Jean-Luc Tortel: La Diaj donacoj

TortelĈi-tiun matenon Dio estis en bona humoro. Li ĵus finis sian inspektadon de la galaksio Lakta Vojo per vizito de la planedo Tero, kaj preparis sin por sekva vojaĝo al la najbara galaksio Andromedo. Senfina tasko, en tiuj miliardoj da galaksioj, kun miliardoj kaj miliardoj da enaj steloj, kaj krome nedirebla nombro da planedoj. Li do plirapidis.

Pri Tero li nur duone kontentis. “Mi devus fari ion plian por la bono de tiuj stultuloj, la teranoj, sed kion?” li pensis. Tiam li vokis sian ĉefan mesaĝiston:

– Iru al Tero, mi petas, kaj anoncu mian donacon al la enloĝantoj: mi de nun malaperigas ĉiujn malsanojn!

La mesaĝisto rigardis sian mastron kun admiro, disigis siajn grandajn blankajn flugilojn kaj foriris.

Dio havis multon por pensi; tamen li trovis, ke la mesaĝisto revene malfruas. “Tia tasko tre facila ne bezonas tiom da tempo…” li pensis. Fine reaperis la sendito.

– Kian tempon mi atendis! Ne forgesu, ke ni devas tuj ekiri Andromedon. Kvankam nia grupo veturas je la rapido de la penso, ni bezonos ian tempon; Andromedo ja situas je pli ol du milionoj da “lumjaroj”, kiel kalkulas la teranoj.

La mesaĝisto ne respondis. Li rigardadis siajn piedojn, ne levante la kapon. Dio streĉis la brovojn:

– Ĉu io ne glatis?

La servisto hezitis kaj fine respondis: “La Teranoj ne akceptis vian donacon, Mastro Moŝto…”

– Ne akceptis mian donacon! ne akceptis mian donacon! Ili estas eĉ pli frenezaj, ol mi imagis! Ĉu vi petis klarigojn?

– Kompreneble! Komence ili diris, ke tio estus katastrofo pro la amaso da homoj laborantaj por la sano. Se oni aldonas la nombron da kuracistoj, da prisanistoj ĉiaspecaj, dentistoj, flegistinoj, kineziterapiistoj… oni atingas milionojn kaj milionojn da homoj; en ĉiu familio almenaŭ unu persono laboras en unu tia profesio. Kaj oni ne forgesu la amason da sekretarioj, ŝoforoj, purigistoj, helpistoj ĉiasortaj necesaj en hospitaloj… Nu, tio okazigus, ili diris, tiel subitan tutmondan senlaboron, ke la ekonomia kolapso restus ne eltenebla kaj faligus la tutan Teron en jarojn da plagoj, ribeloj, militoj…

– Sed la malsanoj estas terure kostaj al la homaro; kompense la ekonomia gajno povus vivigi la amason da kuracantaj homoj!

– Tio postulus multe tro da tempo por malhelpi terurajn situaciojn.

– Nu, se ili restis sur la ekonomia tereno, vi tamen havis argumentojn en la astronomiaj monperdoj pro malsanoj!

– Ankaŭ je tio ili rebatis per la ekzemplo de la nova viruso. Ĝenerale malsanoj trafas la plej malfortajn, la plej maljunajn el ili, kiuj ricevas aĝopensiojn. La kronviruso liberigas la socion de tiu ega pagado, liberigas postenojn, loĝejojn, fine ĝi havas tre pozitivajn flankojn, pri kiuj kompreneble estus maldece paroli! Sed ilia plej forta argumento estis jena: iliaj sciencistoj kalkulis, ke la malapero de malsanoj okazigus tiel rapidan kreskon de ilia nombro, ke Tero, ne grandigebla baldaŭ ne produktus sufiĉe da manĝaĵoj por ĉiuj. Tiam amasoj mortus pro malsato, en teruraj bataloj por nutrado, en kanibalismo…

– Nekredeble! Ili ĉiam trovas argumentojn… Tamen ne estos rakontata, ke Dia deziro restis neplenumita kaj ke donaco mia restis rifuzita. Revenu morgaŭ al mi; intertempe mi imagos projekton alian, kaj vi reiros al Tero kun nova ideo mia.

Tiel okazis. Dio diris:

– Mi tamen volas iom helpi al tiuj malmolaj kapoj. Iru anonci, ke mi deziras por ilia bono la tujan uzadon de tiu komuna lingvo ĝis nun neglektata, kiun mi inspiris al iu Zamenhof, jam antaŭ pli ol unu jarcento. Ni iom malfruigos nian vojaĝon. Ek!

Denove longa ŝajnis la reveno. Post multaj tagoj reaperis la mesaĝisto. Li ne ŝajnis pli entuziasma, ol la unuan fojon.

– Nu?

– Ili plu malakceptis…

– Ne moku vian Mastron!

