KER-ekzamenoj: UEA enketas pri reta ekzameniĝo kaj la Akademio de Esperanto oficiale partneriĝas

kerFine de 2021 UEA anoncis la enkondukon de nova organiza strukturo por siaj ekzamenoj laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER-ekzamenoj). Inter la novaĵoj estis la lanĉo de la nivelo C2, la eblo ankaŭ rete trapasi ekzamenon, la redukto de la ekzamenkotizoj kaj la ektraktoj kun la Akademio de Esperanto (AdE) por agnosko kaj funkciigo de la KER-ekzamensistemo de UEA (inkluzive de la reta ekzameniĝo): uea.org/gk/1001.

Post debatoj pri la temo, la 25an de marto 2022 la 45 akademianoj per granda plimulto aprobis la oficialigon de tiucela partnereco inter UEA kaj AdE. Tio signifas, ke la C2-nivela KER-ekzameno, organizata la unuan fojon dum la 107a Universala Kongreso de Esperanto (UK) en Montrealo (6-13 aŭgusto 2022) jam havos la agnoskon de la Akademio. Aliĝoj al la UK, kun rabato ĝis la 31a de marto, eblas ĉe uea.org/kongresoj/alighilo.

Aldone al la sesio en la UK, UEA enketas pri interesiĝo de esperantistoj trapasi la KER-ekzamenojn jam rete en junio-julio 2022: ni petas ĉiujn, kiuj interesiĝas pri reta ekzameniĝo je niveloj B1, B2 kaj C1 plenigi la enketilon ĉe mallonge.net/RetaKER. Krom la sesio dum la UK kaj la reta sesio en junio-julio, estis anoncitaj ankaŭ la planoj okazigi la tradician Tutmondan Ekzamentagon fine de novembro 2022, do kun ĉeestaj sesioj dise en la mondo por ĉiuj niveloj: edukado.net/novajhoj?id=869.

La KER-ekzamenoj de UEA okazas kunlabore kun Edukado.net kaj sekvas la kriteriojn de la Asocio de Lingvo-Testantoj en Eŭropo (ALTE), ĉe kiu UEA estas aligita membro. Por UEA la ĵus aprobita oficiala partnereco kun AdE ne nur donas al la KER-ekzamenoj unikan prestiĝon, sed juste reliefigas la rolon de la Akademio en la historio de la KER-ekzamenoj, por kies starigo pluraj akademianoj aktive kontribuis.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2022, №1032.

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi