Antaŭ kvardek jaroj, la 15an de aŭgusto 1981 en la ripozejo “Sukok”, je 50 kilometroj de Taŝkento, estis solene malfermita SEJT-23 (Sovetia Esperantista Junulara Tendaro) – la plej amasa esperantista renkontiĝo, okazinta en la orienta parto de Sovetunio kun pli ol 300 partoprenantoj. Okaze de ĉi tiu dato en la vivĵurnalo de Aleksander Korĵenkov (tiam loĝinta en Tjumeno) aperis ampleksa fotoraporto kun dudeko da fotoj, en kiuj oni povas vidi plurajn tiutempajn aktivulojn
Legu ĉe https://kronikisto.livejournal.com/291.html
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2021/08/sejt-23