Donacoj al la Ĝenerala Kaso de UEA en 2020 fluis abunde

MonoEn la lastaj jaroj UEA devis multe adapti siajn financojn al la mondaj evoluoj. Plej ofte oni aŭdas pri malkresko de enspezoj, ekzemple pro librovendoj aŭ pro la malalta rento ĉe investo kaj bankokontoj. Sed foje la adaptiĝoj de la Asocio sukcesas ankaŭ kreskigi la enspezojn. Tiel okazis pri la Ĝenerala Kaso, tiu esenca parto de la Spezokonto, kiu akceptas donacojn sub 3 700 EUR, kiuj ne havas alian pli specialan celon ol subteni la Asocion.
Historie, ĝis 2017, la Ĝenerala Kaso registris modestan jaran enspezon de kelkaj miloj da eŭroj. En la lastaj jaroj tamen tiu jara sumo forte kreskis, kun nova rekordo ĉiujare: en 2018, 12 535 EUR, kaj en 2019, 14 855 EUR. En la pasinta, pandemia jaro, la Ĝenerala Kaso ricevis la rimarkindan sumon de 30 097 EUR, pli ol duoble tiun ricevitan en 2019.

Tiun novan rekordon la Asocio ŝuldas al la iniciato Alianco 365; Societo Zamenhof; al diversaj klopodoj de la Ĝenerala Direktoro, Estraro kaj kunlaborantoj; al la Monda Festivalo de Esperanto kaj la Virtuala Kongreso; kaj kompreneble al siaj multaj membroj, kiuj malavare donacis al la Asocio, inter ili membroj de la Komitato de UEA.

Fernando Maia Jr., Vicprezidanto de UEA kaj Esperantisto de la jaro 2020, komentis: “Mi estas sincere kortuŝita de la granda subtenemo de esperantistoj, kiuj unuiĝintaj sukcesis atingi tiun historian markon. Mi povas nur kore danki. La Asocio estas reprezento de nia unuiĝo kaj tial daŭre dependas de tiu malavara donacemo, kiu fine simbolas la fidon de homoj pri UEA kaj pri la laboroj por Esperanto. Tutcerte UEA daŭrigos la laborojn kaj kampanjojn, kiuj ebligis al ni, kiel komunumo, trapasi 2020. Espereble ankaŭ en 2021 multaj membroj decidos aktive kontribui al nia komuna agado”.

Eblas ne nur donaci al la Ĝenerala Kaso, sed ankaŭ al la multnombraj fondaĵoj: uea.org/alighoj/donacoj. Al la diversaj fondaĵoj, la membroj same abunde kontribuis, pro kio UEA ankaŭ sincere dankas.

Liberaj donacoj al la ĝenerala kaso de UEA eblas per uea.org/alighoj/alighilo aŭ rekte per uea.org/alighoj/donacoj/kaso. Aliĝoj al Societo Zamenhof kaj unufoja pago al Alianco 365 ankaŭ eblas per uea.org/alighoj/alighilo. Instrukcioj kiel donaci tra Alianco 365 ĉiumonate legeblas ĉe la reta revuo Esperanto: revuoesperanto.org/alianco_365.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2020, №936.

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi