Plividebligi Esperanton en Eŭropo

plividebligi

La propono pri la programo “Multlingva Akcelilo” (kun uzo de Esperanto en bazaj lernejoj por enkonduki la instruadon de fremdaj lingvoj), kiun proponis Seán Ó Riain (prezidanto de Eŭropa Esperanto-Unio), hodiaŭ atingis la pozicion de la dua plej populara propono en la civitana konsulto de la eŭropunia “Konferenco pri la estonteco de Eŭropo” (daŭranta ĝis printempo 2022).

Tio donas al ni la ŝancon plividebligi Esperanton en eŭropuniaj publikaj kaj politikaj cirkloj kaj paroligi pri nia lingvo. Post tiu arĝenta medalo ni nun alstrebas la oran. Mankas nun sepdek du voĉdonoj por sukcesi. Se vi loĝas en EU-membroŝtato kaj ne jam partoprenis la kampanjon, bonvolu konsulti la UEA-vikipaĝon kie troviĝas ĉiuj informoj pri kial kaj kiel partopreni: https://uea.org/vikio/Konferenco_pri_la_estonteco_de_Eŭropo

EEU preparas kelkajn milojn de presitaj poŝtkartoj en diversaj lingvoj, kiuj fanfaras la proponon kiel la plej popularan. Tiujn poŝtkartojn ricevos la landaj Esperanto-asocioj kun la peto sendi ilin grandkvante ekzemple al politikistoj kaj ĵurnalistoj. Helpu eviti malŝparon de mono: la poŝtkartoj ne uzeblos, se la propono ne atingas la unuan pozicion. La UEA-vikipaĝo daŭre informas pri la situacio.

Klaus Leith

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi