Jubileoj kaj memordatoj en oktobro 2021

La Ondo de Esperanto2. Antaŭ 115 jaroj naskiĝis Tomáš Pumpr (1906-1926-1972), ĉeĥa juristo kaj esperantisto; elstara tradukanto, inter kies tradukoj estas Bukedo el ĉeĥaj naciaj mitoj de K. J. Erben (1938), La bapto de caro Vladimir de K. Havlíček Borovský (1952), Invito de Č. Knobloch (1968), Sileziaj kantoj de P. Bezruč (kun aliaj, 1970), Majo de K. H. Mácha (1997), Poŝatlaso de la mondo (kun aliaj, 1971), pluraj tradukoj en Ĉeĥoslovaka antologio (1935) kaj multaj aliaj verkoj inkluzive de tri operoj; aŭtoro de esperantologiaj studoj, redakciano de La Nica Literatura Revuo, membro de la Akademio de Esperanto (AdE, 1962-72).

6. Antaŭ 130 jaroj naskiĝis Kálmán Kalocsay (Káloĉai, 1891-1911-1976), hungara kuracisto kaj elstara esperantisto, grave influinta la evoluon de la Esperantaj literaturo kaj lingvistiko per siaj verkoj; konsiderata kiel la plej grava Esperanta poeto (Mondo kaj Koro, 1921; Streĉita kordo, 1931; Rimportretoj, 1931; Sekretaj sonetoj, 1932; Izolo, 1939, eldonita en 1977) kaj poezia tradukanto (Infero de Dante, tri verkoj de Ŝekspiro, poemoj de Baudelaire, Heine, Petőfi, Madách… kaj la antologio Tutmonda sonoro kun tradukoj el 30 lingvoj); kunaŭtoro (kun G. Waringhien) de Plena gramatiko de Esperanto (1935, ekde la 4a eld.: Plena analiza gramatiko de Esperanto kaj de Parnasa gvidlibro (1932); aŭtoro de Lingvo Stilo Formo (1931), La gramatika karaktero de la Esperantaj radikoj (1938), Vojaĝo inter la tempoj (1966) kaj frazeologia vortaro Domfabriko (1975); membro de la Lingva Komitato (LK, 1922-48) kaj AdE (1948-76), honora membro de UEA (1937).
Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 150-153.

8. Antaŭ 165 jaroj naskiĝis John Mabon Warden (Ŭordn, 1856-1903-1933), skota asekuristo kaj esperantisto, instruisto kaj disvastiganto de Esperanto, prezidanto de Brita Esperanto Asocio (1916-22), membro de LK (1909-33), membro (1920-33), vicprezidanto (1920-33) kaj prezidanto (1931-33) de AdE; kunaŭtoro de Edinburga Poŝvortaro Esperanta (1915), ĉefredaktoro de La Sankta Biblio (1926).

10. Antaŭ 65 jaroj naskiĝis Floréal Martorell (1956-1987- ), franca elektristo, muzikeldonisto, kaj esperantisto; fondinto kaj gvidanto de la asocio EUROKKA (1988) kaj de la diskeldonejo Vinilkosmo (1990), kiu produktis pli ol 80 muzikalbumojm (kasedoj, vinildiskoj, KDoj, virtualaj albumoj); prezidanto de la Esperanto-Kulturcentro en Tuluzo (1992-2001), prezidanto de Mezpirenea Esperanto-Federacio (2000-03); direktoro kaj kunredaktoro de Rok-Gazet’ (1990-2003), redaktoro de la programo Esperanto-Magazino ĉe Radio FMR (Tuluzo, 1988-2005); aŭtoro de centoj da primuzikaj artikoloj, ofta preleganto en Esperantaj kongresoj kaj renkontiĝoj, (kun)organizanto de pluraj esperantistaj muzikaj renkontiĝoj kaj festivaloj; laŭreato de la premio Deguĉi (2009) kaj de la Esperanto-Kulturpremio de Aalen kaj FAME (2012).
Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 194-195.

10. Antaŭ 60 jaroj naskiĝis Jean-Marc Leclercq (leklér, 1961-1988- ), Francia okcitana diverslaboristo, muzikisto, fondinto (1990) de la grupo Les Rosemary’s Babies, verkisto kaj esperantisto, konata en Esperanto kiel JoMo kaj jOmO; eble la plej populara nuntempa Esperanto-kantisto, fondinto de la grupo Liberecanoj (1996), kreinto de la unua rekordo de multlingva koncerto (22 kanzonoj en 22 lingvoj), kiu aperis en 2000 en la rekord-libro Guinness; ofta koncertanto en pluraj landoj, gastmuzikisto en pluraj Esperantaj albumoj; liaj Esperantaj albumoj estas JoMo kaj Liberecanoj (1998), JoMo friponas (2001), JoMo slavumas (2006), jOmO okcitanas (2016), MArta kaj JOmo kantas MAYOMA-n (2021).
Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 171-172.

11. Antaŭ 35 jaroj mortis Xú Shēngyuè (ankaŭ Xú Zhèn’è, 1901-1928/29-1986), ĉina literaturisto, profesoro pri literaturo en Orient-Ĉina Normala Universitato (Ŝanhajo), tradukisto kaj esperantisto; konata en Esperanto kiel Saint Jules Zee (ankaŭ S. J. Sü); Esperanta poeto kaj tradukanto, interalie de Fajrolumo en la Fronto de Liú Bejü (1950), Sovaĝa Herbaro de Lusin (1951), La Plej Forta Voĉo de la Paco (antologio, 1952), Por Nova Afero Nova Maniero (novelaro; kun aliaj, 1952), La Feliĉo de Qín Zháoyáng (kun Honfan, 1953), El ĉina poezio (antologio, 1980) k. a.

18. Antaŭ 120 jaroj naskiĝis Cesare “Cezaro” Rossetti (1901-1928-1950), svisitala skotlandano, diversprofesiulo (kuiristo, vendisto, kolportisto) kaj esperantisto; aŭtoro de la populara romano Kredu min, sinjorino! (1950), tradukita en la anglan, hungaran, italan kaj japanan lingvojn.

19. Antaŭ 80 jaroj de germanaj okupaciintoj estis murdita Leopold Blumental (1865-1887-1941), Ruslanda, poste Pollanda juda juristo, ĵurnalisto, verkisto, tradukisto kaj esperantisto, konata kiel Leo Belmont; pioniro de Esperanto, disvastiganto de Esperanto en gazetaro; kunfondinto de Varsovia Esperanto-Societo kiel filio de la Peterburga Esperanto-societo Espero (1904), vicprezidanto de PEA ekde ĝia fondo (1908), poste ankaŭ prezidanto de PEA; aŭtoro de kelkaj originalaj poemoj en Esperanto, kompilinto kaj tradukinto de Sonoj Esperantaj: Tradukoj el poetoj polaj kaj alilandaj (1908), kuntradukinto de Poemoj de H. Heine (1928); membro de LK (1905-14, 1923-38) kaj de AdE (1928-38).

26. Antaŭ 40 jaroj mortis Nguyễn Văn Kỉnh (1916-1932-1981), vjetnama politikisto (membro de CK de Vjetnama Laborista [nun: komunista] Partio), diplomato (ambasadoro de DR Vjetnamio en Sovetunio, 1957-67) kaj esperantisto; en la junaĝo verkis artikolojn pri Esperanto en gazetaro kaj gvidis senpagan korespondan Esperanto-kurson, kunfondis Koĥinĉinan Esperanto-grupon (1945); gvidis la unuan Esperanto-delegacion de DR Vjetnamio en la 44a UK en Varsovio (1959) kaj kadre de kunveno de MEM en ĉi tiu UK iĝis membro de la Internacia Komitato de MEM; certigis, ke malgraŭ papermanko en Vjetnamio dum la milito aperis pluraj libroj en Esperanto, revuo Vjetnamio Antaŭenmarŝas kaj vjetnamiaj numeroj de Paco; atingis, ke en decembro 1956 estis akceptita decido pri fondo de Vjetnama Pacdefenda Esperanto-Asocio (VPEA), kiu ricevis konsiderindan ŝtatan subtenon, kaj post la reveno al Vjetnamio en 1968 iĝis prezidanto de VPEA.
Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 214-215.

27. Antaŭ 90 jaroj naskiĝis Werner Bormann (1931-1947-2013), germana ekonomikisto, ŝtatoficisto kaj esperantisto; prezidanto de Germana Esperanto-Asocio (1967-77), komitatano (1967-95), estrarano (1971-80), vicprezidanto (1974-77) kaj ĝenerala sekretario (1977-80) de UEA, prezidanto de LKK de la 59a UK (Hamburgo, 1974), membro de la financa komisiono de UEA (1992-95); vicdekano de AIS (1986), direktoro de Germana Esperanto-Instituto (1967-92), prezidanto de FAME-Fondaĵo (2000-05); membro (1976-2007) kaj prezidanto (1995-98) de AdE; aŭtoro de pluraj libroj (Bona ŝanco, 1970; La lingva problemo en la Eŭropa Komunumaro, 1977; Funktion und Kultur des Esperanto, 1981; La evoluo de Esperanto kaj la Akademio, 1984; Inter senlaboreco kaj inflacio: priskribo de konjunkturpolitiko, 1989; Entreprenistaj strategioj: priskribo de la entrepreno, 1991; La merkato de trafikservoj: priskribo de la trafiko, 1992; Mondkomerco kaj lingvo, 1993; Elementoj de la esperantismo, 1995; Interlingvistiko – planlingvoj kaj iliaj ecoj, 2004 k. a.) kaj de multaj artikoloj; honora membro de UEA (1993).
Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 42-43.

30. Antaŭ 95 jaroj naskiĝis Jerzy Fornal (1926-195?-2013), pola aktoro (rolis en ĉ. 90 spektakloj, dek filmoj kaj kvin filmserioj) kaj esperantisto; aktoro en ĉ. 20 Esperantaj spektakloj, deklamprogramoj kaj pantomimoj (Aniaro de H. Martinson, Sopiro… laboro… espero… laŭ poemoj de L. Zamenhof, La arlekeno de J. Korczak, El la “Verda Biblio” de I. Lejzerowicz k. a.); kunfondinto (kun sia edzino Zofia Banet-Fornalowa, 1983) de la Varsovia teatro Espero, kiu en 1998-99 kaj 2001-02 aranĝis ĉiumonatajn Esperanto-prezentojn en la artgalerio Nusantara; voĉiginto de Korvaks en la instruaj filmoj Mazi en Gondolando kaj Mazi revenas al Gondolando (1995); aŭtoro de du libroj: Sopiro… laboro… espero… (1994), Virino en kvar bildoj (1994); laŭreato (kun sia edzino) de la premio de la Fondaĵo Antoni Grabowski (1996).
Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 95-96.

Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu listo de jubileoj kaj memordatoj en oktobro 2021 aperis en la septembra (aŭtuna) numero de La Ondo de Esperanto (2021).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2021, №3 (309).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2021/10/

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi