BET denove okazos en Litovio!

Klajpedo

Dum du sinsekvaj jaroj (2020 kaj 2021) pro la koronvirusa pandemio ne povis okazi la tradiciaj Baltiaj Esperanto-Tagoj. Post ĉi tiu paŭzo Litova Esperanto-Asocio (LEA), interkonsente kun Esperanto-Asocio de Estonio kaj kun Latvia Esperanto-Asocio, okazigos la 56an BET denove en Litovio.

BET-56 okazos la 9-17an de julio 2022 en la havenurbo Klaipėda apud la Balta Maro. Klaipėda estas la tria laŭ la grandeco urbo de Litovio. BET-56 funkcios en la universitato de Klaipėda (str. H. Manto 84). Diversaj informoj pri la urbo en la litova, angla, germana kaj rusa lingvoj estas troveblaj en la retejo https://klaipedatravel.lt.

Esperantistoj havos tre luksajn kondiĉojn por laboro kaj ripozo. Ni povos uzi la tutan infrastrukturon de la universitato (kunsidejoj, salonoj, aŭditorioj, studentaj domoj, universitata kafejo, komputiloj, alia tekniko ktp). Krom tio, la universitato havas sian botanikan ĝardenon, kiun eblos ne nur viziti, sed ankaŭ organizi tie iajn programerojn.

La universitato havas du ŝipojn “Brabander” kaj “Odisėja” , kiujn eblos uzi por duontagaj ekskursoj en la maro.

BET-56 havos ĉiuspecan subtenon kaj helpon de la urbaj instancoj de Klaipėda kaj de la tutlandaj ŝtataj instancoj. Ĉi tio definitiviĝis la 16-17an de junio dum la restado de la prezidanto de LEA en Klaipėda, kie li havis renkontiĝojn kun la rektoro de la universitato prof. d-ro Artūras Razbadauskas kaj vicrektoro pri infrastrukturo kaj evoluigo d-ro Benediktas Petrauskas.

Partoprenantoj de BET-56 loĝos en studentaj domoj de la universitato, de la ŝtata kolegio, de la marista lernejo, de la turisma lernejo kaj laŭdezire en diverskategoriaj kaj diversprezaj urbaj hoteloj. Ankaŭ la manĝado estos organizita.

Ni organizos vere altnivelan internacian esperantistan aranĝon organize kaj programe. Litovaj esperantistoj faros ĉion eblan por kontentigi ĉies dezirojn kaj gustojn.

Ni atendas minimume 500 gastojn el 30-40 landoj. La kvanto de partoprenantoj ne estas limigita. Bonvolu jam nun plani vian partoprenon en BET-56.

Ĉiuj estas petataj disvastigi tiujn informojn pri BET-56.

Fine de julio 2021 aperos la unua Informa Bulteno pri BET-56 kun detalaj informoj kaj aliĝilo.

La sekva vizito de la prezidanto de LEA al Klaipėda estas planita por mezo de julio.

Povilas Jegorovas
Prezidanto de Litova Esperanto-Asocio
Prezidanto de la Organiza Komitato de BET-56
Tel. +370 687 12219
pjegorovas@yahoo.com

Legu ankaŭ:
Povilas Jegorovas. Tabelo de BEToj
Halina Gorecka. BET-55, rekorda kvante kaj kvalite (Panevėžys, 2019)
Halina Gorecka. BET-52: Pli ol tricent verdstelanoj en la verda urbo (Birštonas, 2016)
Halina Gorecka. BET-49: Interesaj kaj agrablaj tagoj en Utena (Utena, 2013)
Povilas Jegorovas, Aleksander Korĵenkov. Artikoloj pri ĉiuj BEToj okazintaj en Litovio

Foto de Mantas Volungevičius, CC BY 2.0, via Wikimedia Commons

Ĝi estas artikolo el la junia (somera) numero de La Ondo de Esperanto (2021).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2021, №2 (308).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2021/06/bet-97

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi