Mesaĝo de UEA okaze de Internacia Tradukada Tago 2021

tradukadoLa 30a de septembro estas la Internacia Tago de Tradukado, kiam Unuiĝintaj Nacioj honoras tradukistojn kaj interpretistojn tra la mondo, esprimante subtenon al ilia grava sed ofte nevidebla, aŭ eĉ mistraktata, laboro de transpontado de la lingvoj de la mondo.

Lingvoj gravas ĉar homoj bezonas kompreni kaj esti komprenataj. Ili gravas por ke neniu restu forlasita, por ke ni ĉiuj parolu kune kaj aŭskultu ĉiujn. Ili gravas por ke ĉiuj havu voĉon en konstruado de pli bona mondo. Sed sen transpontado inter la diversaj lokaj kaj naciaj lingvoj, lingvoj povas tro facile apartigi kaj izoli la homojn. Tradukado kaj interpretado estas esenca laboro por unuigi naciojn kaj alproksimigi homojn – kaj por faciligi dialogon, komprenon kaj kunlaboron.

Lingvoj havas fundamentan rolon en kultura diverseco, interkultura dialogo kaj edukado. Per lingvoj, ni povas plifortigi kunlaboradon, konstrui pli inkluzivajn sociojn, konservi kulturan heredaĵon kaj kunvoki politikajn volojn. Sed ĉio ĉi povas okazi nur se okazas dialogo ankaŭ trans lingvaj diferencoj.

Multlingveco estas kerna valoro por Unuiĝintaj Nacioj. Ni aparte bonvenigas la klopodojn de la Ĝenerala Sekretario António Guterres por antaŭenigi multlingvecon en UN. Sed ankoraŭ restas longa vojo. Tion montras la Raporto de la Komuna Inspekta Unuo pri multlingveco en la sistemo de UN (2020). Laŭ la raporto, ankoraŭ mankas kohera penso pri multlingveco, sistemaj iniciatoj, strategioj kaj planoj, por subteni multlingvecon kiel fundamentan valoron.

Universala Esperanto-Asocio, utiligante la Internacian Lingvon Esperanto, jam partoprenas plene internacian dialogon inter niaj membroj kaj kunlaborantaj organizoj tra la tuta mondo. Ni estas ankaŭ tre konsciaj pri la misuzo de lingvoj por ekskludi, por mise diskriminacii kaj por apartigi la homojn. Tiuj, kiuj laboras por detrui tiujn barojn estas memevidente niaj aliancanoj en la strebado por trovi la komunan grundon, kie en paco kaj konfido ni povu urĝe fronti kaj superi la problemojn de nia fragila planedo.

[Ĉi tiu mesaĝo estis sendita al EKOSOK, la Departemento de UN pri Tutmonda Komunikado, la Internacia Federacio de Tradukistoj, la Internacia Asocio de Konferencaj Interpretistoj, kaj CoNGO.]

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2021, №986.

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi