Membroj povus decidi pri la Centra Oficejo de UEA

UEA

La komitata kunsido, dum kiu oni decidos pri la sorto de la domo kaj la arkivoj de UEA, okazos sabate la 16an de oktobro. Laŭ la tagordo publikigita en la komitata listo de UEA, la unua horo de la kunsido estos fermita al la publiko. Ne klaras kial tiu parto de la kunsido okazos sekrete, nek kiu decidis pri la sekretigo.

La estraro de UEA proponas, ke la domo estu vendita kaj la arkivoj de la asocio transdonitaj al la Aŭstria nacia biblioteko en Vieno. Jam pli frue la komitato decidis, ke la libroservon kaj kongresan administradon de UEA estonte prizorgu la organizaĵo E@I en Slovakio.

Ne ĉiuj komitatanoj kontentas pri la plano vendi la propraĵon de la asocio. Laŭ komitatano François Lo Jacomo, la estraro ne donas al la komitato sufiĉajn informojn por vere decidi.

– Interalie mi ne aŭdis sufiĉajn respondojn al la demandoj de Osmo Buller aŭ de Michela Lipari, pri la transira periodo ni nenion scias kaj finfine, ni ne precize scias, kion ni aprobas krom la fakton, ke ne estas alternativo, – li skribas en la komitata listo.

Responde al tio, komitatano Dietrich Weidmann proponis, ke eventuala vendo ne okazu sen rekta aprobo de la membraro:

– Mi ĝis nun ne enmiksiĝis en la diskuton. Sed mi pensas, ke sen absoluta mizero ni ne devas vendi nian centran oficejon, eĉ tiam ne, se ni ne plu mem utiligos ĝin. Nemoveblaĵo en landoj kiel Nederlando aŭ Svislando estas fakte la plej bona kaj plej sekura maniero investi kapitalon kaj mi certas, ke oni, en kazo, ke oni urĝe bezonus monon, povus ankaŭ ricevi hipotekon je tre favora kondiĉo al nia nemoveblaĵo. Se tamen la komitato kaj estraro decidus vendi nian nemoveblaĵon, tiam mi fakte postulas, ke tia decido estu submetita al voĉdono de nia membraro.

La propono de Dietrich Weidmann tuj ricevis formalan subtenon de pluraj komitatanoj (Ruben Sanchez, Osmo Buller kaj François Lo Jacomo) kaj sekve oni devos ĝin formale pritrakti en la kunsido.

– Ade daŭras plialtiĝo de domprezoj en Roterdamo. La eliro de la ekonomio el la pandemia krizo nur akcelos ĝin, ĉar la urbo estas ŝlosile grava por la ekonomio de la lando, argumentis Buller.

Kontraŭis la proponon Michael Boris Mandirola:

– Mi komprenas la dubojn de multaj, sed mi memorigas ke nia asocio havas organon kiu ĝuste kompetentas fari analizojn kaj esplorojn pri tiaj kompleksaj temoj kaj mi emas ilin fidi.

– Do, mi demandas al la pledantoj de nevendado, ĉu vi estus persone pretaj respondeci pri tio? Ĉu vi pretus esplori pri la necesaj laboroj, serĉi firmaojn, peti proponojn, kompari ilin kaj asigni la laborojn, zorgi pri la konkreta efektivigeblo de la laboroj, kaj tiel plu? Mi dubas cetere ke multo el tio fareblus sen surloka ĉeesto. Sen solvo pri tiu punkto, mi taksus nevendadon tre problema elekto.

Fonto: Libera Folio

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi