Konkurso “Partoprenu IJK-n” 2022

IJK

Jam tradicie la fonduso Partoprenu IJK-n pretas helpi al membroj de TEJO partopreni la Internacian Junularan Kongreson. La IJK 2022 okazos de la 20a ĝis la 27a de aŭgusto 2022 en De Roerdomp – Westelbeers, Nederlando. Dank’ al la Fonduso eblas parte kovri vojaĝkostojn laŭ plej malmultekosta maniero (la gajnintoj ricevos ĝis 80% de ĉiuj vojaĝkostoj), la loĝadon en la plej malmultekosta kategorio kaj la programkotizon.

La limdato por kandidatiĝi estas la 22a de aprilo 2022. La Estraro elektos la gajnintojn kaj anoncos ilin komence de majo 2022.

Nepraj kondiĉoj por kandidatiĝi estas:

  • Vi estas individua membro de TEJO en 2022
  • Vi pretas ricevi kaj realigi taskojn de TEJO dum kaj post IJK (la taskoj estas interkonsentotaj kun la TEJO-estraro).
  • Vi estas je via unua eksterlanda IJK – AŬ – vi aktive agas en TEJO.

Aliaj kondiĉoj ne nepras sed estos favore konsiderataj:

  • Vi aĝas malpli ol 30 jaroj
  • Bona regado de Esperanto, laŭeble pruvita per atestiloj
  • Aktivado en landa aŭ loka organizo
  • Malebleco alimaniere financi la partoprenon en la kongreso
  • Iniciatemo kaj kapablo memstare kontribui al la programo kaj/aŭ helpi en la organizado

Homoj de la tuta mondo rajtas kandidatiĝi por la konkurso.

Por partopreni:
– plenigu la formularon (en formato .doc)
– kunsendu ankaŭ referencan leteron de minimume 1 individua membro de TEJO kaj motiviĝleteron.

Aliaj aldonaj dokumentoj (pliaj atestiloj, CV, ktp) estas bonvenaj.

Via kandidatiĝo povas esti sendita retpoŝte al kandidatigxoj@tejo.org kaj ijk@tejo.org (prefere, sendu ĉiujn dokumentojn en la sama retmesaĝo) aŭ paperpoŝte adresita al la Centra Oficejo kun la indiko “TEJO – partoprenu IJK-n”, kaj ĝi devas alveni al ni plej malfrue la 22-an de aprilo 2022.
Se vi volas helpi la gejunulojn partopreni la IJK-n, bonvolu konsideri kontribui al la fonduso “Partoprenu IJK-n”.

La adreso de la Centra Oficejo: Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando

Fonto: https://www.tejo.org/konkurso2022/

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi