Ekologio kaj EU en Francio

Ekologio

En Francio Commission Espéranto Langues (Komisiono Esperanto – Lingvoj, https://esperanto.eelv.fr) ĉe la partio EELV “Europe Ecologie Les Verts” (Eŭropo – Ekologio – La verduloj) atentigas la publikon pri la Konferenco pri la estonteco de Eŭropo. Tiu konferenco, starigita de Eŭropa Unio kaj daŭranta ĝis marto 2022, konsultas la eŭropunian civitanaron pri la plievoluigo de EU. Reta platformo ebligas al la civitanoj proponi kaj diskuti ideojn kaj voĉdoni por ili. Proponoj estas en diversaj kategorioj, interalie pri klimatŝanĝiĝo/medio, demokratio kaj valoroj/rajtoj, edukado.

Tiu konferenco ofertas nemaltrafendan okazon pezigi ekologiajn valorojn rekte vidalvide al eŭropuniaj instancoj kaj samtempe la eblon stimuli publikan, oficialan kaj civitanan debaton rilate al la avantaĝoj de la uzo de Esperanto en Eŭropa Unio. La franca kaj franc-lingva publiko estas alvokita partopreni tiun civitanan konsulton kaj subteni por-esperantajn proponojn. En siaj informoj la francaj samideanoj ankaŭ atentigas pri la UEA/EEU kampanjo.

Fonto: Esperigaj Komunikoj, 2021, №37.

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi