BET-56: Amri Wandel gvidos sesion de AIS en Klajpedo

wandelAmri Wandel estas profesoro pri astrofiziko en la Universitato de Jerusalemo. Li esploras astrobiologion, nigrajn truojn kaj aktivajn galaksiojn. Prezidanto de la Israela societo por Astrobiologio kaj membro de la Internacia Astronomia Unio. En Esperantujo Wandel estas UEA-estrarano pri Scienca kaj Faka Agado (kvaran fojon ekde 1995). Prezidanto de Akademio Internacia de la Sciencoj (ekde 2016) kaj membro de la Akademio de Esperanto (ekde 1992). Iama prezidanto de TEJO (1981-1983) kaj ĝia honora prezidanto, iama (1990-1996; 2008-2020) prezidanto de Esperanto-Ligo en Israelo kaj redaktoro de ĝia bulteno. Verkinto de la libroj La Kosmo kaj Ni (en Esperanto 2001, 2017) kaj Astrofiziko kaj vivo en la universo (en la hebrea, 2021), ofta kontribuanto al la Internacia Kongresa Universitato, ĝia sekretario (ekde 2006) kaj redaktoro de multaj IKU-libroj.

Amri Wandel: Spacteleskopoj: de Hubble ĝis James Webb kadre de AIS-sesio (SUS-38) en BET-56

teleskopo hubble

Spacteleskopo Hubble

Fine de decembro 2021 la tuta mondo sekvis la lanĉon de la spacteleskopo James Webb, sekvanto de la teleskopo Hubble, kiu dum tri jardekoj da observado akiris plej fantastajn fotojn kaj sciencajn rezultojn, pli ol ajna alia teleskopo. James Webb, kiu estas centoble pli potenca ol Hubble, esploros la unuajn stelojn kaj galaksiojn en la prauniverso kaj serĉos vivsignojn en eksterplanedoj en foraj sunsistemoj. Okaze de la lanĉo prof. Amri Wandel prelegis en publika evento aŭspiciita de la universitato de Jerusalemo, kun viva elsendo de la lanĉo. La Esperanto-versio okazis kadre de IVEK (Israela Virtuala Esperanto-Kunveno) kaj registraĵo videblas en la jutuba kanalo de Esperanto-Ligo en Israelo: https://www.youtube.com/watch?v=dfShM2OKkRk.

Post la sukcesa okazigo de la 36a Scienca Universitata Sesio (SUS) de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) kadre de la lasta antaŭpandemia BET-55 en 2019, SUS-38 denove okazos en la unua postpandemia BET-56 en 2022. En tiu sesio estos AIS-kurso de Amri pri la historio kaj sciencaj atingoj de teleskopoj en la spaco, kun emfazo pri Hubble kaj James Webb, sed ne nur ili. Aldone al Hubble, kiu observas ĉefe en videbla lumo, oni sendis multajn teleskopojn kiuj funkcias per aliaj specoj de radiado, kiel Spitzer en infraruĝo, Chandra en X-radioj, Plank en mikroradiado, Kepler por malkovri eksterplanedojn kaj multaj pli, ĉiu el ili revoluciis nian komprenon de la universo.

webb

Spacteleskopo JWST

Dum sia 30-jara funkciado la teleskopo Hubble atingis mirindajn bildojn kaj rezultojn, multe pli ol ajna alia teleskopo, sur la Tero aŭ en la spaco. Kiel aludas la titolo, en unu prelego oni vidos la plej elstarajn bildojn de Hubble: de planedoj kaj satelitoj en nia sunsistemo ĝis pra-galaksioj en la juna universo. Alia prelego estos dediĉita al la nova spacteleskopo James Webb (JWST) kiu observos eĉ pli for, ĝis la unuaj galaksioj kiuj aperis nur 300 milionojn da jaroj post la praeksplodo. Kontraŭe al Hubble, kiu orbitas la Teron je alteco de ĉirkaŭ 600 km, JWST orbitos la sunon 1,5 milionojn da km for de Tero, kvaroble pli ol la luno, en loko nomata “la dua Lagranĝa punkto”. Pro tiu fora situo, JWST ne estos atingebla de riparmisioj, kiel estis Hubble kaj ĝia aparataro, kiu estas multe pli kompleksa ol tiu de Hubble, devas funkcii perfekte. Centoble pli potenca ol Hubble, James Webb povos realigi senprecedencajn observojn, kiuj ĝis nun estis ekster la atingo de la homaro, kiel apero de la unuaj steloj en la universo kaj serĉo de vivsignoj en eksterplanedoj.

En la tria prelego oni provos kompreni, kial spacoagentejoj kiel NASA kaj ESA (la Eŭropa Spac-Agentejo) investas grandegajn monsumojn por sendi teleskopojn al la spaco. Teleskopoj sur la Tero estas limigitaj de la atmosfero, kiu nebuligas la bildon en videbla lumo, al kiu ĝi estas travidebla. Krome, ekzistas specoj de radiado kiel ultraviola (UV), rentgenaj-radioj (X) kaj gamaradioj kiuj estas blokitaj de la atmosfero, do por observi ilin oni devas sendi la koncernajn teleskopojn ekster la atmosferon. Por akiri kompletan bildon de la universo, astrofizikistoj uzas ankaŭ ĉi tiujn specojn de radiado per specialaj spacteleskopoj, kiuj povas observi tiujn specojn de radiado. Oni aŭdos pri misioj kiel Spitzer kaj Herschel en la infraruĝo, ROSAT, XTE kaj Chandra en X-radioj, kaj Compton, INTEGRAL kaj Fermi en gamaradioj. Aparta familio de satelitaj teleskopoj esploris la kosman fono-radiadon (angle Cosmic Microwave Background), kiu estas la plej konvinka pruvo de la teorio de Praeksplodo. Plejparte tiu radiado ne penetras tra la atmosfero kaj tial devas esti studita per spacteleskopoj. kiel COBE, WMAX kaj Plank, kiuj revoluciis nian komprenon de la universo kaj ĝiaj trajtoj. Ankaŭ por malkovri eksterplanedojn similajn al la tero surteraj teleskopoj ne sufiĉas, kaj tial NASA sendis la spacteleskomon Kepler, kiu dum kvin jaroj malkovris milojn da planedoj, en pluraj el kiuj JWST serĉados vivsignojn.

Amri Wandel

Pliaj informoj pri BET-56 estas legeblaj en nia novaĵretejo.

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/01/bet-114

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi