La Esperantisto de la Jaro estos anoncita en Bjalistoko

AuldAntaŭ dudek tri jaroj la redakcio de La Ondo de Esperanto iniciatis ĉiujaran proklamadon de la Esperantisto de la Jaro. Per ĉi tiu honora titolo estas distingata(j) persono(j), kiu(j) en la koncerna jaro plej multe kontribuis al Esperanto. Al ĉi tiu projekto aliĝis reprezentantoj de diversaj tendencoj en la Esperanto-komunumo kaj sendependaj kompetentuloj. Kutime, la elektokomisiono konsistas el 15-20 kandidatigantoj kaj 15-20 elektantoj. La unua laŭreato en 1998 iĝis la skota esperantisto Bill “William” Auld (vidu la maldekstran foton).

Ĉi tiu komisiono ĝis nun havis dudek tri laborsesiojn kun jena rezulto:

1998. William Auld
1999. Keppel Enderby
2000. Hans Bakker, Mauro La Torre, Jouko Lindstedt
2001. Osmo Buller
2002. Michel Duc Goninaz
2003. Dafydd ab Iago
2004. Helmar Frank
2005. Povilas Jegorovas
2006. Bertilo Wennergren
2007. Peter Zilvar
2008. Ilona Koutny
2009. Aleksander Korĵenkov
2010. Katalin Kováts
2011. Dennis Keefe
2012. Peter Baláž
2013. Mark Fettes
2014. Mireille Grosjean
2015. Chuck Smith
2016. Stefan MacGill
2017. Trezoro Huang Yinbao
2018. Hori Jasuo
2019. Anna Löwenstein
2020. Fernando Maia Jr.

En la retejo de la projekto estas legeblaj la protokoloj de ĉiuj antaŭaj elektoj kaj intervjuoj kun la laŭreatoj.

La laboron de la elektokomisiono nun plenumas ĝia sekretario, vicredaktoro de La Ondo de Esperanto Paŭlo Fischer-Kotowski.

La nomo de la Esperantisto de la Jaro 2021 estos anoncita ĉi-semajnfine kadre de la 22aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj en la naskiĝurbo de L. Zamenhof kaj samtempe en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.

La Red.

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2021/12/jaro-5

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi