Kaj la gajnanto estas…

Nomadlando

Frances McDormand ricevis la ĉefan aktorinan Oskaron pro sia rolo en Nomadlando, ricevinta ĉi-jare la filman ĉefpremion.

Estas jam banala observo, ke nenio estas kiel antaŭe. Tio validas kompreneble ankaŭ por la ĉi-jara disdono de la Oskaraj premioj. Neniu grandskala ceremonio por gesteluloj kaj gesteluletoj, sed iom pli intima ceremonio. Nenie publika spektado kun komuna krevmaizo, sed unuopa hejma observado sur la sofo aŭ en la lito.

MinariUsono klopodas retrovi sian animon

Ĉar la grandaj kompanioj ne lanĉis multajn grandajn furoraĵojn, pli malgrandaj filmoj povis grimpi en la kategorion “plej bona filmo”. Estis frape, ke kvar el la ok kandidatoj temis pri la ebleco de alternativa Usono, alternativo al la rasista vizio de la nun forigita kaj neniam plu mencienda prezidento. Tiel Minari de Lee Isaac Chung rakontas, kiel korea familio trovas novan hejmon en kampara Arkansaso. Judaso kaj la nigra Mesio (Judas and the Black Messiah) de Ryan Coogler rekonstruas epizodon el la movado Nigraj Panteroj. Dum la aktorado estis elstara, mi trovis la intrigon tro interna por kapti mian intereson. Sed Daniel Kaluuya prave ricevis la premion por plej bona apoga aktoro.

La proceso kontraŭ la ĉikaga-sepopo The Trial of the Chicago 7 de Aaron Sorkin kolektis ses nomumojn, sed gajnis neniun premion. Jes, estas elstara aktora ensemblo, sed la scenaro kapablas nur fokusi al iuj el ili. La plej multaj roloj estas nur skizoj. Sorkin rerakontas la farsan proceduron el la jaro 1968a. Tiam “la sistemo” klopodis meti admonon por protestantoj kontraŭ la milito en Vjetnamio laŭ la moto “punu unun, eduku centon”. La korupteco de la jura sistemo jam estas sufiĉe ŝoka, sed Sorkin sentis la bezonon dramatigi kelkajn eventojn por pligrandigi nian indignon. Tio povas esti distra, sed ne nepre estas recepto por la plej bona filmo de la jaro.

Esceptaj vivoj

Holivudo amas filmojn pri si mem, tiel Mank de David Fincher kolektis 10 nomumojn. Temas pri la evoluo de la scenaro por Citizen Kane (1941), ofte menciita kiel unu el la plej elstaraj filmoj de la mondo. Kutime oni atribuas la scenaron al la juna genio Orson Welles, sed ĉi tiu filmo postulas, ke la kunverkinto Mankiewicz havis pli grandan kontribuon, ol oni antaŭe sciis. Mank tamen nur marĝene temas pri konkretaj detaloj de la verkado de la scenaro, sed pli amplekse esploras la kreivan procezon kaj la fonon, en kiu la verkisto skribas pli ĝenerale. Fincher uzas diĝitajn trukojn, tiel Mank aspektas kiel filmo el la 1940aj jaroj.

patroDu aliaj biografoj kandidatis por plej elstara filmo La patro (The Father) de Florian Zeller kaj Sono de metalo (Sound of Metal) de Darius Marder. Ambaŭ estas treege rekomenditaj.

La patro invitas la spektanton vidi la mondon el la perspektivo de demenculo. Anthony loĝas en sia apartamento, sed strangaj aferoj okazas. Kial ade malaperas lia horloĝo? Kaj kiu estas tiu fremdulo, kiu asertas, ke li estas edzo de lia filino? Kaj kial ŝi foje volas transloĝiĝi al Parizo kaj foje ne? Ni spertas la frustriĝon de Anthony. Malsamaj aktoroj ludas la saman karakteron, kaj ankaŭ tiel ni atestas la konfuziĝon de Anthony. La patro estas korŝira ĝis la brutala fino. Kvankam ili parolas, eĉ parolas multe, tiu filmo neniam tedis min. Anthony Hopkins, kvankam iom surprize, sed prave gajnis la premion por plej elstara aktorado.

sono de metaloRiz Ahmed de Sono de metalo ankaŭ estintus digna gajnanto en tiu kategorio. Li kreas la rolon de surdiĝanta muzikisto Ruben Stone. Ahmed brile ludas la neadon de la onta handikapo, frustriĝon, batalon, rezignon kaj fine akcepton. Danke al la brila sona editorado ni partoprenas en la mondo de Ruben. Kutimaj sonoj malaperas aŭ distordiĝas. Tamen la rezulto ne estas plorriĉa kompato, sed prudenta portreto de malrezignanta menso. Filmo, kiu longe resonos en mia menso (pardonu la trivialan vortludon).

Promesplena juna virino (Promising Young Woman) de Emerald Fennel pritraktas en sia propra maniero revenĝon de, nu, promesplena juna virino sub la etikedo de #mi_ankaŭ. Tio estas iasence nova ebleco por intrigoj: interese, distre, ĝueble sed por mi ne tro profunde.

La favorito de ĉiuj tamen estis Nomadlando de Chloé Zhao (Zhào Tíng). Ĉiu filmo de Zhao ĝis nun rakontas pri vivoj marĝene de la socio. Kantoj, kiujn mia frato instruis al mi (2015) temas pri la komplikita kaj malstabila vivo de amerikaj indiĝenoj en rezervejoj. La Rajdanto (2017), unu el la plej ŝatataj filmoj de la usona eksprezidento Obama, estas nuntempa vesterno. Brady devas post grava akcidento decidi, ĉu li provu realigi sian revon iĝi rodeisto kaj eble morti, aŭ ĉu li pluvivu en anonimeco. Mi do havis grandajn anticipajn atendojn, kaj Zhao plene plenumis ilin.

Fren (brile aktorita de Frances McDormand), virino en la sesdekaj jaroj, perdis ĉion: edzon, laboron, domon. Restas nur la kamioneto, kaj per ĝi ŝi veturas kiel moderna nomado tra la lando, sendome, jes, sed ne senhejme. Tio elvokas la usonan miton de libereco sur la vojo. Zhao observas detale kaj proksime. Fren ne estas bedaŭrinda persono. Zhao ankaŭ evitas indignon, ekzemple, ŝi senkomente montras la laborkondiĉojn ĉe Amazon. Survoje Fren renkontas aliajn nomadojn. En tiu filmo veraj nomadoj ludas fikciajn versiojn de si mem. Ili aperas ankaŭ en samtitola nefikcia libro, sur kiu Zhao bazis la scenaron. Jen alia elvoko de la “vera esenco de Usono”, kiu tute prave gajnis la premion por la plej bona filmo de la jaro. Chloé Zhao ankaŭ gajnis la premion por plej bona reĝisorado. La Akademio jam 93 fojojn disdonis siajn premion, kaj Zhao estas nur la dua virina gajnanto. Honton al la Akademio! (Legu pli en La Ondo de Esperanto, 2020, №305, p. 108-110.)

Entute estis jaro kun tre vidindaj produktaĵoj. Estas nur bedaŭro, ke multaj el ili rekte aperis en elsendofluoj sen montrado en kinejoj.

Internacia rikolto

Internaciaj produktaĵoj eĉ pli malfacile atingas la spektantojn en kinejoj, des pli en absurda sezono kiel la nuna. 15 internaciaj filmoj estis en la mallonga listo, kiu aperis en decembro. Kvin estis finfine nomumitaj. Ofte ne facilas eltrovi la elektokriteriojn de la Akademio. Probable ili faras, kion ili kapablas.

Colectiv (tio estas nomo de klubo en Bukareŝto) de Alexander Nanau el Rumanio estas dokumenta filmo: ĝi aperis ankaŭ en la kategorio “plej bona dokumenta filmo” kaj devintus gajni tiun premion. Nanau esploris skandalon, kiam en 2015 pro incendio en ĉi tiu rumana klubo mortis 27 homoj, sed pli multaj mortis poste en la hospitalo pro diluitaj disinfektaĵoj. (La filmo Să nu ucizi (Ne mortigu!) de Gabi Virginia Şarga kaj Cătălin Rotaru el la jaro 2018 pritraktas la saman temon.)

filmoPli bonaj tagoj (Internacia titolo por Sháonián dĕ nĭ) de Derek Tsang temas pri ĉikanado en ĉina lernejo. Tio estas ofta temo en orientaziaj filmoj por la junularo. Verŝajne la ĉina cenzuro intermiksis, kaj tial tiu filmo estas pli eduka ol interesa. Estas facile trovi pli taŭgan kandidaton el la mallonga listo, ekzemple Karaj kamaradoj! (Дорогие товарищи!) de Andrej Konĉalovskij. Tiu filmo rakontas pri evento el la jaro 1962, kiam la Sovetunia armeo masakris la protestantojn kontraŭ malkresko de salajro kaj kresko de prezoj en la urbo Novoĉerkassk. (Bedaŭrinde la filmo iom banaliĝas en la dua parto.)

Ĉiam estas ĝojige, se filmo el Afriko ricevas atenton. Ĉi-jare La viro, kiu vendis sian haŭton (L’homme qui a vendu sa peau) de Kaouther Ben Hania el Tunizio estis kandidato por la plej bona internacia filmo. La filmo ĵonglas lerte inter la problemoj de rifuĝintoj, homaj rajtoj kaj la sinteno de intelektuloj kaj enkondukas, iom malsukcese, amhistorion kiel motivon de fuĝo.

drukLa favorita kandidato estis Ebriemo (Druk) de la dana reĝisoro Thomas Vinterberg. Bedaŭrinde, ĝi gajnis la premion. La scenaro de Ebriemo estas tute averaĝa. Kvaropo de mezaĝaj instruistoj legis pri la penseksperimento de norvega psikiatro, ke homoj funkcius pli bone, se ili konstante havus iom da alkoholo en la korpo. Ili volas pruvi ĉi tiun hipotezon kaj – jes, surprizo! – Ili subite fariĝas brilaj. Tiam ili pensas, ke pli da alkoholo estos eĉ pli bone. Ĉiu povus diri al ili, ke tio estas malbona ideo. Ili fiaskas kaj repensas sian sintenon al alkoholo, kaj faras tion drinkante ĉampanjon el la botelo… Elstara aktorado de la trupo, kaj precipe de Mads Mikkelsen, kaŝas la difektojn de la scenaro kaj savas la filmon.

Quo vadis, Aida de Jasmila Žbanić el Bosnio estas la filmo, kiu meritis gajni la premion. Ĝi rakontas pri Aida, kiu laboras kiel tradukisto por NATO en Srebrenica. Aida klopodas savi siajn familianojn, sed ŝi devas agnoski, ke ŝi estas senpova ŝraŭbo en la sistemo. La dramo fariĝas pli kaj pli intensa. Ni, la spektantoj, fariĝas tiel frustritaj, koleraj kaj senesperaj kiel Aida. Tiu filmo estas altnivela, sed la juĝoj de la Akademio laŭris anstataŭe banalan komedion. Ve!

La rikolto finita. Eĉ en la tempo de la monda pandemio eblis produkti elstarajn filmojn. Ni rikoltos denove en la sekva jaro. La gajnanto estas la spektanto de filmoj.

Wolfgang Kirschstein

Frances McDormand ricevis la ĉefan aktorinan Oskaron pro sia rolo en Nomadlando, ricevinta ĉi-jare la filman ĉefpremion.

Ĉi tiu teksto aperis en la junia (somera) numero de La Ondo de Esperanto (2021).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2021, №2 (308).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2021/07/oskaro-3

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Kulturo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi