Alvoko por la Oratora Konkurso


oratoraKiel parto de la 2-a Virtuala Kongreso de Esperanto (VK) denove okazos Oratora Konkurso por la junularo. Al la 2-a VK eblas aliĝi senpage kiel individua membro de UEA ĝis la 4-a de julio: vk.esperanto.net.

La Oratora Konkurso okazos laŭ du sesioj:

  • funela sesio (malferma al ĉiuj partoprenantoj): ĝi okazos vendredon, la 16an de julio, 13:00-17:00 UTC.
  • finala sesio: la ĝis kvin plej elstaraj konkursantoj revenos sur la virtualan scenejon la 21an de julio, merkredon, kadre de la 2a VK, de la 15:00 ĝis la 16:00 UTC, por decidigi pri la ĝis tri premiotoj.

La konkurso estas malferma al la partopreno de gejunuloj en TEJO-aĝo (malpli ol 36 jarojn), kiuj aliĝis al la 2-a VK. Partopreno estos senpaga, sed la kandidatoj devos skribe anonci sin minimume unu tagon antaŭ la funela sesio al la Komisiono de UEA pri la Oratora Konkurso pere de la membroj Giridhar Rao rao.giridhar@apu.edu.in kaj Leandro Abrahão leandro.brazilo@gmail.com.

Por la funela sesio, partoprenantoj devas elekti unu el la jenaj temoj:

  1. Dum la pandemio mi surpriziĝis trovi, ke…
  2. Pro tiu pandemio la afero, kiu definitive ŝanĝiĝis/os en mia vivmaniero, estas…
  3. Mi memoras, ke en nia lernejo…

Por la finala sesio, partoprenantoj devas elekti unu el la jenaj temoj:

  1. Sen paco kaj konfido la mondo…
  2. Ne nur paco kaj konfido, sed…

La parolado daŭros ĝis 10 minutoj en la Internacia Lingvo Esperanto. La kandidatoj devas paroli libere, sen anticipe skribita teksto, sed ili povas uzi memorigajn notojn. La paroladojn oni taksos el vidpunktoj enhava, lingva kaj stila kaj laŭ la ĝenerala sinteno de la kandidato kiel oratoro.

La juĝkomisiono ĉi-jare konsistas el: Giridhar Rao (prezidanto), Mark Giraud (membro), Leandro Abrahão (membro kaj teknika prizorganto) kaj Duncan Charters (anstataŭanto). La juĝkomisiono aljuĝos tri premiojn: unua premio estos senpaga aliĝo al la Universala Kongreso en Montrealo 2022 laŭ kategorio A en la frua aliĝperiodo aŭ 100 eŭroj; dua premio, 75 eŭroj; kaj tria, 50 eŭroj (ĉiuj monsumoj liverotaj kiel aĉetkuponoj por la Libroservo de UEA).

La organizantoj bondeziras al la kuraĝuloj, kiuj partoprenos, kaj esperas, ke tiu ĉi kongresero estos tiel populara kaj amase spektita, kiel estas tradicie kaj pasintjare. Kompleta regularo de la konkurso troviĝas en la retejo de UEA. Prepariĝi oni povos i.a. sekvante la kurson de parolarto #forlaflatado senpage ofertata de UEA ĉe udemy.com/course/forlaflatado. Kaj legante la librojn pri retoriko en Esperanto: mallonge.net/retoriko.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2021, №960.

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.


nomortogelku.xyz Nomor Togel Hari Ini

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi