Progreso pri rekono en Eŭropa Unio

rekono

Vi ĉiuj certe scias pri la kunlaboro de la Eŭropa Komisiono de UEA kaj EEU por antaŭenpuŝi plurajn proponojn pri Esperanto en la kadro de la reta konferenco pri la estonteco de Eŭropo lanĉita de EU-instancoj. La subteno de unuopaj esperantistoj estis tre granda kaj dankinda kaj nia ĉefa propono estas la plej subtenata propono inter ĉiuj proponoj pri ĉiuj temoj. Sed nun ni eniras en la duan fazon, en kiu parlamentanoj kaj reprezentantoj de la landoj elektos inter le proponoj tiujn, kiujn EU serioze plenumu. Tiucele nun ni bezonas premi sur la partoprenantoj en la elekto de la proponoj, por ke ili favoru la proponojn pri Esperanto.

Danke al la granda laboro de Klaus Leith ni havas la listojn de la partoprenantoj en la diskutoj dividitajn laŭ landoj. Mi estas sendanta ilin kun konsiloj pri la mesaĝoj sendendaj al la prezidantoj de la landaj asocioj en EU-landoj. Se vi volas kunlabori por ke el via lando oni skribu al tiuj reprezentantoj en via nacia lingvo favore al Esperanto, bonvolu kontakti min, renato@esperanto.org.

Renato Corsetti

Fonto: EKO de ILEI kaj UEA, 2021, №54

Legu ankaŭ:
Klaus Leith. Plividebligi Esperanton en Eŭropo

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi