Nova membro de la Honora Patrona Komitato de UEA: Prof. Marco Lucchesi

LucchesiDum la fermo de la 2a Virtuala Kongreso de Esperanto (VK), la 24an de julio 2021, estis anoncita la akcepto de nova membro en la Honora Patrona Komitato de UEA: Prof. Marco Lucchesi, elektita de la Komitato de UEA en la unua sesio de la Ĝenerala Kunveno de 2021, okazinta samtage.

Marco Americo Lucchesi estas brazila verkisto, profesoro de la Federacia Universitato de Rio-de-Ĵanejro kaj la nuntempa prezidanto de Brazila Beletristika Akademio, unu el plej respektataj institucioj de Brazilo. Li estis akceptita en tiu akademio en 2011, kaj ekde 2018 li estas ĝia prezidanto. Li havas vastan konon pri pli ol 20 lingvoj kaj eĉ kreis artefaritan lingvon nomatan Laputar, prezentitan per la verko Bazati dir Härstä Laputar (“Rudimentoj de la lingvo Laputar”), de 2015. Li havas verkaĵojn kiel poeto, romanisto, memoraĵisto, eseisto, tradukisto kaj eldonisto kaj ricevis multajn gravajn premiojn, ne nur en Brazilo, sed ankaŭ en Eŭropo, aparte en Italio kaj Rumanio, kun kiuj li havas fortajn ligojn. Li estas konata pro sia defendo de indiĝenaj lingvoj kaj homaj rajtoj, kaj sub lia gvido konstante okazas edukaj kaj literaturaj projektoj en malriĉaj kvartaloj kaj en prizonoj. Pri li Umberto Eco diris: “Lia intensa, kreiva laboro rezultigis verkaron belegan”.

Lucchesi akceptis la inviton de brazilaj esperantistoj malfermi la 31an Esperanto-Renkontiĝon de la Subŝtato Rio-de-Ĵanejro, kiu okazis virtuale en la 21a de majo 2021, okaze de la Monda Tago por Kultura Diverseco por Dialogo kaj Evoluigo. La evento estis organizita de Asocio Esperantista de Rio-de-Ĵanejro (AERĴ), federita asocio de Brazila Esperanto-Ligo (BEL), landa asocio de UEA. Lia parolado estis publikigita en la julia-aŭgusta numero de la revuo Esperanto, sur kies kovrilo li aperas.

Lucchesi lernis Esperanton dum sia junaĝo (li naskiĝis la 9an de decembro 1963) kaj publike subtenas nian lingvon. La 3an de januaro 2018 li publikigis artikolon pri Esperanto en O Globo, unu el la plej gravaj ĵurnaloj de Brazilo, sub la titolo (en Esperanto) “Verda Stelo”. Lia libro en Esperanto, Alivorte, estos baldaŭ publikigita. Li estis proponita al la Honora Patrona Komitato de UEA de ok landaj asocioj, de la Estraro de UEA kaj de aliaj 13 komitatanoj reprezentantaj 13 regnojn (entute 21 komitatanoj el 19 regnoj) kaj akceptita de la Komitato de UEA. Leginda plena prezento de Prof. Marco Lucchesi troviĝas en la Teko de UEA: uea.org/l/teko/komitataj/Propono_HPK_Marco_Lucchesi_arkivo.pdf.

Lia danksaluto dum la fermo de la Virtuala Kongreso spekteblas ĝis la 19a de septembro 2021 en la virtuala kongresejo: vk.retevent.com/programo?s=Fermo. Por spekti necesas esti aliĝinto de la VK, kion ankoraŭ eblas fari (senpage por individuaj membroj de UEA): vk.esperanto.net (se oni ankoraŭ ne estas individua membro en 2021, eblas samtempe aliĝi al la Asocio).

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2021, №972.

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi