Nova albumo de i.d.c.: vinila, K-diska kaj bita

idcĴus aperis kaj ekde la 1a de junio estas mendebla la nova albumo Fulmerford de i.d.c (inicialoj dc). Kiel planite, ĝi eldoniĝis kiel vinila disko, KD kaj en bitaj formatoj. Surbaze de la jam konata stilo de popmuziko diversgrade saturita de melankolio, i.d.c senjuĝe kaj duonserioze kvazaŭ komentas nian modernan mondon per tekstoj subtilaj, kiuj aludas pri nuntempaj gravaj kaj malpli gravaj temoj… sen forgesi la viruson!

Fulmerford estas produktita de i.d.c kaj distribuata de Vinilkosmo: https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/popo-roko-hiphopo-elektronik/inicialoj-dc-161/4-fulmerford.html

i.d.c. (inicialoj dc/initials dc) estas muzikprojekto, fondita de Éric Languillat en 2003 en Offenbach-ĉe-Majno (Germanio). Uzante sian hejmstudion kiel laboratorion, la artisto zorgeme poluras ĝis plej fajnaj detaloj ĉiujn albumojn de i.d.c., kaj miksas influojn de alternativa popo kaj moderna elektronika muziko por krei buntan melankolian popmuzikon, en kiu akustikaj gitaroj dancas kun spicaj drummaŝinoj kaj prasinteziloj el alia jarcento.

La projekto estas aktiva kaj en loka arta sceno kaj en nia internacia komunumo, kun koncertoj kiuj delonge fariĝis regulaj programeroj de Esperanto-aranĝoj, dum kiuj la artisto kutime prezentas sinkronizitajn videofilmojn, sed ankaŭ ne hezitas kanti akustikajn versiojn de siaj plej konataj kantoj. Kun jam kvar tutesperantaj albumoj (Urbano, 2010; Signoj de viv’, 2012; La Granda Aventuro, 2017; Fulmerford, 2021) kaj kun de pluraj altkvalitaj videaĵoj en la reto, i.d.c. enradikigis kiel originala kaj valora muzikvidea arta projekto.

Dum jaro kiam ne eblis koncertumi, i.d.c. uzis sian tempon en hejmsudio por finregistri novan albumon. Surbaze de la jam konata stilo de popmuziko diversgrade saturita de melankolio, la kantisto senjuĝe kaj duonserioze kvazaŭ komentas nian modernan mondon per tekstoj subtilaj kiuj aludas pri nuntempaj gravaj kaj malpli gravaj temoj… sen forgesi la viruson!

Notu, ke la vinila disko inkluzivas kuponon por elŝuti bitan albumon.

i.d.c. en ĉi tiu albumo estas:
Éric Languillat: aŭtoro, komponisto, voĉo, gitaroj kaj sinteziloj, krom Urba naturo;
komponistoj: Éric Languillat kaj Simon Guilbaud;
sinteziloj: Simon Guilbaud.
Registrita kaj miksita de Éric Languillat en Blanka Kastelo Studio (Offenbach ĉe Majno), krom Urba naturo registrita en Kottkott Studio (Berlino) kaj Blanka Kastelo Studio (Offenbach ĉe Majno).
Grafika prilaboro: Éric Languillat.

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2021/05/muziko-14

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Kulturo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi