Germanio implice agnoskas ke vakcinado vanas

vaksinadoMalpermesante lastminute ĉian kunvenon de pli ol dek personoj, la aŭtoritatoj de Germanio (kaj de aliaj landoj) implice agnoskas ke la vakcinoj vanas. Du vakcinadoj, plus verda karto, plus testo plus diplomo laŭ la budapesta ekzameno ne sufiĉas por partopreni en la Novjara Renkontiĝo de EsperantoLand, kiu konsekvence estas nuligita.

La risko de tria jaro sen supernaciaj kongresoj fariĝis reala. Tio estus grava bato al turismo, sed des pli grava por Esperantio, precipe por Universala Esperanto-Asocio, kies enspezado kvarone dependas de kongreskotizoj, sen konsidero pri librodebitado en la kongresejo, makleroj pro ĉambroperado ktp.

Aldone, monperdo ĉe la klientoj pro neuzotaj fervoj- kaj flugbiletoj (ne ĉiam repageblaj), pli ol bedaŭro pro fuŝita libertempo, frustriĝo kaj malsekureco. Se temas pri demokratioj, restas la ŝanco baloti por neniu partio en la registaroj; tamen nur apenaŭa konsolo.

Necesas pensi strategion: ĉu ekzemple definitive eviti landojn kiuj “mastrumas” la pandemion ĉineske aŭ germaneske? – logika konsekvenco de la sumo de du elementoj: misefiko kontraŭ la malsano kaj nuligo de libereco.

Fonto: HeKo 778 5-A, 21 dec 2021

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi