Aliĝilo kaj temo de la 107a UK en Montrealo

UK-107Malfermiĝis la aliĝilo de la 107a Universala Kongreso de Esperanto (UK), kiu okazos en Montrealo, de la 6a ĝis la 13a de aŭgusto 2022. Frue aliĝu por ĝui la plej bonajn aliĝkotizojn: uea.org/kongresoj.

La kongresa temo estas: “Lingvo, vivo, tero: Jardeko de Indiĝenaj Lingvoj”. La temon proponis la Loka Kongresa Komitato (LKK) de Montrealo kunlabore kun la eks-prezidanto de UEA Mark Fettes kaj la Estraro de UEA. La Jardeko de Indiĝenaj Lingvoj estis deklarita de UN kaj Unesko fine de la Internacia Jaro de Indiĝenaj Lingvoj, kiu ludis gravan rolon en la agado de UEA kaj en la pritrakto de la kongresa temo de la 104a UK, “Vivanta naturo, floranta kulturo” en 2019. Nun la 107a UK estos unu el la internaciaj aranĝoj, kiuj helpos lanĉi la Jardekon por la periodo 2022-2032. La atento al indiĝenaj lingvoj nekontesteble praviĝas, ĉar ili entenas grandan parton de la lingva kaj kultura diverseco de la homaro kaj estas la portantoj de valoroj kaj praktikaj konoj, kiuj montras kiel homaj socioj povas kunvivi harmonie kun la naturo. Kaj malpli pozitive: ĉar ili grandparte estas minacataj de malapero. Pri tio la LKK preparis specialan gazetaran komunikon en la angla kaj en la franca por diskonigi en Kanado, i.a. okaze de la 26a de julio.

Esperantistoj jam delonge montris sin konsciaj kaj engaĝitaj pri lingvaj rajtoj kaj scivolemaj pri la apartaĵoj de malpli konataj lingvoj – do la du unuaj vortoj de la temo invitas nin al konatiĝo kun la fascina panoramo de indiĝenaj lingvoj kaj kun la streboj por ilin vivteni kaj revigligi. La tria vorto, “tero”, atentigas nin pri la bataloj de indiĝenaj popoloj por la rajto mastrumi siajn proprajn teritoriojn, sed ankaŭ memorigas, ke tia indiĝena mastrumado estas efika strategio por konservi arbarojn kaj aliajn ekosistemojn. Tiamaniere la temo ankaŭ ligiĝas al la diversaj engaĝiĝoj de UEA kaj la Esperanto-movado, subtene al la 17 Celoj por Daŭripova Evoluigo (CDE) de Unuiĝintaj Nacioj. La graveco de lingva diverseco por la realigo de la Celoj certe troviĝos inter la ĉefaj diskuttemoj en Montrealo.

La prezidanto de UEA, Duncan Charters, komentis pri la temo: “La tero estas la kunteksto de la kiel eble plej diversa koncepto de vivo. La sankteco de niaj rilatoj kun la komune posedata kaj posedanta tero estas aparte rimarkebla en indiĝenaj kulturoj. Kaj la lingvoj estas la plej alta kaj plej diversa esprimiĝo, kiu en diverseco povas ĉiujn unuigi”.

Ne maltrafu dum la 2a Virtuala Kongreso partopreni la montrealajn programerojn (vk.retevent.com/programo?s=Montrealo) kaj la babilrondon pri indiĝenaj lingvoj kun Mark Fettes (vk.retevent.com/programo?s=Kanado). Aliĝi al la VK eblas per vk.esperanto.net.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2021, №966.

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi