BET-56: Helmut Klünder prelegos pri la Orientfrisaj Insuloj

KlünderKadre de la kleriga programo de la 56aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-56), okazontaj la 9-17an de julio 2022 en Klajpedo (Litovio), Helmut Klunder prelegos pri la Orientfrisaj Insuloj.

Helmut Klünder estas germana matematikisto, informadikisto kaj denaska esperantisto. Li naskiĝis la 4an de julio 1948 en esperantlingva familio; lia avo lernis Esperanton en 1908, ankaŭ lia patrino estas denaska esperantisto. Klünder estis prezidanto de Germana Esperanto-Junularo (GEJ, 1970-74), komitatano de TEJO (1970-78) kaj prezidanto de Germana Esperanto-Asocio (GEA, 1983-89), (kun)organizanto de pluraj esperantistaj kongresoj kaj renkontiĝoj.

En la aĝo 41 jaroj li post la 19-jara estraraneco en GEJ kaj GEA retiriĝis el ĉiuj movadaj funkcioj por transdoni la laboron al pli junaj personoj. Li estis edzo de Elisabeth Klünder (fraŭline: Elżbieta Czyż, 1954-2002). Ilia filino Nicole Klünder estas denaska Esperanto-parolanto. Memore al sia edzino li fondis la fondaĵon Elisabeth Klünder Stiftung.

La Orientfrisaj Insuloj troviĝas kelkajn kilometrojn norde de la marbordo en la Norda Maro. Estas sep loĝataj insuloj, tri neloĝataj kaj kelkaj sabloj. Konstante loĝas sur la insuloj ĉirkaŭ 17 mil loĝantoj. La insuloj situas en la vadmaro, kiun Unesko nomis “monda natura heredaĵo”. La insulanoj vivas esence de turismo. La vivon sur la insuloj limigas la reguloj de nacia parko, la vivritmon definas ne nur la tag-nokta ritmo, sed ankaŭ la tajdo, kiu havas la ritmon de 12½ horoj. La homoj spite al la magranda distanco al la kontinento loĝas izolite, kelkaj homoj eĉ dum tuta jaro ne forlasas sian insulon.

Pliaj informoj pri BET-56 estas legeblaj en nia novaĵretejo.

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/02/bet-119

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi