La tria ĉi-jara Unesko-Kuriero en Esperanto

Enesko-kuriero«Malsenigi la naturon je magio, religi nian rilaton kun ĝi, miri: tiu ĉi numero de la Kuriero estas invito rekoni nin kiel vivanton inter la vivantoj. Tio estas strebo malkonfirmi la maksimon formulitan de la franca paleoantropologo Pascal Picq: “Homo ne estas la nura pensanta besto, sed la nura besto pensanta ke ĝi ne estas besto”», – per tiuj frazoj finiĝas la ĉefartikolo de la tria ĉi-jara eldono de Unesko-Kuriero.

La ĉefa temo de la julia-septembra Kuriero estas “Restarigo de viv-diverseco: revivigi vivon”. Unesko-Kuriero aperas en ses oficialaj lingvoj de Unesko kaj ankaŭ katalune, Esperante, portugale, kaj koree. La Esperanta versio (58-paĝa) de la dua eldono por 2021 estas senpage elŝutebla (pdf) en la retejo de Unesko: https://unesdoc.unesco.org/ark:/48223/pf0000377986_epo

AlKo

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2021/11/unesko-26

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi