Trompo-provoj per Esperanto: esperantistoj restu atentaj

avertoUEA konstatis amasiĝon de retaj trompo-provoj uzantaj Esperanton. La trompo-provoj plej ofte okazas per retpoŝto kaj trompistoj per sufiĉe konvinka Esperanto celas akiri informojn kaj monon de nesuspektemaj homoj. La trompo-provoj ne venas de esperantistoj: rimarkeblas la uzado de tradukiloj kiel Guglo-Tradukilo, sed pro la altiĝo de la kvalito de tiuj servoj, la redaktostilo povas simili al tiu de fluparolanto. Tiuj trompo-provoj ne estas novaj: trompistoj provas de jaroj fiagi per diversaj lingvoj, lastatempe ankaŭ per Esperanto, kaj la reta kaj telefona trompo-provado signife kreskis en la pandemia epoko, kiam diversaj proceduroj povas nun okazi plene rete.

Policoj tra la mondo jam identigis kaj listigas tiajn trompo-provojn. Foje serĉo per retaj serĉiloj de menciitaj nomoj en la trompmesaĝo tuj malkaŝas la trompon. La plej oftaj mesaĝoj estas tiuj de homo, kutime vidvino, suferanta pro malsano, kiu bezonas lasi al heredonto grandan sumon por uzado por sociaj bonfaraj celoj. Sed estas aliaj aliroj, kiel tiuj de usonaj soldatoj aŭ soldatinoj, kiuj, estante for en iu alia lando, volas amikiĝi. Foje ankaŭ estas mesaĝo de fraŭlaj virinoj al viroj, serĉantaj amrilatojn. La Asocio forte rekomendas, ke esperantistoj restu atentaj kaj ne reagu al tiaj mesaĝoj. Pro diversaj kialoj bedaŭrinde estas riskoj, ke trompo-provoj sukcesu enkapti homojn.

Se vi ricevis tiajn mesaĝojn per retpoŝto, gravas marki ilin kiel spamon kaj/aŭ datumkaptan provon al via retpoŝta servo kaj bloki la koncernan falsan kontaktanton. Se vi vidis tion en sociaj retoj, eblas denunci ne nur kiel datumkaptan provon, sed ankaŭ kiel falsajn profilojn. Fariĝas kutime en sociaj retoj kiel Facebook, ke homoj aldonadas esperantistojn al siaj amikrondoj kaj tial ili ekaspektas kiel esperantistoj: sed ricevante amikiĝpeton de nekonato, atentu ĉu vere la homo estas esperantisto aŭ ĉu temas pri falsa profilo.

Ne ĉiam la celo de la trompistoj estas rekte akiri monon. Ili ankaŭ celas akiri datumojn, inkluzive fotojn. Gravas, ke esperantistoj ĉiel ajn ne sendu datumojn al nekonatoj, retpoŝte aŭ per nekonataj retejoj. Esperantistoj observu ĉu iliaj kontoj en sociaj retoj havas striktajn privatecajn agordojn. Post kapto de datumoj la trompistoj povas uzi ilin por kibernetika atako, por vendi ilin al la “Malluma Teksaĵo” (“Dark Web” en la angla) aŭ eĉ por malfermi kontojn ĉe bankoj, aliaj financaj institucioj aŭ administraj instancoj en la nomo de la trompitoj. Ni reliefigas, ke esperantistoj restu atentaj, suspektu mesaĝojn kaj ankaŭ kontaktojn de nekonato; ne ĝiru monon; ne donu datumojn (inkluzive pertelefone, ĉefe se ne vi alvokis); kaj ne alklaku ligilojn aŭ malfermu alkroĉitajn dosierojn, se vi ne estas atendanta ilin. Ĉiuj restu sekuraj.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2022, №1021.

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi