Iĝu TEJO-volontulo en la Centra Oficejo en Roterdamo

volontulo

Kadre de la Eŭropaj Solidaraj Korpusoj (antaŭe Eŭropa Volontula Servo) TEJO, la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, invitas vin por iĝi plentempa TEJO-volontulo en la Centra Oficejo en Roterdamo.

Esti volontulo signifas ne nur grave kontribui al la bonfarto de la organizo, sed estas samtempe persona pliriĉiĝo. La volontulo laboras en la koro de la Esperanto-movado – la Centra Oficejo de Universala Esperanto-Asocio kaj TEJO, povas kunlabori pri tre interesaj projektoj (ekz. organizado de aranĝoj, inform-agadoj, kampanjoj aŭ evoluigo de interretaj projektoj), partopreni aranĝojn reprezentante TEJO-n kaj kunlabori en la tutmonda medio.

ESK estas malferma al junaj kandidatoj kies aĝo estas inter 18 kaj 30 jaroj. La projekto limigas la daŭron de la volontulado al maksimume unu jaro, tiel ebligante al multaj akiri tiujn spertojn. Kiel volontulo vi certe lernos memstare labori kaj povos profundigi viajn spertojn, interalie en la sube menciitaj taskoj.

Legu la plenan tekston en la retejo de TEJO.

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi