Kontakto havas novan redaktoron

Fischer-KotowskiEn 2021 TEJO faris alvokon por nova redaktoro de la revuo Kontakto, ĉar post dek jaroj la ĝisnuna redaktoro Rogener Pavinski mem decidis fini sian longan altkvalitan deĵoradon en la posteno. De la alvoko venis tri kandidatiĝoj, de tri sufiĉe interesaj kandidatoj, kaj post tri intervjuoj kaj diskutado la Estraro de TEJO decidis akcepti Paweł Fischer-Kotowski kiel la novan redaktoron de Kontakto.

TEJO kaj UEA gratulas al Paweł pro la elektiĝo kaj kore dankas al Rogener pro lia longdaŭra kontribuo kaj malavara decido doni lokon al novaj fortoj.

Ni informas, ke ankaŭ mankas grafikisto por kunlabori kun Paweł, kaj por tiu posteno TEJO devos tre baldaŭ sendi sekvan alvokon.

Se vi volas subteni la laboron de Kontakto, konsideru ĝin aboni papere aŭ elektronike (ekde nur 6 eŭroj: uea.org/alighoj/abonilo) aŭ fariĝu individua membro aŭ patrono de TEJO (uea.org/alighoj/alighilo). UEA kuraĝigas la komunumon montri sian subtenon al Kontakto, al TEJO, al Rogener kaj al Paweł.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2021, №968.

Ni gratulas Paŭlon, nia amiko kaj vicredaktoro de La Ondo de Esperanto, okaze de la redaktoriĝo kaj deziras al li daŭrigi ankaŭ en Kontakto sian laboron por la bono de la esperantista komunumo.

Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi