Verda stelo kaj roza triangulo, specifa antologio

Glauka LumLaŭ c-ano Giorgio Silfer, kunaŭtoro de Historio de la esperanta literaturo, naciaj antologioj en esperanto estas relative multaj kaj ofte bonaj, sed preskaŭ mankas specifaj antologioj. Per Verda stelo kaj roza triangulo li nun kolektas erojn originalajn el prozo kaj poezio de samseksamaj kaj ambaŭseksamaj (sed ne nur) verkistoj en nia lingvo, esplorante la temaron en nia literaturo kaj kontribuante al la esperanta literaturkritiko ankaŭ per tia antologio.

Laŭ la kolektanto, ofte temas pri tekstoj kie la seksa inklino nur diskretas: ekzemple Apud stacidomo Victoria de K. R. C. Sturmer (1903[1922]-1960); probable tial ĝi pasis nerimarkate de la intermilita socio, kaj eĉ poste, trovante lokon en La tridek tri rakontoj de Rossetti-Szilagyi. La esplorado rezervas surprizojn.

Nur en la kvina periodo de nia literaturhistorio (1970-1993) la aŭtoroj manifestiĝis pli libere, kiel rimarkigis Herbert Mayer en sia recenzo pri Sur la vivopado (en Literatura Foiro 1981, n-ro 69), libro kiun Giorgio Silfer mecenatis. Kaj nur en la nuna jarcento manifestiĝis en ĉi tiu kampo talenta verkistino, danke al novelo en la revuo Femina; sed c-ino Etel Zavadlav ne estas ankoraŭ nia Sapfo…

Ne uranisto decidis trakti ĉi tiun delikatan temaron: kial? Eble ĉar uranistoj ne sukcesis ĝin trakti, malgraŭ klopodo per la antologieto Glaŭka Lum’; la temo estas beletre tro grava kaj interesa por resti neglektita, aŭ plumpe prezentita. Cetere, Giorgio Silfer estas la sola aŭtoro kiu pritraktis uranismon en la esperanto-teatro, per sia dramo La butiketo de la juvelisto (2012).

Fonto: HeKo 756 9-A, 11 mar 2021

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi