Esperanto-USA okazigas mallongan filmfestivalon kun kontantaj premioj por la unuaj dek gajnintoj. La limdato estas la 12a de septembro 2021. Partopreno estas senkosta kaj vi ne devas aliĝi al Esperanto-USA por partopreni! Ĉiuj ĝenroj estas bonvenaj, sed via filmo devas esti tute en Esperanto, kun almenaŭ dek Esperanto-vortoj parolataj. Cetere, en la filmo devas aperi ĉapelo.
Premioj
- Unua – $300
- Dua – $200
- Tria – $150
- Kvara ĝis deka: po $50
- Elekto de la spektantaro – $50
Vidu la regulojn kaj postulojn de la festivalo.