Vinko Markovo: Niaj atingoj kaj malsukcesoj dum 2020-2021

markovoVinko Markovo (Francio), prezidanto de la Plenumkomitato de SAT, estas la oka (laŭalfabete) partoprenanto en la tradicia jarfina “Ronda Tablo” de La Ondo de Esperanto. Legu liajn respondojn pri la atingoj kaj malsukcesoj en Esperantujo dum la du pandemiaj jaroj 2020-21, kaj pri lia persona Esperanto-aktivado dum ĉi tiu periodo.

1. Aparte ĝojiga kaj emociiga estas la ĵusa sciigo, ke Mikaelo Bronŝtein ricevis Laŭron de la Akademio pro sia romano Mi stelojn jungis al revado. Per ĝi li omaĝas tutan generacion de esperantistoj, kies sortoj estis frakasitaj de la stalinisma subpremo. Pluraj el ili ludis gravan rolon dum la unua jardeko de la ekzisto de SAT, do ke ilia memoro estas omaĝita ĝuste cent jarojn post la fondo de la asocio estas aparte trafa koincido.

Se reveni al la pandemio, almenaŭ la okazigo de multaj retaj eventoj ebligis rektajn interparolojn kun homoj, kiuj pro la sanstato, aĝo aŭ manko de financaj rimedoj ne povus vojaĝi al kongresoj. Do tiurilate ĝi efikis pozitive. La plej negativa flanko de la pandemiaj jaroj estas kompreneble la ondo de forpasoj pli malpli rekte ligitaj al ĝi, kiu trafis esperantistojn kiel la ceteron de la homaro.

2. La trudita hejmrestado dum la nordhemisfera printempo 2020 donis al mi iom da aldona libertempo por partopreni en la antaŭenigo de kelkaj malfruantaj taskoj, ekzemple rekapto de la aperritmo de Sennaciulo, kaj helpo al Klaŭdo Roux por la finkontrolado de la dosieroj pri PIV antaŭ la sendo presejen. Post tiu unua surpriza fazo aliaj aferoj revenis kun sia kutima reguleco.

Mi ĉeestis la du retajn SAT-kongresojn, kiuj estas entute registritaj en la jutuba kanalo de SAT. Krome mi prelegis dum la somerkursaro de aŭstraliaj kaj novzelandaj esperantistoj, kio certe ne okazus se mi devus veturi tien. Mi plie intervenis dum ronda tablo dediĉita al SAT kadre de la dua VK kaj ĉeestis kongreson de SAT-Amikaro, kie la reta formato ebligis partoprenon de kelkaj afrikanoj. Cetere, mi partoprenis serion da eventoj, en kiu Esperanto kaj SAT estis la studobjekto, sed kie ankaŭ aliaj lingvoj uziĝis por interŝanĝo kun neesperantistaj scivoluloj.

Ĉi tiuj respondoj de Vinko Markovo aperis en la decembra (vintra) eldono de La Ondo de Esperanto (2021).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2021, №4 (310).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/01/lowenstein-2

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi