La 10an de aŭgusto 2021 en Budapeŝto forpasis György Nanovfszky (1942-2021),
hungara filologo, ĵurnalisto, verkisto, diplomato (ambasadoro de Hungario en Ruslando dum 1992-98 kaj en Singapuro dum 2001-05, ĝenerala direktoro en la ministerio pri eksteraj aferoj de Hungario 1998-2001), socia aganto (prezidanto de Asocio de Hungaraj Tradukistoj kaj Interpretistoj, 1991-93; membro de direktora konsilio de Asocio de Tutmondaj Centroj de Komercoj WTCA, 1992-2008), reprezentanto de Hungario en la kongresoj de finnugraj popoloj, membro de la Finnugra Akademio de Sciencoj (Sankt-Peterburgo, 1998-2021), aŭtoro de 15 libroj kaj de multaj artikoloj en la hungara, rusa, pola kaj angla lingvoj. Nanovfszky ricevis kelkajn Hungariajn ordenojn kaj medalojn kaj la medalon de Patriotismo en Turkmenistano.
Lerninte Esperanton en 1958 en kursoj de J. Baghy kaj A. Pechan, li tuj aktiviĝis movade kiel prezidanto de Esperanto-Klubo Studenta en Budapeŝto (1958-60), kunorganizanto de la 51a IFEF-kongreso (Budapeŝto, 1962); en 1963-68 aktivis en la Moskva Esperanto-klubo Fajrero, vizitis la (re)naskiĝintajn Esperanto-klubojn en Siberio, Kaŭkazo kaj Leningrado. Nanovfszky estis reprezentanto de UEA ĉe UN en Ĝenevo (1982-86), prezidanto de HEA kaj ties komitatano A en UEA (1998-2006), membro (de 1997) kaj orda profesoro (1998) de AIS, kortumano de la Esperanta Civito (de 2013), vicprezidanto de la Ea PEN-Centro (de 2013); ĉefredaktoro de Planlingvistiko (1982-86), redakciano de Hungara Vivo (1988-90) kaj Literatura Foiro (1986). Ekde 2012 Nanovfszky prezidis la societon Fajszi Amika Rondo kaj gvidis ties monatajn kunvenojn (literaturaj kafejoj), ofte menciis Esperanton okaze de alitemaj intervjuoj.
Kiel ambasadoro de Hungario en Moskvo Nanovfszky helpis esperantistojn, interalie, per akcepto en la ambasado okaze de la Zamenhof-Tagoj; kiel ambasadoro en Singapuro li aktivigis lokajn esperantistojn, organizante regulajn renkontiĝojn. En 2015 intervjuoj kun li, kiujn faris I. Nemere, aperis libroforme kun la titolo Nano. Aventuroj de poliglota diplomato en kvin kontinentoj.
Pro sia Esperanta aktivado li estis elektita honora prezidanto de HEA (2007) kaj honora membro de UEA (2012).
Ni funebras pro la forpaso de la eminenta esperantisto György Nanovfszky kaj kondolencas al liaj parencoj kaj proksimuloj.
Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov
Ĉi tiu nekrologo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2021/08/nanovfszky