E@I: Nova oficejo, nova urbo, nova estonteco

slovakio

Ĉio, kio komenciĝas, ankaŭ finiĝas. Jes ja, tiu ĉi malnova vero (kio estas la bazo interalie por budhismo) validas ankaŭ por la oficejo de E@I – kiu ĝis nun, ekde 1a de julio 2011 situis dum precize dek jaroj en la urbeto Partizánske en Slovakio. La organizaĵo havas la sidejon en la urbo jam ekde 2005, sed nur de 2011 ĝi havis sian plene funkciantan oficejon, kie laboris dungitoj, volontuloj kaj staĝantoj.

Nun, post dek jaroj da funkciado en Partizánske venis la tempo por ŝanĝo kaj plia evoluo. Nome, E@I-oficejo kaj la tuta E@I-teamo translokiĝas al alia urbo, en kiu ĝi ekhavas ankaŭ novan oficejon. La urbeto nomiĝas Nová Dubnica (Nova kverkejo), situas je 50 kilometroj for de la ĝisnuna loko, nur 6 km de la distrikta urbo Trenčín, apud la landlimo de Ĉeĥio. La apuda civito Trenčianska Teplá estas grava trajna nodo kaj situas nur je 2 kilometroj de Nová Dubnica – tie haltas ĉiuj rapidtrajnoj, do, ekzemple, al la ĉefurbo Bratislavo oni povas veturi ĉiuhore.

La urbeto estas eĉ pli eta ol Partizánske, sed ĝi havas pluraj plusojn:
– trankvila etoso (la vivo donas impreson de “feria loko”)
– ĉirkaŭa naturo (la urbo estas ĉirkaŭita de arbaroj)
– pieda/bicikla proksimeco de ĉio (facila kaj ekologia vivstilo)
– proksima aŭtoŝoseo (nur 5 km)
– bona trajna konekto (ĉiuhoraj trajnoj, konekto inter Bratislava-Košice)
– apudeco de pli grandaj urboj (6 km en ambaŭ direktoj)
– apudeco de Ĉeĥio (16 km)
ktp.

Nova loko — novaj planoj

En la urbo jam situas duetaĝa Esperanto-domo, en kiu nun loĝas parto de la E@I-teamanoj (nuntempe kvin homoj, aldoniĝos kelkaj pliaj dum sekvaj semajnoj/monatoj). La nova oficejo situas nur 250 metrojn for de la Esperanto-domo, kaj ĝuste nun ĝi estas rekonstruata, por ke ĝi povu esti somere plene ekipita kaj pretigita por E@I-laboroj. La oficejo estas duoble pli granda ol la ĝisnuna, kiu ebligos kaj gastigon de pli da volontuloj/staĝantoj, sed ankaŭ laboron de pliaj dungitoj. Aldone ja bezonatas spaco por stoki diversan ekipaĵon, kiu estas uzata por organizi diversajn eventojn, sed ankaŭ por stoki eldonaĵojn. Julio estos “translokiga” monato por E@I, dum kiu necesos ĉiun ekipaĵon, meblojn, librojn ktp. transporti de la ĝisnuna loko al la nova.

Kun la nova oficejo kompreneble ankaŭ venas novaj ebloj kaj novaj ideoj por agado. Estonte E@I intencas eĉ pli okupiĝi pri poresperanta agado – proponi pli da servoj al la Esperanto-komunumo, helpi pri diversaj projektoj kaj taskoj, pri kiuj ĝi specialiĝas.

Certe ne mankos ankaŭ peresperantaj projektoj (ideoj jam estas, en nuna tempo oni atendas reagojn pri kelkaj monpetoj, senditaj al EU-instancoj enkadre de la programo Erasmus+). Kelkaj projektoj certe temas pri ekologio kaj naturprotektado, kelkaj estas prilingvaj.

La unua nova projekto, kiu komenciĝos tre baldaŭ kaj jam ligiĝas kun la nova loko estas “Esperanto-Kvizo”, pretigata por lanĉiĝi la 17an de julio (dum la lanĉo de la Virtuala Kongreso), subtegmentita de UEA. Do jen, la translokiĝo jes ja estas temporaba, komplika kaj malfacila afero – tamen ĝi jam estis bezonata kaj espereble ĝi alportos al E@I plurajn novajn impulsojn kaj al Esperanto-komunumo helpos per sia onta agado, en sia nova loko!

Peter Baláž
E@I-kunordiganto

Sur la supra foto: Sabata ekskurso al la apuda vilaĝo Trenčianska Teplá kaj ties muzeeto pri trafiko.

Ĉi tiu teksto aperis en la junia (somera) numero de La Ondo de Esperanto (2021).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2021, №2 (308).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2021/07/slovakio-32

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi