La limdato de la 9a Eŭropa Festivalo de Esperantaj Kantoj

EFEK

Ĉi-jare la publiko de la Eŭropa Festivalo de Esperantaj Kantoj aljuĝas sian premion, la Publik-premion. La voĉdonado daŭras ĝis la 31a de aŭgusto 2021. Sufiĉas viziti la paĝaron: https://soundcloud.com/user-166347520 Montriĝos la paĝo kun kantoj, kiuj plenumas kondiĉojn de la festivala regularo. Bonvolu aŭskulti la kantojn kaj elekti nur unu.

Alklaku la etan koron sed foje oni petas ensaluti laŭ iu konto (Google, FB …) por ke la homoj ne voĉdonu centfoje…

Agrablan aŭskultadon!

Małgorzata J. Komarnicka
prezidanto de Eŭropa Centro de Interkultura Edukado

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi