Etikedaj arkivoj: Afrika kongreso de Esperanto

Kultura programo disvolvata, kongreso nuligita

Dudek ses personoj ariĝis la 23an de decembro matene en Buĵumburo ĉe la anoncita kongresejo: inter ili tri eŭropanoj, pluraj kongolandanoj, unu togolandano, multaj burundianoj. Sed pro la neĉeesto kaj de la prezidanto de SIPU kaj de la regiona reprezentanto … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

La sesa kongreso en Afriko

La 24-31an de decembro okazis la 6a Afrika Kongreso de Esperanto en la tanzania urbo Bunda kun 102 aliĝintoj kaj 74 partoprenintoj el 14 landoj. Krom ok afrikaj landoj estis reprezentitaj Brazilo, Francio, Hungario, Islando, Japanio kaj Koreio.

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Afrika Kongreso de Esperanto

La sesan fojon Afriko sin preparas por celebri la plej gravan eron de sia agado, nome la Afrikan Kongreson de Esperanto. Tiu tutkontinenta renkontiĝo gastos en la norda tanzania urbo Bunda, de la 24a ĝis la 31a de decembro 2016.

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

6a Afrika kongreso okazos en Burundo en 2016

Konforme kun decidoj faritaj en la 5a Afrika Kongreso de Esperanto (AKE), la 6a AKE okazos en Burundo en 2016. Same kiel ĉiu antaŭa AKE, ankaŭ ĝi estos organizata de la Afrika Komisiono de UEA kunlabore kun la landa Esperanto-asocio … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | 2 Komentoj

Afrika Kongreso de Esperanto

La 11an de novembro 2012 okaze de ekzamensesio de ILEI/UEA en Kotonuo (Benino) kunvenis Adjé Adjévi el Lomeo (Togolando), kunordiganto de Afrika Komisiono (AK) de UEA; Privas Tchikpe el Kotonuo, prezidanto de la asocio “Scio Sen Bariloj” (SSB); Mirejo Grosjean, … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton