Antaŭ unu jaro ni ĉesigis la tro kostan abonadon de poŝtkesto kaj informis pri tio niajn partnerojn. Evidentiĝis, ke ne ĉiuj atentis nian anoncon pri la adresŝanĝo kaj daŭre sendas poŝtaĵojn al la ne plu funkcianta poŝtkesta adreso. Bonvolu noti, ke kiel nia poŝta adreso servas nia hejma adreso:
RU-236039 Kaliningrad, Staropregolskaja nab., 10-13, Ruslando – Россия.
Sendante registritajn poŝtaĵojn, bonvolu nepre skribi la nomon de la ricevanto: Галина Романовна Горецкая (Galina Romanovna Goretskaia)
La red.
Ĉi tiu artikolo aperis en la marta (printempa) eldono de La Ondo de Esperanto (2022).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2022, №1 (311).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/03/ondo-93