Ridu kun Stanislav Belov!

vinjetoPropravole kaj kun kanto

Ruso, franco kaj usonano decidis aranĝi konkurson pri kiu plej bone manĝigos katon per mustardo.
Usonano kaptis la katon, forte premis ties makzelojn kaj enŝovis tien mustardon. La frostiĝinta je timego kato ĉion forglutis. “Ne”, – diris la ruso. “Tio estas perforto!
Franco prenis pecon da pano, metis sur ĝin belan fiŝeton, supre ŝmiris ĝin per butero kaj inter ili metis mustardon. La kato manĝis la pladon, sen kompreni ion. “Ne”, – diris la ruso. – “Tio estas fraŭdo”.
Fine venis lia vico. La ruso prenis la katon kaj ŝmiris la mustardon sub la kata vosto. La kompatinda besto ekhurlis kaj lekis sian bruldoloran nutraĵon. “Atentu!” – fiere deklaris la ruso. – “Propravole kaj kun kanto!”

Strategia problemo

En malnova domo loĝis granda musaro – feliĉa kaj bonfarta. Sed iun tagon aperis grandega kato, kiu komencis kapti kaj manĝi ilin. Finfine la musoj decidis aranĝi kunvenon por trovi savovojon. Longe ili disputis, sed solvo mankis.
Tiam el malantaŭaj vicoj eksonis laca voĉo: “Musoj, aŭskultu min!” Ĉiuj disiĝis kaj antaŭen paŝis maljuna rato, apoganta sin sur bastoneton. Ĝi diris: “Mi scias kion fari. Necesas alkroĉi al la kato malgrandan sonorilon. Ni aŭdos ĝin alproksimiĝi kaj forkuros”.
Ĉiuj ekĝojis kaj komencis kaprioli kaj hurai. Nur post ioma tempo iu museto elbuŝigis sian dubon: “Mi havas etan demandon: kiel ni alkroĉos al la kato tiun sonorilon?”
“Ho!” – ekkriis la maljuna rato. – “Ne ĉagrenu min, musoj! Mi ja solvas strategiajn problemojn…”

Jen por gloro, jen por ignoro

Post sinko de ŝipo judo saviĝis en neloĝata insulo meze de oceano. Tamen li aranĝis tie sian vivon sufiĉe bone kaj, kiam post unu jaro venis ŝipo, ties pasaĝeroj ekvidis la kontentan judon surborde kaj tri sinagogojn en diversaj anguloj de la insulo.
– Sed por kio vi, unusola homo en tiu insulo, havas tri sinagogojn?! – ili demandis.
– Ho, ĉio estas tre simpla, – klarigis la judo. – En unu sinagogon mi iradas ĉiutage, en la duan – nur sabate. Kaj en la trian – mi neniam faros eĉ unu paŝon!

Lerni ne nur koresponde

Fraŭlo decidis finfine edziĝi. Li konatiĝis kun bela, kvankam ne tre juna virino kaj aranĝis festenon okaze de la fianĉiĝo. Dum la vespero venis al li malnova amiko kaj iom hezite klarigis: “Via ino estas ĉarma, sed ĉu vi scias, ke duono da viroj en tiu ĉi urbo jam konas ŝin tre intime?”
Post la foriro de la gastoj, la fianĉino rimarkis ke ŝia estonta edzo estas malĝoja kaj demandis lin pri la kialo, Li rakontis, kaj sekvis jena dialogo:
– Kara, pripensu ĉion racie. Ĉu vi ne ŝatas, kiel mi faras koktelojn?
– Vi faras tion bonege!
– Ĉu vi ne ŝatas, kiel mi akceptas gastojn?
– Vi scias aranĝi belegan festenon!
– Bone, eble vi ne ŝatas, kiel mi amoras?
– Ho, vi estas plej lerta amorantino!
– Sed ĉu vi pensas, ke mi lernis ĉion ĉi en korespondaj kursoj?

Enspeziga feriado

Virino gajnis ferion loterie kaj unuafoje sola vojaĝis por ferii ĉe maro. Reveninte hejmen, ŝi prezentis al sia edzo ne nur la netuŝitan monrezervon, sed ankaŭ stakon da bankbiletoj.
– 2000 eŭroj! – ŝi fiere deklaris.
– Sed kiel vi kolektis tiom da mono?
– Viroj donacis al mi pro miaj etaj petolaĵoj.
– Ĉu vere? Mi ne donus al vi pli ol dek eŭrojn…
– Kaj mi ne petis pli multe!

Ho, tiuj serpentoj

Unu serpento demandas la alian:
– Ĉu mi estas tre venena?
– Jes. Sed kial vi interesiĝas?
– Mi hazarde mordetis mian langon.

Tro nova kaj nefidinda

Rifuzanto de vakcinoj haltas antaŭ nova ponto super rivero, en kiu svarmas krokodiloj, por demandi la gardiston:
– Ĉu vi povas centprocente garantii, ke ĉi tiu ponto ne falos, kiam mi estos sur ĝi
– Ne, neniu povus garantii ion centprocente, sed sendube temas pri 99-procenta garantio,
– Ho ne, prefere mi naĝu, ja la ponto estas tro nova kaj nefidinda.

Plukis kaj tradukis Stanislav Belov

Ĉi tiuj ŝercoj aperis en la marta kaj junia numeroj de La Ondo de Esperanto (2021).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2021, №1, 2 (307, 308).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2021/07/belov-6

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Kulturo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi