KEKSO – Kreema Esperanto Kurso en Schwerte

KEKSO

La Germana Esperanto-Junularo invitas vin al la 28a KEKSO, aŭ Kreema Esperanto Kurso! KEKSO okazos ekde la vespero de vendredo, la 22an de oktobro 2021, ĝis la matenmanĝo de lundo, la 24an de oktobro en Schwerte (mez-okcidenta Germanio). Bonvolu alveni testitaj, vakcinitaj aŭ resaniĝintaj; pri pliaj detaloj ni daŭre informados vin.

KEKSO estas aranĝo taŭga por komencantoj kaj malferma al ĉiuj membroj kaj simpatiantoj de GEJ. Atendos vin bunta programo kun lingvokursoj, trejnadoj kaj spontaneaj ekskursoj.

Kostoj por partoprenontoj, kiuj unuafoje partoprenos al Esperanta aranĝo: senpage!
Kostoj por partoprenontoj el eksterlando: senpage!
Kostoj por membroj de GEJ: 30€
Kostoj por nemembroj de GEJ: 45€

La kotizoj inkluzivas tranoktadon en la gastejo “Naturfreundehaus Schwerte“ kaj ĉiujn manĝojn dum la semajnfino.

Aliĝu jam ekde nun!
Oficiala retejo

Fonto: https://www.tejo.org

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi