TEJO dungas PHP-programiston por reta projekto

dungas
TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo) dungas PHP-programiston por portempa, distanca, partatempa posteno kun flekseblaj horoj. La dungito laboros pri specifaj partoj de la AKSO-projekto (vidu https://akso.org), kiu estas granda projekto celanta renovigi ĉiujn partojn de la reta prezentiĝo de UEA, ĝiaj administraj sistemoj kaj datumbazoj. La PHP-programisto estos taskita subteni kaj kreadi kromprogramon por Grav CMS (vidu https://getgrav.org), kiu interligas kun la API de AKSO.

La kontrakto estas por 12 horoj/semajno kun antaŭvidata salajro de €10/horo. Kandidatoj el ĉiuj partoj de la mondo povas kandidatiĝi, kondiĉe ke ili plenumas la postulojn, kaj ke ilia loĝlando permesas labori distance por Nederlanda dunganto.

La kontrakto komenciĝos iam inter la 1a de februaro 2022 kaj la 14a de marto 2022 kaj daŭros ĝis la fino de 2022 kun ebleco por plilongigo. Dum la unuaj 14 tagoj da dungado la posteno povas esti nuligita se vi ne sentas, ke vi kongruas kun via teamo.

Legu pli en la retejo de TEJO www.tejo.org

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi