UEA invitas prelegi en la 75a IKU-sesio en Montrealo

UK-107Kadre de la 107a UK en Montrealo okazos la 75a sesio de la Internacia Kongresa Universitato (IKU). UEA invitas proponojn pri IKU-prelegoj, kiuj estu sendataj al la IKU-sekretario (amri@huji.ac.il) plej laste la 31an de januaro 2022. Lige kun la IKU okazos studsesio de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS). Kandidatoj por IKU-prelego povas samtempe proponi AIS-kurson, kiu konsistos el unu IKU-prelego, 1-2 kromaj prelegoj kaj eventuale ekzameneto. Tiuokaze bonvolu indiki, ĉu la IKU-propono estu konsiderata ankaŭ kiel AIS-kurso. Estas planate organizi la Montrealan UK hibride, do ankaŭ la IKU-AIS-prelegoj povas esti ĉeestaj aŭ virtualaj. La prelegoj estu pri interesaj, allogaj temoj kaj taŭgaj por klera publiko. Ĉiu propono enhavu mallongan resumon de la prelego kaj koncizan biografieton de la preleganto – sume ne pli ol unu paĝon. Aparte estas bonvenaj proponoj de personoj kiuj ne jam aŭ malofte prelegis en IKU.

La proponoj estos profesie prijuĝitaj de la IKU-komisiono. Tiuj kiuj ne estos elektitaj por la IKU, povos tamen esti konsiderataj por la Scienca Kafejo. Ĉiu preleganto devas esti kongresano kaj mem zorgi pri sia aliĝo. Akceptita IKU-prelego estos rekompencita per honorario de 240 EUR. Por IKU-AIS-kurso la honorario estos 300 EUR kaj por Scienca Kafejo – 120 EUR. Duono de la honorario dependas de ĝustatempa livero de la teksto por la IKU-libro kaj duono – de la fizika prezentado de la prelego. Pliaj detaloj kaj antaŭaj prelegoj kaj resumoj troviĝas en la retejo de IKU: uea.org/kongresoj/universitato.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2021, №983.

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi