Ni ĝojas anonci ke la 79a Internacia Junulara Kongreso de TEJO – IJK 2023 – okazos en Marina di Massa, Italio! Marina di Massa troviĝas en Toskanio, sur la Tirena marbordo. La Apuanaj Alpoj estas atingeblaj en ĉ. 30 minutoj.
La kongresejo nomiĝas Villaggio Torre Marina kaj troviĝas en privata parko kun rekta aliro al la plaĝo. Disponeblos 123 ĉambroj en SES diversaj konstruaĵoj.
Pliaj detalaj informoj pri la IJK venos en la venontaj monatoj.
Fonto: https://www.tejo.org