– Mi ĵuras, ke mi verdiras. Jen iliaj motivoj. Unue, Esperanto estas konata kaj uzata de tre malgranda malplimulto, tiel eta, ke ili havas nenian influon al la homaro, kiu ĝenerale priscias nenion. La popolo deklaras, ke la ĉefa lingva afero estas bone koni la lingvon de la loko, kie oni vivas; ekzemple en la tiel dirata germanlingva parto de Svisujo, ni diru en Bern’, kvankam la germana lingvo estas komprenata, oni devas paroli la lokan ĝermanidan dialekton aŭ resti sentata kiel eterna “fremdulo”. La popoloj ne kontraŭstaras al Esperanto, sed indiferentas, dirante: “Bedaŭrinde, ke ĝi malsukcesis, sed nun ni havas la anglan lingvon, ĉu ne?” Kaj ili turnas la dorson.

Ĉe la supera socia klaso, la afero estas malsimila. Industriistoj, politikuloj, sciencistoj ĉiaspecaj uzas preskaŭ ĉiutage la anglan. Ili lernas ĝin de la infanaĝo, kaj la relativa riĉeco de ilia klaso ebligas junaĝan libertempadon en landoj, kie la angla estas la loka lingvo. Tio prezentas tre konkretan lernadon. Eĉ se kompare ekzistas por Esperanto mallongaj “staĝaj” periodoj, ili estas kompare tre mallongaj.

Sed la nodo de la afero kuŝas aliloke. Fakte ekzistas en la reganta klaso potenca kontraŭstaro al Esperanto. Ne nur indiferento, sed malamikeco, pri kiu esperantistoj ne sufiĉe konscias, kredante je nura indiferento.

– Kial?

– La nacilingva superrego, kiu ebligis iam en Ligo de Nacioj al la franca registaro kontraŭstari la lernadon de Esperanto en la lernejoj, certe same nun agus far anglalingvaj landoj (Vd. en Esperanto en Perspektivo).

La forto de kutimo ankaŭ estas tre forta barilo. Stariĝis amasoj da arkivoj, studoj, verkoj teknikaj en la angla, ke ŝanĝi ties uzon aperus freneza devojiĝo.

Krome la posedo de tiel potenca komunikilo donas tre fortan superecon al ties posedantoj super la ordinara popolo.

Alia motivo estas tiu de la nekredebla kvanto da homoj vivantaj el la lingvaj diferencoj: tradukistoj kongresaj, politikaj, vojaĝaj, gazetaj, beletraj… Oni retrovas la saman problemon, kiel en la prisana laborantaro.
Oni povus citi multajn aliajn “pravigajn” motivojn, sed plej interese estas la rimedoj, pli ĝuste la armiloj, kontraŭ Esperanto.

La unua plej forta el ili estas silento. Oni devas muti pri Esperanto. Tio estas tiel efika, ke la plimulto de la homoj neniam aŭdis pri ĝia ekzisto. Kelkfoje tio ne sufiĉas, ekzemple kiam kelkaj miloj da kongresanoj devigas gazetojn citi Esperantan kongreson. Tiam oni prenas la duan potencan armilon: ironio. Oni priskribas la aferon kiel amuzan renkonton de ĝojaj turistoj, zorge kaŝante, ke ili tute ne uzas tradukistojn kaj parolas inter si kvazaŭ nur tiun mokatan Esperanton. Rideto, okulumado evitas serioze trakti la temon Esperanto.

Oni ankaŭ ofte aldonas, ke “tio ne sukcesis”, kaŝante, ke politikistoj akre kontraŭluktis Esperanton dum tri jaroj en Ligo de Nacioj. “Esperanto fiaskis, do finita afero. Krome ĝi ne estas nuntempe bezonata pro la rolo de la angla…”

– Ĉu estas ankoraŭ aliaj argumentoj?

– Kompreneble, kaj ĉiuj pli falsaj, ol la aliaj, cele al evito de konsidero serioza. Ekzemple oni aŭdas, aplombe deklarate de nesciantoj, ke “Esperanto ne entenas kulturon”. Esperantistoj kutime respondas citante Esperantan literaturon, eble nesufiĉe rimarkante, ke al tiu stultaĵo sufiĉas simple respondi, ke kulturo troviĝas en la persono, ne en la idiomo. En iu ajn lingvo oni konservas sian kulturon!

– Vi ŝajne fariĝis advokato de tiu Esperanto, dum via longa restado sur Tero! Cetere vi sendube pravas, ĉar mi memoras, ke tiu Zamenhof ŝajnis al mi bonega arkitekto en sia konstruado. Mi promesas denove zorgi pri la “afero”, kiel li nomis la kreaĵon, kiun mi inspiris al li. Sed nun ek al Andromedo, ni sufiĉe malfruas!

Ĉi tiu novelo de Jean-Luc Tortel aperis en la decembra (vintra) eldono de La Ondo de Esperanto (2021).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2021, №4 (310).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/04/tortel

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Beletro kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi