La aŭtuna Ondo aperis

aŭtunaLa 29an de septembro aperis la aŭtuna (laŭ la nordhemisfera vidpunkto) eldono de la ĉiusezona almanako La Ondo de Esperanto (LOdE, 2021, №309), legebla laŭ la normoj “pdf” kaj “ePub”. Sur ĝiaj 127 paĝoj estas pli ol sesdek tekst(et)oj kaj multaj ilustraĵoj.
Ekde la pasintjara somera eldono (№309) en kvin sinsekvaj Ondoj pro la koronvirusa pandemio la primovada sekcio “Eventoj” estis mallonga, sed la nuna, pli ol 30-paĝa amplekso sugestas, ke malvirtualaj renkontiĝoj iom post iom revenas al Esperantujo. Inter la raportitaj eventoj estas serioj de diverstemaj kunvenoj en Bjalistoko, Greziljono kaj Ĉaŭdefono, aranĝoj en Germanio, Ruslando, Ĉinio, Israelo kaj Litovio. Cetere, Litovio ricevas specialan atenton en kelkaj artikoloj, dediĉitaj al la venontjaraj Baltiaj Esperanto-Tagoj en Klajpedo, kies urbestro Vytautas Grubliauskas (lia foto estas sur la kovropaĝo) akceptis la honoran patronecon de BET-56. En “Eventoj” troviĝas ankaŭ kelkaj tekstoj pri la rezulto de la virtualaj kongresoj de UEA, TEJO kaj ILEI, kaj pri la reta komitata diskutado de la neevitebla reformado de la Centra Oficejo de UEA.

Inter la tekstoj de la sekcio “Tribuno” precipe interesaj estas du: Vytautas Šilas rakontas la komplikitan historion de la havenurbo Klajpedo, kie venontjulie centoj da esperantistoj kunvenos okaze de la 56a BET, kaj la Siberia ĵurnalisto Stanislav Belov prezentas interesajn ideojn en sia artikolo “Disiĝi por kuniĝi: Meditoj de nemovadano pri la estonteco de la Esperanto-movado”.

En la 14-paĝa sekcio “Arkivo”, krom la tradicia listo de Esperantaj jubileoj kaj memordatoj, kiun dum pluraj jaroj ĉiumonate kompilas Aleksander Korĵenkov, estas plia teksto pri la 3a Tutruslanda Kongreso Esperantista okazinta antaŭ 100 jaroj en Petrogrado, artikolo de Osmo Buller pri f-ino Vermaas, kaj resumo de Katerina Arbekova pri la jam 20-jara “Renkontiĝo de Amikoj”, kiu en 2022 okazos en Kaliningrado.

Kiel kutime, la plej ampleksa Onda sekcio estas la 49-paĝa “Kulturo”. En ĝi daŭras la ciklo pri la rusaj romanoj de la 20a jarcento: ĝia naŭa ero estas unu el la plej gravaj verkoj de la “vilaĝa skolo” Adiaŭo al Matjora de Valentin Rasputin; kelkajn komencajn ĉapitrojn el ĝi tradukis la redaktoro de La Ondo, kiu ankaŭ verkis enkondukon pri ĉi tiu romano apenaŭ konata ekster Ruslando. Alia tradukita romano estas Solaris de Stanisław Lem, kies Esperanta traduko de Przemysław Wierzbowski ĉi-septembre aperis en Pollando: en la aŭtuna Ondo enestas la unua ĉapitro kaj enkonduko de la tradukinto. Originale kontribuis Miĥail Korotkov kaj Paulo Sérgio Viana (proze) kaj Miguel Fernández (poezie). Legeblas tri recenzoj: de Wolfgang Kirschstein pri la romaneto Hotelo Savoy de Joseph Roth, de Jorge Camacho pri la poemaro Ni vivas malgraŭ ĉio de Valentin Melnikov, de Paŭlo Moĵajevo pri la muzika albumo Memorante Gondolandon de Korvaks. Tiun riĉan elekton garnas pluraj artikol(et)oj pri aliaj libraj, eldonaj kaj konkursaj projektoj.

En la sekcio “Mozaiko” revenas la kuirarta rubriko kun la artikolo pri la belarusaj terpomflan(et)oj “dranikoj” de Halina Gorecka kaj ĉeestas Stanislav Belov kun sia vica ŝerckolekto kaj István Ertl kun “Spritaj splitoj kaj preskeraroj”.

La Ondo de Esperanto aperas dumaniere: unue, kiel ĉiutage aktualigata novaĵretejo; due, kiel ampleksa trimonata almanako en kiu estas publikigataj la plej gravaj tekstoj el nia retejo kaj ankaŭ artikoloj, eseoj kaj beletraĵoj, verkitaj kaj tradukitaj speciale por la almanako, kiu konservis la gloran nomon La Ondo de Esperanto. Ankaŭ en 2022 la redakcio pretigos kvar 100-120-paĝajn eldonojn de la almanako kaj literaturan suplementon.

(RE)ABONU LA ONDON POR 2022

La novaĵretejo estas libere legebla de ĉiu deziranto, sed la almanakon ricevas nur tiuj, kiuj abonis ĝin. La abontarifo por 2022 restas la sama kiel en 2020 kaj 2021. Estas tri abonkategorioj:

1. Abonanto – 15 eŭroj
2. Amiko – 30 eŭroj
3. Patrono – 100 eŭroj

La nomoj de ĉiuj amikoj kaj patronoj aperas en la rubriko “Donacoj” de nia novaĵretejo.

La Ondo de Esperanto estas abonebla ĉe niaj landaj perantoj (preferinda maniero), ĉe nia UEA-konto kaj per PayPal. Pri la pagomanieroj legu ĉi tie: https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm.

La sekva eldono de La Ondo de Esperanto (№310) aperos antaŭ Kristnasko.

Enhavtabelo de la septembra Ondo (2021, №309)

1 Kovropaĝa foto (Klajpeda urba municipa estraro)
2 Bazaj informoj pri La Ondo de Esperanto
3 En ĉi tiu numero

5 Eventoj
6 La 56aj Baltiaj Esperanto-Tagoj
9 Povilas Jegorovas. La urbestro de Klajpedo – Alta Protektanto de BET-56
10 Povilas Jegorovas. UEA donis sian aŭspicion al BET-56
11 Povilas Jegorovas. BET-56: Gravaj interkonsentoj en Klajpedo
12 UEA survoje al financa resaniĝo
14 La libroservo de UEA translokiĝos al Slovakio
15 14 elstaraj agantoj diplomitaj dum la 2a Virtuala Kongreso de UEA
16 Nova membro de la Honora Patrona Komitato de UEA
17 La Premio Deguĉi 2021 al Stefan MacGill
18 La Estraro de TEJO por 2021-2022
19 Jeanne Grimaud. Bjalistoko daŭre aktivas
21 Povilas Jegorovas. Litovia mozaiko
22 Vytautas Šilas. Malgraŭ la pandemio kaj malbona vetero
24 Bert Schumann. Realaj renkontiĝoj en kastelo kun sanitaraj kondiĉoj
26 Amri Wandel. Nova Esperanto-sidejo en Tel-Avivo
27 Wang Guiying. Esperanto-kurso de Hubei-a Esperanto-Asocio
28 Rekorde intensa kultura monato en Svislando
29 Katerina Arbekova. Renkontiĝo de Amikoj revenis al Altajo
30 Aleksandr Lebedev. Nova konsisto de la organoj de REU
31 Irina Gonĉarova. “Lev Tolstoj” kaj MASI komune kunvenis
32 Werner Pfennig. SEFT: Familia tendaro por memzorgantoj
33 Iĝu Komitatano B de TEJO
34 Pri vortordo en Esperanto
34 Mireille Grosjean, Ahmad Reza Mamduhi. Nova estraro de la instruista ligo
35 La ĉeftemo de la 107a UK en Montrealo
36 UEA invitas prelegi en Montrealo
36 Kreema Esperanto Kurso en Schwerte
37 Lu Wunsch-Rolshoven. La 19a NR: Post tri monatoj en Wiesbaden
37 JES 2021/2022 okazos en Wittenberg
38 Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov. György Nanovfszky forpasis

39 Tribuno
40 Vytautas Šilas. Per Esperanto al la hevenurbo Klajpedo
46 Stanislav Belov. Disiĝi por kuniĝi: Meditoj de nemovadano pri la estonteco de la Esperanto-movado
52 Lu Wunsch-Rolshoven. Subtenu Esperanton en la konferenco pri la estonteco de Eŭropo
54 Anatolij Ionesov. Vortoj pri Samarkando: Internaciaj letertagoj
55 Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de Paco
56 Ahmad Reza Mamduhi. Premio Maŭro La Torre

57 Arkivo
58 Aleksander Korĵenkov. Jubileoj kaj memordatoj en oktobro 2021
61 Osmo Buller. Marianne H. Vermaas, la brava virino
65 Ernest Drezen. Tezaro pri la organizaj demandoj de Ruslanda Tutesperanta movado
69 Katerina Arbekova. Renkontiĝo de Amikoj jam 20-jara

71 Kulturo
72 Aleksander Korĵenkov. La fino de l’ eterno
73 Rusaj romanoj de la 20a jarcento
74 Valentin Rasputin. Adiaŭo al Matjora: Ĉapitroj 1-3 (Tradukis Aleksander Korĵenkov)
90 Przemysław Wierzbowski. La plej fama pollingva sciencfikcia verko
91 Stanisław Lem. Solaris: Ĉapitro 1 (Tradukis Przemysław Wierzbowski)
98 Miĥail Korotkov. Sovaĝa kuglo
102 Julian Modest – nova PEN-prezidanto
103 Paulo Sérgio Viana. Ebriulo
106 Miguel Fernández. Pliafoje. Poezio-1. Poezio-2
109 Wolfgang Kirschstein. La unua verko de Roth en Esperanto (Recenzo: Joseph Roth. Hotelo Savoy)
111 Jorge Camacho. Ĉio krom genio (Recenzo: Valentin Melnikov. Ni vivas malgraŭ ĉio)
113 Paŭlo Moĵajevo. Simpla memoraĵo pri Gondolando (Recenzo: Korvaks. Memorante Gondolandon)
114 Miguel Gutiérrez Adúriz. Rezultoj de la Belartaj Konkursoj 2021
116 Halina Gorecka. Beletra Almanako, 2021, №41
117 Aleksander Korĵenkov. Unesko-Kuriero, 2021, №2
118 Juna kaj nia junia Literatura Foiro
119 Paweł Fischer-Kotowski: nova redaktoro de Kontakto
119 Flo Martorell. La Espero sambas

120 Mozaiko
121 Halina Gorecka. Belarusaj terpomflan(et)oj “dranikoj”
123 Stanislav Belov. Ridu kune ni!
124 István Ertl. Spritaj splitoj kaj preskeraroj
125 Perantoj de La Ondo de Esperanto
126 Reklamo

La red.

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2021/10/ondo-84

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Halina Gorecka kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi