La 3an de februaro 2022 en Trebinje (Respubliko Serba, Bosnio kaj Hercegovino) forpasis Simo Milojević (1936-2022)
serba kulturaganto, ĵurnalisto kaj esperantisto, loĝinta en Nederlando ekde 1969 ĝis 2007; unu el la plej gravaj movadorganizantoj en la lasta triono de la 20a jarcento, sekretario de Jugoslavia Esperanto-Ligo (1964-69), komisiito de UEA pri instruado de Esperanto en Hinda Unio kaj Nepalo (1960-61), oficisto en la Centra Oficejo de UEA (CO, 1974-2002), interalie, kiel vicdirektoro de CO (1974-80) kaj ĝenerala direktoro de UEA (1983-95); redaktoro de Jugoslavia Esperantisto (1963), La Suda Stelo (1964, 1967-69), Kontakto (1970-74) kaj Esperanto (1974-84), aŭtoro de multaj artikoloj, redaktinto de pluraj libroj eldonitaj de UEA; membro de la Akademio de Esperanto (1989-98); laŭreato de la premio Deguĉi (2006), honora membro de UEA (2008).
Ni funebras pro la forpaso de Simo, kies helpon kaj gastamon ni ĝuis, kaj kondolencas al liaj parencoj kaj proksimuloj.
Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov
Ĉi tiu nekrologo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/02/nekrologo-63
Legu pli pri Simo Milojević en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 202.