Redakta maratono Unesko 2021

Unesko

UEA kaj ELiSo/VMEO malfermas la vikimedian projekton “Unesko 2021” omaĝe al la 75-jariĝo de Unesko. Ĝi estas reta redakta maratono, kiu okazas ankaŭ kadre de la kampanjo 300 000, simile al la Afrika Monato, kiun UEA apogis en majo. La nuna junia konkurso celas plimultigi la enhavon en Esperanto pri Unesko kaj tiel disvastigi ĝiajn valorojn kaj idealojn.

Ĝia formo estas reta artikol-redakta konkurso. Partoprenontoj zorge konsultu la regulojn. Poste kreu aŭ plibonigu artikolojn rilatajn al Unesko kaj aldonu ilin al la listo. La verkado estas ĉefe por helpi al Vikipedio en Esperanto, al libera edukado, al Esperanto, kaj precipe al disvastigo de valoroj kaj idealoj de Unesko. Tamen premioj estas! Al palpeblaj premioj apartenas specialaj insignoj al via uzanto-paĝo kaj jenaj premioj:

1-a premio: donackarto valora 60 € + Unesko-libro + Unesko-Kuriero
2-a premio: donackarto valora 35 € + Unesko-libro + Unesko-Kuriero
3-a premio: donackarto valora 10 € + Unesko-libro + Unesko-Kuriero
4-a premio: Unesko-libro
5-a premio: Unesko-Kuriero

UEA kaj ELiSo deziras al ĉiuj partoprenantoj sukceson!

Fernando Maia Jr.
vicprezidanto de UEA

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi