grupoj kiuj povas profiti de Esperanton NUN ne estas verkistoj kaj sciencistoj. La grupoj kiuj povas iel avantaĝe utiligi Esperanton NUN estas internaciaj homoj, internaciaj grupoj, kiuj, post kiam ili eklernas Esperanton, povas utiligi ĝin nun.

    Se estas Bahaanoj kiuj volas utiligi Esperanton por siaj celoj, ni estu toleremaj. Se Katolikoj volas, bone. Se vegetaranoj, bone. Se samseksuloj, bone. Fakte, kial ne ĉiaj grupoj? Gecxjo bone esprimas tiun ideon en sia komento. Pro kio ni devas esti kontraŭ unu grupo kiu elektas esperanton por internacia komunikado? Se iu homo havas ideon por helpi SIAJN samideanojn eklerni Esperanton, des pli bone. Lasu ĉiun homon labori en la kampo kiun li aŭ ŝi mem elektas. Lasu la Esperantistojn utiligi Esperanton tiel kiel ili volas.

    Ni havas tro MALmulte da Esperanto-parolantoj nun. Verkistoj bezonas homojn kiuj aĉetas siajn librojn aŭ almenaŭ legas ilin. Sciencistoj bezonas multe da aliaj samfakuloj por interkomuniki. La sciencistoj eble elektus utiligi Esperanton, sed probable nur se aliaj sciencistoj jam lernis la lingvon. Malfacile vidi kiel konkrete varbi sciencistojn kaj verkistojn al Esperanto. Se iu havas konkretan planon, diru. Estus bone havi multe da sciencistoj kaj verkistoj, sed montru ian planon, ian budĝeton por tion fari.

    Mi dirus, ke eble sciencistoj kaj verkistoj estas nur du grupoj el centoj aŭ miloj. Mi pensas, ke sufiĉe multe da tiuj intelektuloj estas prakitikaj homoj kiuj SEKVOS en la lernado de Esperanto nur se aliaj homoj, kaj sufiĉe multe da ili, lernas Esperanton antaŭe.

    Tamen, estas aliaj grupoj, grupetoj NUN kiu veŝajne povas profiti je internaciaj interŝanĝoj NUN. Mi pensas, ke Paŭlo Desailly komprenas tion, kaj volas utiligi iom da sia tempo por ĝuste labori en tiu kampo.

    Nun, finfine en niaj movadoj, aliaj Esperantistoj konstatas, ke estas malfacila vojo provi konvinki ĉiujn lerni Esperanton. Ni ne devas provi konvinki iun ajn, ĉar sufiĉe da sciencaj studoj montras, ke estas ege malgranda grupo da homoj, eble 2.5 elcentoj, kiuj estas pretaj ekakcepti ideon tiel novan kiel internacian helplingvon. Unu homo el 40 pretas aŭdi nian mesaĝon. Nur tiom. Se ni provas utiligi nian monon kaj energion konvinki la aliajn, ni malŝpare mistrafos nian celon.

    Kutime tiuj homoj, tiuj 2.5 elcentoj, estas tre sendependaj. Ili emas akcepti novajn ideojn, kaj samtempe emas ne akcepti la opiniojn de la plimulto. Ili vivas rande de la ĉefaj, tradiciaj sociaj grupoj. La plimulto de la homaro taksas tiajn homojn strangaj. La homoj kiuj emas bonvenigi novajn ideojn ne estas tre ŝatataj de tradiciaj homoj. Tio bedaŭrinde estas parto de nia sorto kiel Esperantistoj.

    Por la nuntempo, forgesu prestiĝon. Esperu, ke venos multe da sciencistoj kaj verkistoj, sed ankaŭ estu praktika. Kaj se iu Esperantisto alvenas al Kongreso de Esperanto kun verdaj ŝuoj kaj verda hararo kaj hundo kiu nomiĝas Esperanto, ne zorgu. Se vi volas prestiĝon, iru al Wall Street.

    Bonan novjaron; la ĉina novjaro ankoraŭ ne ekis.

    Dennis Keefe

  11. Paulo Desailly diras:

    Al chi tiu temaro mi forgesis aldoni Fejsbuk-ajhan ‘dimension’, kiun Baha’i Blog ligas al “Nia Trezoro – Abdu’l-Baha”

    Jen ghi estas lau longa arangho: https://www.facebook.com/bahaiblog/posts/607219506014217

    Jen lau mallonga: http://v.gd/LaOndo_AbdulBaha

    Amike

    Paulo

  12. A. Künzli diras:

    Al ci tiu tuta temaro mi forgesis aldoni la tutan spiritisman “dimension”, kiun oni devus foje preni sub la lupeon.
    http://www.boletimsei.org.br/?wpfb_dl=427

  13. Paulo Desailly diras:

    skribinte ke abdu’l-baha kaj baha’u’llah mortis en persio jen mia unua eraro char fakte ili mortis en palestino, respektive 1921 kaj 1892; ambau el ili naskighis en persio
    paulo
    bv ne heziti elsarki aliajn malverajhojn

  14. A. Künzli diras:

    Freneza historio. Kial tiom da stranguloj devas enmiksighi en la Eo-movado? Siatempe en Svislando diversaj kuriozaj bahaj e-istoj klopodis enpenetri kaj subfosi la “neutralan” Eo-medion. Tio ghenis kaj nauzis aliajn same kiel se la Civito komencis enpenetri la Landan Asocion, kiu ghis la 80-90aj jaroj ankorau estis pli malpli normala organizajho. Lau propra eldiro, Silfero iam mem estis bahaano. Do, kurioza miskajho. Do, la renkontighoj, kie tiuj homoj aperis (ankau D. Weidmann el Zuriko kun tia tre specifa chirkauajho) la etoso farighis sektema kaj religieca. Iam oni ech komencis preghi. Weidmann tiam estis ankau fanatika BEMI-ano, antaue maldekstra revoluciulo, ktp. ktp. ktp. Krom tio aperis SAT-anoj, radikalaj komunistoj ktp. Oni povas imagi la amaran supon, kiu estis kuirita dum tiuj aranghoj. Ankau diversaj aliaj homoj kontribuis al tiu etoso per siaj kuriozaj vidpunktoj, ideoj, emoj kaj fantazioj (Piron, Keller, Tzaut, regho Parzival, ankau iuj samseksemuloj el Juraso kaj Genevo, kaj diversaj aliaj bizaraj figuroj. Do, chio tio kaj ankorau multaj aliaj strangajhoj konsistigis la Eo-movadon. Horor´! Normalaj homoj, al kiuj mi kalkulas ankau min, apenau povis elteni tiun absurdan teatron, kiun diverstendencaj e-istoj aranghis.

    La libron de Wendy Heller pri Lidia mi legis kaj ech mem recenzis – ech pozitive, char tiu verko estis sufiche legebla, kompare kun la senlima fatraso, produktita de (aliaj) bahaanoj.

  15. Paulo Desailly diras:

    La hierau-aj demandoj de ‘jens’ meritas plenan respondon char (a) li lau la normoj de ghentileco enketas kaj (b) iusence la temo de hipokriteco aperas malantau tiuj demandoj.
    Ekstreme grava estas chi lasta temo char ghuste hipokriteco rezultigas la morton de religio. Antau chio mi hontas diri ke mi ne povas adekvate respondi al ‘jens’ char mi nur mezvivele skribas Esperantlingve kaj mi ne havas plenan aliron al bahaaj arkivoj kaj instituciaj dokumentoj char du dek jarojn jam mi rifuzis kaj daure rifuzas ech prikonsideri estran rolon en Bahaa Esperanto-Ligo (BEL) pro jena ankorau valida letero, je la BELa naskigho-tempo, verkita de la Universala Domo de Justeco (Hajfo) datita 10 Majo 1974:

    “Individuaj bahaaj esperantistoj kompreneble havas rajton kuraghigi bahaanojn studi Esperanton, tamen la Bahaa Esperanto-Ligo mem ne rajtas fari tion.”

    De tempo al tempo malfacilas obei au tuj kompreni rekomendojn de la Universala Domo de Justeco, sed chiuj bahaanoj scias ke malantau la dekretoj kushas la sagaco de la Sinjoro, kio kristalklare farighos videbla je la ghusta momento. Mia rifuzo neniel signifas ke mi ne akceptas tiun instrukcion de Hajfo nek ke mi disputas kun la estraro de BEL.

    Demando unu de ‘jens:
    ‘kial la du gravaj personoj de la Baha-estraro instigis iliajn membrojn lerni Esperanton, sed mem ne faris tion?’

    Apenau eblis al la Fondinto de Bahaismo, Baha’u’llah’ lerni Esperanton char Li mortis en 1892 en Persio. Pri Abdu’l-Baha kiu samloke mortis en 1921: li eklernis ghin. Malgrau siaj multaj devoj Abdu’l-Baha iom studis Esperanton en 1919. Lia instruisto estis D-ro J. Esslemont.( Vd: Bahaa Esperanto-Ligo ‘Bahaismo kaj Esperanto’ p42 Frankfurt 1997.) Pri la Gardanto de la Bahaismo, Shoghi Effendi kiu mortis en 1957, ankau li iom lernis Esperanton.

    Shoghi Effendi iomete studis Esperanton: “Li lernintus ghin, sed liaj okupoj estas tiom multnombraj kaj pezegaj, ke li neniel povas trovi la tempon fari tion.” El letero en la nomo de Shoghi Effendi, aperinta en “Lidia” de Wendy Heller, Esperantigita de Bernhard Westerhoff kiu estas la sekretario de BEL, sur pagho 276. Kaj, lau la apendikso verkita de BEL de “Baha’u’llah kaj la Nova Epoko” (John Esslemont), Esperantigita de Lidia Zamenhof, sur pagho 294 Shoghi Effendi fakte eklernis Esperanton. (Se mi ghuste memoras la tiama sekretario de BEL, John Dale, verkis la Apendikson)

    Demando du de ‘jens’ tushas mian vivo-laboron char ghis kiam bahaaj estroj de la nuna tempo serioze ekkonsultas pri la principo de universala helpa lingvo mankos intereso flanke de la ghenerala bahaa komunumo – miaopinie. Lau fundamenta instruo de Bahaismo niaj estroj havas ghuste la saman devon sekvi la admonojn de Abdu’l-Baha kiel chiuj ordinaraj bahaanoj. Tiun devon rilate Esperanton kal la principon de universala helpa lingvo dum du dek jaroj mi sensukcese penas emfaze ripeti al niaj estroj kiel individuaj kredantoj. La institucia pozicio estas tute alia afero pri kio mi engaghighas per mia baloto-rajto kiel bahaano.

    ‘jens’ : ‘Kaj mi volonte ekscius, ĉu la naŭ ĉefaj gvidantoj en La Universala Domo en Ĥajfo estas lernantaj EO.’

    Mi ne estas certa, sed probable ech ne unu el la nau estraranoj che Hajfo kapablas saluti vin en la Zamenhofa lingvo. Dum la pasinta duon-jarcento nur du gvidantoj (proksimume 50 elektighis) de la Domo de Justeco estis esperantistoj – la unua fakte akompanis Abdu’l-Baha-on al Europo antau unu jarcento kaj la dua partoprenis la Universalan Kongreson en Tel-Avivo

    Espereble miaj Esperanto-amikoj ghentile igos tiujn estrojn ekdiskuti la valoron de jam ekzistana kaj plene funkcianta universala helpa lingvo

    Amike kaj bahaame via

    Paulo

  16. A. Künzli diras:

    La antausupra komentulo almenau komprenis kaj konfesis, kio li vere estas. Granda progreso! Gratulon!

    Kaj la dua mense konfuzita komentulo (lau stilo ruso au io simila) perfekte ilustras kiom primitive esperantisto povas sin esprimi, nature anonime.

    Pri chinaj proverboj mi fajfas, char ghuste chinaj “ekonomikistoj” estas en Europo konataj kiel shtelistoj kaj fraudistoj. Nenia morala idealo por mi (katoliko).

  17. Gecxjo diras:

    > Guste pro tio Esperanto ne estas serioze konsiderata de la scienco (kaj politiko).
    Oj li, jen en kio “kusxigxas” malserioza rilato al E-to… Kaj mi dum pli ol 34 jaroj supozis, ke kialoj estas tute en alia sfero, cxefe en ekonomiko.
    SinjOro Andy, se al Vi ial malplacxas religia temo, cxu vere endus tiel nerve rilati al la publikajxo. Kiel sagxaj cxinoj diras – “Floru cxiuj floroj!”.
    Fin-fine, Esperanto ja estas lingvo, komuniKilo por cxiu homo.
    Mi povus kompreni Vian indignon, se aperintus artikolo pri tio, ke iu sxtelista/frauda societo au “Societe Onorata” sukcese uzas E-ton por siaj ficeloj…
    Sed nome, kian malbonon faris al Vi bahaanoj, katolikoj k.a., ke Vi jam 100 kb da teksto “elversxis”?
    Trankviligxu, ja cxuj malsanoj originas de ekstiteco… Nur sifiliso de amo 😉

  18. Respondo de unu idioto al alia idioto: mi konsilas al vi la samon, kion vi konsilas por mi. Vi remaĉas ĉiam kaj ĉie la samajn aferojn, kiuj ĉi tie apenaŭ koncernas la temon bahaismo.

  19. A. Künzli diras:

    Al la du supre komentintaj e-istoj mi konsilas esprimi komenton nur se ili vere havas ion utilan kaj interesan por diri pri la temo. Chiu alia klopodo estas komplete superflua.

    Al s-ro Sch. mi konsilas viziti la kuraciston por ekscii pri kiu kategorio de malsano lia “Künzli-postchasado” temas. Chi tiu strangulo aperas en la interreto regule kun stulta komento precipe kiam Künzli skribas iun komenton. Tio devas esti unika, kaj sufiche grava malsano.

    (Respondo al tiu chi komento ne necesas, char mi jam povas imagi kia speco de idiota respondo sekvos).

  20. Dorota Burchardt diras:

    Mi neniam persone renkontis A.Künzli, sed sufiĉe ofte legas liajn komentojn aŭ artikolojn rilataj al Esperanto kaj ĉiam li nomas esperantistoj “kretenoj, fanatikuloj, frenezuloj, stultuloj”. Mi dubas ĉu tio atestas pri lia saĝeco kaj ĝenerale bonkonduto. Kaj mi miras, kial li plu okupiĝas pri Esperanto se tio estas laŭ li “malgajninta afero”, kion li pruvas- http://www.planlingvoj.ch/Interlinguistik_21Jh.pdf

  21. A. Künzli: “Mi vidis tiun sinjoron du-tri foje kaj tio sufichis por mi, por komplete eviti la medion, en kiu li movighas, chu interne au ekstere.”

    Mi renkontis ĉi tiun sinjoron Künzli du-tri foje kaj mi povas konfirmi ke li parolas kaj kondutas tiel malĝentile kiel li tie skribas siajn komentojn.

  22. A. Künzli diras:

    La originalaj (au manipulitaj) citajhoj de iuj duondioj estas nur unu flanko de la afero, au medalo.
    Min ghenas la totala manko de kritika intelekta kaj scienca analizado de tiuj temoj, kiel ili estas prezentitaj en la rubriko “Nia trezoro”.

    Sed kiel konate, intelekta kritika analizado ne estas la forto de la Esperanto-autoroj, kiuj preferas laudi, glori, kvazau beatigi kaj sanktigi la aferojn en la senco de la majstrokulto. Egale chu temas pri Tito, Bahaullah, Zamenhof au iu ajn alia de tiu serio de ikonoj.

    Guste pro tio Esperanto ne estas serioze konsiderata de la scienco (kaj politiko).

    Mi ne komprenas, kial la redakcio de la Ondo akceptas kaj publikigas tiajn artikolojn. Korjhenkov ja mem pledis kontrau hagiografia aliro al la historio kaj biografiado. Sed en sia revuo li permesas tion, dum objektibaj-kritikaj artikoloj komplete mankas, almenau en tiu chi rubriko.

  23. jens diras:

    Mi demandas al mi, kial la du gravaj personoj de la Baha-estraro instigis iliajn membrojn lerni Esperanton, sed men ne faris tion. Kaj mi volonte ekscius, ĉu la naŭ ĉefaj gvidantoj en La Universala Domo en Ĥajfo estas lernantaj EO.

  24. A. Künzli diras:

    PS Cetere, ekzistas ankaŭ ne malmultaj ekzemploj de esperantistoj, kiuj adoptis kaj aplikis Esperanton en la de mi preferata “neŭtrala“ senco, kiuj do ne aplikis Esperanton surbaze de fremdideolgiaj premisoj aŭ influoj (socialismo, katolikismo, bahaismo ktp.). Sed multaj de tiuj esperantistoj a) estis forpuŝitaj de laŭtaj ideologiaj propagandistoj el tiuj medioj aŭ b) mem sentis sin forpuŝitaj de tiuj kaj ĉesis praktiki Esperanton aŭ praktikas ĝin en principo ekster la aktiva Eo-movado.

  25. A. Künzli diras:

    La problemo de la Eo-movado estis, ke tro da “eksteraj” ideologioj kaj filozofioj influis ĝian praktkan agadon kaj kvazaŭ simbioze intermiksiĝis kun ĝi. En la nomo de marksismo, bahaismo, katolikismo, ateismo, sed ankaŭ samseksemo, biciklismo, katalunismo ktp. oni faris propagandon por Esperanto kaj do forviŝis la limon inter lingvo kaj ideologio/filozofio. Tion oni konsideris aplikado de Eo kaj trovis ĝin bona kaj utila. En iu momento oni do ricevis la impreson, ke Esperanto estas nur rimedo de tiuj medioj, sed ne celo en si mem (ĉu tio estas prava aliro al Eo oni povas diskuti). Ĉar oni klopodis apliki Eon sur plej diversaj kampoj, jes, tio iel ne estis evitebla, sed samtempe estis, laŭ mi, baza eraro, kiu formis la komencon de la posta degenero de Eo. La problemon de la ligo de Eo al marksismo kaj religio mi provis montri – kaj rifuzi – ekzemple en http://www.planlingvoj.ch/Interlinguistik_21Jh.pdf. Certe, dank al tiu intermiksiĝo inter lingvo kaj fremdaj ideologioj (kiuj iel estis parencaj al esperantismo) Eo atingis certan popularecon ĝuste en tiuj medioj, kiuj formis unu grandan parton de la Eo-movado. Ĉi tiu konstelacio kondukis inter alie al tio, ke la homoj (de la “ekstera mondo”) ne plu kapablis distingi, kio ĉe Esperanto estas lingvo kaj kio estas filozofio/ideologio, aŭ kie finiĝas la lingvo kaj kie komenciĝas la ideologio, kaj konsideris ĝin sekto (ĉar ĝuste fanatikuloj de sektemaj eksteraj movadoj /kiel bahaismo/ propagandis Eon). La problemo de la intermiksiĝo de Eo kun fremdaj ideologioj, filozofioj kaj movadoj estis, ke homoj ne plu interesiĝis pri Eo, se ili konstatis, ke Eo estas tro proksima al komunismo, religio, samseksemo k.s. kaj eĉ servis al la celoj de tiuj movadoj. Nature, certaj homoj kaj publikoj sentis sin allogitaj de tiuj fluoj, kaj ĝuste grandparto de la esperantistaro konsistis/as el publikoj de tiuj fluoj (ne malmultaj estas socialistoj, samseseksemuloj ktp.), ĉar Eo allogis ĉefe homojn de plej diversaj ideologioj kaj alternativaj movadoj.

    Ĉar la intermiksiĝo de Eo kun eksteraj ideologioj kaj movadoj kondukis al la sakstrato, necesus iel eltiri la ĝustajn konkludojn. Sed mi timas, ke tio estas tro malfrua, unue ĉar la e-istoj ne plu povas kaj ne plu volas fari tiun paŝon, kaj due ĉar Esperanto apenaŭ plu interesas novajn publikojn. Aliaj ideologiaj kaj filozofiaj movadoj ankaŭ krizas, same kiel Eo, kiu estis infano de la “ideologia 20a jarcento” (pacismo k.s.). Sen komunismo en orienta Eŭropo, Esperanto estus perdinta sian signifon verŝajne jam pli frue. Post la dua mondmilito ĝi ja ricevis novan puŝon, precipe en la komunismaj landoj kaj kelkaj landoj de la tria mondo, kiuj estis ligita kun socialismo (Jonas, Tito, M´Bow, Castro). Estis periodo, kiam UEA rigardis preskaŭ nur al tiuj landaroj (Tonkin, Sadler, Milojevic, 68-uloj) kaj preskaŭ forgesis la ceteran mondon (precipe la okcidentan, kaptalisman, kiun ili malamegis, kvankam ili vivis en ĝi mem).

    Hodiaŭ, ne plu ideologiaj fanatikuloj devus ludi rolon por Esperanto, sed “normalaj” fakaj publikoj de la “ekstera mondo“, ĉefe verkistoj kaj sciencistoj, kiuj uzas “neŭtrale” lingvojn por sia ĉiutaga krea laboro kaj kiuj grandparte estas liberaj de “metafizikaj” kaj religiaj ideologioj, kvankam ĉiu nature konservas por si mem sian filozofian, religian kaj politikan kredon.

    Tiel mi imagus la novan komencon de Espranto, ĉar kun la nuna foruzita movado, kiu grandparte konsistas krom el maljunuloj, kiuj utiligas Esperanton por hobiaj kaj libertempaj celoj, precipe el amaso da kretenoj, idiotoj kaj stultutoj (kiel ili aperas en diversaj retforumoj kaj en multaj Eo-asocioj), oni nenion plu povas fari, sed nur ridindigas kaj detruas Esperanton.

    Restas do la (belera) literaturo, en kiu oni povas “prilabori“ tiajn temojn.

  26. Trevor Steele diras:

    La argumentoj supre temas pri aferoj pli vastaj ol la specifaj rilatoj inter Esperanto kaj bahaismo. Kelkaj homoj s’ajnas kredi, ke necesas apartigi Esperanton de c’ia filozofio/religio/ideologio. Iom malfacile fareble, c’ar ni c’iuj havas diversajn (ne)kredojn krom nia altirig’o al la ideo de universala lingvo.
    Cetere, mi ne legis g’is nun komentojn de bahaanoj al la supre dirita.

  27. Dieter Rooke diras:

    “Nihilistoj ” plej efike kontribuadas al progreso .

    Ni danku la sciencan argumentaron de malfushkomentanto – vere gxuinda kaj studinda legajho

  28. A. Künzli diras:

    La supra fushkomentanto, kiu nenion volas kompreni kaj kredas malnovajn propagandajn fabelojn de la Eo-vomado, estas la absurdo en si mem.

    Mi vidis tiun sinjoron du-tri foje kaj tio sufichis por mi, por komplete eviti la medion, en kiu li movighas, chu interne au ekstere.

  29. La argumentoj de A. Künzli ŝajnas al mi strangaj kaj absurdaj. Esperanto estas lingvo kaj komunikilo kiel iu ajn alia lingvo. Ĉiu povas uzi ĝin laŭplaĉe (jam Zamenhof deklaris tion). Vi ne povas diktatorece malpermesi la uzon de lingvo por celoj, kiuj persone malplaĉas al vi. Ŝajnas al mi tre bona argumento por konvinki la “eksteran mondon” (kio estas tio? ni ĉiuj alterne vivas interne kaj ekstere de la Esperanto-movado, escepte vi, kompreneble), ke Esperanto praktike aplikiĝas en plej diversaj kampoj de la homa kulturo kaj agado.

  30. A. Künzli diras:

    Dum miaj esploroj de la Eo-historio mi trovis nenion, kie la Esperanto-movado faris ion ech konkretan rilate “fratecon kaj pacon”. Ech la malo okazis: La Eo-movado silente subtenis nacisocialismon, komunismon kaj diversajn diktaturojn (de Irano ghis Sudameriko). La ideo pri paco kaj frateco estis nur varma aero, blufo, propagando. Ghi estis la imago, la fantazio, la halucinacio de la e-istoj. Do, tio estas nur aserto, kredo (de naivuloj, sed ankau kretenoj, idiotoj kaj stultuloj).

    Sed e-istoj, kiuj estas blindigitaj de la ideologio kaj ne studis la historion de la Eo-movado (pri kiu ili ech ne interesighas), ne povas kompreni tiujn problemojn.

    Por ke vi pli bone komprenu la realajhojn, mi konsilas al vi legi la koncernajn artikolojn sur http://www.planlingvoj.ch

  31. Cindy McKee diras:

    La komenco kaj la historio de Esperanto enhavas la ideon pri frateco kaj paco. Tio estas ĉarmega kaj alloga fakto. Mi forte esperas ke tiu ideo neniam iĝos malligita.
    Se ni Esperanto-parolantoj aspektas strange al aliaj homoj, lasu nin aspekti strange pro frateca amo.

  32. A. Künzli diras:

    Bahai kaj ĉiuj ceteraj analogaj religiaĵoj, same marksismo-leninismo, socialismo, komunismo, pacismo kaj ĉiuj similaj dubindaj fenomenoj devus ludi nenian rolon lige kun Esperanto.

    La ĉefa eraro, kiu estis farita lige kun Esperanto, estis, ke Esperanto estis ligita kaj intermiksita, kun plej diversaj tiaj religiaj kaj politikaj movadoj.

    Ĝuste bahaaj e-istoj kontribuis al la fuŝa propagando pri Esperanto, rakontante al la “ekstera mondo” plej diversan fatrason, en kiu Esperanto estis menciita kaj intermiksita.

    La ekzisto de bahaanoj kaj alispecaj religiuloj en la Eo-movado, kiuj elpaŝis en la nomo de Eo, verŝajne kontribuis, ke parto de la “ekstera mondo” kredis, ke ĉe Esperanto temas pri (religia) sekto.

    Konklude, Esperanto devus esti libera de ĉiuj tiaj fremdaj aferoj.

  33. Paulo Desailly diras:

    Pro tio ke mi celas Esperantistigi la tutan bahaanaron mi angligis mian chi supran artikolon kiu danke al Alekso Korjenkov model-stile aperis en la Internacia Lingvo. Parolante ghenerale la du administraj lingvoj de Bahaismo estas la angla kaj la persa. Do, bonvolu ne heziti kontakti min (se vi volas) por havigi la koncernan artikolon en la ‘diabla’ angla lingvo por ke vi povu anglalingve disanonci inter bahaanoj la petojn de Abdu’l-Baha al la bahaanaro ne nur ellerni Esperanton sed ankau disvastigi ghin tra la tuta mondo.

    La originala artikolo de mi Esperant-lingve verkita enhavis multajn alvokojn al kaj abundajn pruvojn por miaj samreligianoj kaj lau la kutimo de mia lando amuzajn anekdotojn kiujn Alekso pro manko de spaco forigis. Mi pretas elektronike ekspedi senkoste kaj senkopirajte tiujn humurajhojn kune kun la tuta dokumento – en ambau lingvoj. Ekzemple, jen unu placha sherco lau mi:

    Dum la 18a Universala Kongreso la eldiroj de esperantistino, Martha Root (1872-1939) kiu estis “la fiero de bahaaj instruantoj chu en la Oriento chu en la Okcidento, chu vira chu ina,” amuze montras shian fidon je Esperanto: “Eble oni plej bone komencas priskribi tiun Kongreson per la vortoj de George Stephenson, kiu loghis en Britujo sufiche proksime al Edinburgo. Dum li cerbumis sian lokomotivon lia kara sed dubema patrino eĥe diradis, ‘Ho George, ghi neniam funkcios!’ Kiam la mashino estis preta kaj glate veturis, nia inventisto akompanis sian patrinon dum vojagho kaj tiam shi subite ekkriis. ‘Ho George, ghi neniam haltos!’” Martha daurigis: “En unu frazo, jen la sama situacio de Esperanto.” Jen mia persona starpunkto kiu neniel estas sherco: Nek Bahaismo nek Esperanto haltos kiam kritika amaso da gesamideanoj de la dudek unua jarcento instruas la Zamenhofan lingvon al la tutmonda bahaanaro!!!

    Amike

    Paulo

    Adelajdo, Australio

Respondi