La 8a Afrika Kongreso de Esperanto

afrikoLa 8a Afrika Kongreso de Esperanto (AKE) disvolviĝos sub la temo “Esperanto, ŝanco kaj ne minaco por Afriko” de la 26a ĝis la 30a de decembro 2022 en Tieso (Senegalo). En Tieso, urbo staranta oriente de la ĉefurbo Dakaro. prepariĝas ĝoj- kaj ĝuoplena semajno. Bonvolu ne preterlasi tiun ŝancon viziti Senegalon! Venante al la kongreso, vi helpos per via ĉeesto surloke montri la diversecon de la Esperanto-movado, kie ĉiu homo povas senti sin sekura en siaj loka kaj persona identecoj, kie ĉiuj hejmiĝas lingvegalece.

Dum la kongresa periodo vi povas malkovri multon, lerni, renkonti ekkonitajn amikojn, amikiĝi kun novaj personoj, amuziĝi. Vi povas ankaŭ sperti la gastamon de lokuloj, la ĉarman belecon de la lando tra komunaj ekskursoj, kiujn ni aranĝos kaj krome provi tipe lokajn kuirartaĵojn kiel, Tiebudien, Jasa kokaĵo ktp. Mallonge, venante al la kongreso, vi ne enuos.

La organizantoj esperas partoprenon aŭ subtenan aliĝon al la kongreso de esperantistoj el ĉiuj kontinentoj. Bonvolu jam nun plani vian vojaĝon al la 8a AKE. Tieso ĝojas bonvenigi vin ĉiujn por spertigi vin pri aspektoj de la bunteco kaj riĉeco de la tero Teranga, la hejmo de gravaj personoj kiel Cheikh Anta Diop, Awa Thiongane, Lamine Diop…

Vi povas rete aliĝi ĉe https://afrika.esperantujo.io/8-ake/aligilo/

Adjévi Adjé
Membro de la Afrika Komisiono de UEA

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi