Nuntempe la estraro de TEJO pretigas proponojn por projektoj de la fonduso al Erasmus+. Ili estas plurcelaj: ni volas faciligi la renkontiĝadon, provizi interesajn trejnadojn por ni junaj Esperantistoj kaj ankaŭ ke tia lernado utilas por kaj nia movado kaj la vivresumoj de la partoprenantoj. Por ĉi venontaj limdatoj ni pripensis 3 malgrandaj temoj pri:
1. Lingvo-instruado;
2. Muzikalo;
3. Trejnu la trejniston.
Kaj unu grandan projekton pri:
4. Efika mastrumado de neregistaraj organizoj.
Por tiaj projektoj, ni devas starigi grupon de organizoj kiuj realigos ĝin. Niaflanke, TEJO ĉiam zorgos pri la verkado de la propono (por tio ni havas subvencipetiston) kaj serĉos la grupon de organizoj.
Legu pli en la retejo de TEJO www.tejo.org/