Viktor Sapoĵnikov: Kongresaj paroladoj

Viktor SapoĵnikovOkaze de la kvina mortodatreveno de Viktor Sapoĵnikov (1952-2016) ni republikigas lian rakonton Kongresaj paroladoj, kiun li verkis antaŭ 25 jaroj responde al la redakcia peto recenzi la kolekton de la kongresaj paroladoj de Zamenhof, kiun Ruslanda Esperantisto eldonis en 1995. Tiutempe VikS laboris en la fervoja stacio Jalutorovsk (okcidenta Siberio). La stilo estas tipa por liaj “babiladoj” nur iomete (aŭ: tute ne) ligitaj kun la recenzataj verkoj.

Tede pluvetis ekde la mateno. La brigadanoj enuis en dometo. Kelkaj dormetis, ceteraj legis aŭ interbabiladis. Ankaŭ mi distre foliumis la kolekton Kongresaj Paroladoj de nia kara Majstro. Legi serioze mi ne volis, sed mi devis ĝin trastudi pro la insista aludo de mia redaktoro. Nu, al li, la redaktoro, mia lingvaĵo ŝajnas nesufiĉe klasika… Al mi, inverse, la lingvaĵo de la ricevita libro ŝajnas iom arkaika.

Sed kiu ĉefas? Ja li eldonas ĉi revuon, kaj li eĉ solene promesis formanĝi la nunan revuan numeron, se la eldonritmo ne reakuratiĝos. Tio elvokas estimon, kaj nur pro tio mi kuŝis sur la benko kaj provis perforti mian nervaron per legado. La nervaro spitis. Ne adaptiĝis al la entute klara kaj simpla lingvaĵo de Lazaro Ludoviko. Nu kion fari? Mi havas alian pensmanieron.

Ekstere aŭdiĝis longa fajfado de la manovra lokomotivo, kaj peza bruo de proksimiĝantaj vagonoj. Nikolao, sidanta ĉe la fenestro, anoncis:

— Hej, knaboj, mi sonĝas belegan spektaklon! Mi vidas du vagonojn plenegajn je traboj. Dio!.. Al ni venas laboro!

— Vekiĝu, bubaĉo! — grumblis Petro-ne-La-Granda, — ĝis la fino de l’ monato oni promesis nulon da okupo. Sed vi vagooonojn vidas.

— Sed mi vere vidas, — replikis Nikolao.

— Ankaŭ la salajron vi vidos nur en bela sonĝo, sed reale ni ricevos nulon, — ne cedis Petro-ne-La-Granda.

— Jen, blanka aŭto aperis, — faris novan anoncon Nikolao, — al nia stabejo proksimiĝas.

— Kial do ne blanka ĉevalo por via babilema moŝto? — demandis Aleksio, — eble vi forrajdos kaj ebligos al mi plu dormeti…

— Hu, vi, malfidemaj…

Bruo de l’ pordo rompis la parolojn. Eniris du virinoj vestitaj tro ŝike por la medio ilin akceptanta. Ili tenis sin memfide kaj ne kaŝis sian superecon.

— Kiu el vi estas brigadestro? — demandis unu el ili.

— Forestas! — malŝate respondis Nikolao.

— Kiu anstataŭas lin?

— Speciale neniu, sed eble mi taŭgas? — mi diris leviĝante.

— Por mi ne gravas, — sekis la virino, — vi devas malŝarĝi du vagonojn. Kamiono baldaŭ venos.

— Ĉu nur unu? — nervoze demandis Nikolao.

— Jes, unu.

— Fjuuuu… — ekfajfis Aleksio, — per unu kamiono ni finos nur je la mateniĝo.

— Mi havas interkonsenton kun via ĉefo! — bruskis la virino.

— Do, vigladu nia ĉefo ĝis la mateno, sed mi post la kvina horo viglos en la bierejo, — deklaris la bubo, kies kromnomo estas Cunamo pro lia emo aperi kaj malaperi neatendite brue.

— Mi pagos la noktan laboron! — la virino altigis la voĉon. — Malavare!

Ŝi malfermis la retikulon kaj eligis paketon da monbiletoj kaj etendis ĝin al mi, dirante:

— Jen la antaŭpago.

Tamen la monon kaptis Cunamo. Li asertis ke pro tioma mono li sola transportos ĉiom po unu trabo al ajna urbopunkto, ĝis la kokoj krios. Dancante kaj babilante, li survestis grandan nigran kontraŭpluvan mantelon kaj ektajfunis… Nu, ne al la vagonoj, sed al la proksima vendejo por aĉeti vodkon. Sed ĉio aspektis tre konvinke por la virinoj, kaj ili forveturis kontentaj.

Malgraŭ la pluvo, ĉio iris glate. Ni malŝarĝis unu vagonon kaj komencis la duan. Jam kvinfoje, peze ŝarĝita kamiono “naĝis” en koto al la elirejo. Subite el sub la gardista dometo saltis granda hundo kaj atakis la kamionon. La ŝoforo instinkte turnis la stirilon kaj bremsis. La radoj joris, kaj la aŭto kuŝiĝis koten.

— Palmo! Palmo! — mi kriis, sed la hundo daŭre atakis la jam senmovan kamionon ne permesante al la ŝoforo ekiri.

Nia korthundo estas unu el la plej bonanimaj bestoj de la urbo, eble eĉ de la gubernio. Sed nur ĝis la kvina horo. La unua minuto post la kvina faras Palmon furioza. Ĝi atakas ĉion. Bojas eĉ kontraŭ la preterkurantaj trajnoj, eĉ ne menciante pri iuj ajn vivantaĵoj, inkluzive de paseroj. Kun granda peno mi kaptis la hundon kaj tiris ĝin al la ĉeno malgraŭ la sakranta ŝoforo, kiu postulis jungi la malbenitan hundaĉon por eltiri la aŭton.

La ŝoforo foriris serĉi helpon, kaj mi revenis al la vagonoj. Por ne perdi la tempon ni decidis almenaŭ liberigi la vagonojn, elvagonigi la trabojn sur la teron.

Ni preskaŭ sukcesis, sed la lasta pako da traboj spitis elvagoniĝon; io tenis ĝin forte fiksita al la planko de l’ vagono.

Por kompreni, kio malhelpas, necesis rigardi. Por rigardi, necesas kuŝiĝi planken. Sed sur la kavoza planko de l’ vagono akumuliĝis sufiĉe da akvo por sin bani…

Petro-ne-La-Granda sin kuŝigis sur la trabojn kaj provis ŝovi la kapon inter la trabopako kaj vagona muro. La fendo ne estis sufiĉe vasta, kaj li fiksiĝis en ĝi kirlante la aeron per la gamboj kaj postulante helpon.

Cunamo verŝis al si plenan glason da vodko, fortrinkis ĝin kaj faligis sin planken esperante tuj kompreni la kaŭzon.

— Verŝu ankaŭ al mi, — petis min Nikolao, — mi provos helpi.

Mi verŝis al li kaj mem glutis rekte el la botelo, ĉar mi estis sufiĉe malseka.

Ĝuste en tiu momento super la rando de l’ vagono aperis la kapo de Valentina-Mitralmaŝino. Eĉ sen eta demando ŝi, konvene al sia nomo, ŝaltis sian mitralon kaj komencis pafadi vortojn. Dum la tri sekvaj minutoj ni eksciis, ke ni estas diboĉuloj, sentaŭguloj, pigruloj, laborevituloj, uloj-istoj-kaj-anoj de ĉio negativa kaj malbona, kio ekzistas en la mondo kaj universo. Sen fari paŭzon tiu deĵoranta stivistino kondamnis nin al ĉiuj punoj de la infero kaj firme deklaris, ke ŝi tuj denuncos nian drinkadon al la ĉefoj urba, gubernia kaj ministeria.

Neniu prenis serioze ŝian parolpafadon, sed la humuro falis. Nikolao kolere signis al la maŝinisto levi la takelon. La takelo ekmuĝis kaj komencis minace vibri.

— Levu! Levu! — kriis Nikolao kolere kaj signis samsence per la mano.

La takelo klakis, krakis kaj eksilentis. La maŝinisto malfermis giĉeton de sia kajuto kaj regalis nin per deca kvanto da konvenaj vortoj, el kiuj ni sciiĝis pri manko de kurento.

Mi ektrotis al la telefono kaj vokis deĵorantan elektriston.

— Kio pri la kurento? — mi demandis.

— Nenio. Ĝi simple forestas.

— Kaj kiam ĝi degnos aperi?

— Dio scias, — sekvis filozofeska respondo.

— Sed karulo! — mi komencis ekscitiĝi, — ni ja devas fini la laboron!

— Se vi kredas, ke via kaj mia nervotensioj sufiĉas por funkciigi elektromotorojn, ni nervozigu unu la alian ĝis la mateno, sed mi forte supozas, ke tio ne utilos. Do, ni atendu ĝis la deka horo de mateno, ĉar la difekto estas grava.

Li donis al mi eblon aŭskulti kurtajn fajfetojn de l’ malkroĉita telefono.

Nenio estis farebla. Mi lasis la knabojn iri hejmen, registris la okazintaĵon en la taglibro, raportis al la ĉefstivisto kaj kuŝiĝis sur la benko plulegi la Kongresajn paroladojn kaj atendi la noktan gardiston por instrukcii lin pri la naĝanta kamiono kaj ŝvebanta takelo.

Pro la pluveto krepusko falis pli rapide ol kutime. Legi mi jam ne povis. Mi skribis letereton al la gardisto kaj ekmarŝis hejmen kun forta decido rekomenci mian malfeliĉan laboron. Eĉ ne legi, sed serioze trastudi.

Veninte hejmen mi konstatis la saman mankon de l’ kurento. Damne kaj sakre! Dum duona horo mi palpe traserĉis la tutan kuirejon kaj finfine trovis kandelon. Mi metis la libreton sur tablon kaj nur post tio permesis al mi ŝanĝi la veston kaj prepari sandviĉon. La lastan mi decidis “malsekigi” per glaseto da konjako. La malfermo de l’ botelo koincidis kun malfermo de la pordo kaj apero de tri virinoj, gvidataj de Valentina-Mitralmaŝino.

Ekvidinte min kun botelo en la mano, ŝi regalis min per aparte vipaj esprimoj. Nur post tio ŝi viktimigis min al la du jam konataj virinoj. Ne dirante eĉ unu vorton mi kelkfoje manipulis la elektroŝaltilon, montrante mankon de l’ kurento. Ili komprenis, sed demandis:

— Ĉu same en la laborejo?

— Jes! — mi unuvortis.

Kongresaj paroladojIntertempe Valentina-Mitralmaŝino ĉiam pli fikse rigardis la tablon, sur kiu situis la kandelo, libro kaj glaso. Mi eksupozis, ke ŝi kalkulas la kvanton de l’ alkoholaĵo, uzita de mi, por min morgaŭ denunci al la ĉefo aŭ skoldi tuj. Kaj min ege mirigis, ke ŝi trankvile sciigis min, ke la ĉefo atendas min je la sepa horo matene. Antaŭ ol foriri ŝi eĉ deziris al mi “bonan nokton”, kio iel najbaras al miraklo.

Aŭdi, ke Valentina deziras al viro ion bonan, estis tro drasta travivaĵo. Mi tuj enlitiĝis kaj komenci konsumi la konjakon eĉ sen glaseto, ĝis plonĝo en profundan sonĝon.

Frumatene mi sidis en la kabineto de la ĉefo kaj sufiĉe pacience atendis draŝadon. Tradicie alvoko al la ĉefo antaŭ la komenco de la labortago signifas nuran skoldon, sen maldungo.

Li ne rapidas kaj aspektas… hm?.. Mi diru: malfurioze. Eĉ pli — patrece. Tio min mirigis, ĉar ne malpli tradicie, ĝentila konduto de la ĉefo signifas plenan fremdecon — mian perdon de la laboro jam hieraŭ. Sed tiuokaze li vokintus min post la oka horo! Vidante mian embarason, la ĉefo degnis parolon.

— Filo mia! Vi, sendube, bravas, sed vi ne pravas! Ne pravas. Mi komprenas, ke vi intence fuŝis la laboron por damaĝi al tiuj fiaj novriĉuloj, “novaj rusoj”. Ankaŭ mi ne povas toleri ilin, sed mi ne agas tiel rekte kaj krude. Mi agas pli ruze, delikate, sed ne malpli efike. Tiuj virinoj pagis duoblan tarifon kaj kroman imposton. Kaj krome… — li eksilentis, verŝajne rimarkinte mian plenan perplekson kaj malkomprenon. — Nu, nu, — li ridetis… — Ne ŝajnigu vin naiva. Valentina ĉion rakontis al mi pri via vivo. Vi legis libron de Vladimir Iljiĉ Lenin eĉ malgraŭ manko de l’ kurento. Ĉe kandela lumo! Laŭdinde, laŭdinde!.. Mi ĝojas, mi ege ĝojas ke ne ĉiuj junuloj perfidis la ideojn de la Granda Oktobra Revolucio! Jes, ni perdis la batalon, sed ni ne perdis nian ideon.

Mi komencis kredi la ĉefon freneza. Se mi legis Lenin, li, tute certe, studis la biblion: absurdas samgrade! Li plu patosis:

— Bedaŭrinde, fiposteuloj de Lenin perversis la tuton, sed al ni restis la originaj fontoj, ĉu ne?

— Jes, jes… — mi rapidis konsenti malgraŭ kompleta misordo en la kapo.

— Ankaŭ mi havas la saman libron, kiun vi legis hieraŭ vespere.

Li malfermis la ŝrankon kaj eligis bluan broŝureton, sur kiu estis skribite:

Dua kongreso de RSDRP
(Bruselo-Londono)
VLADIMIR ILJIĈ LENIN
Kongresaj Paroladoj

Frontpaĝe vidiĝis kalva persono kun barbeto. La maldekstra mano kvazaŭ apogus la barbeton. Laŭrobranĉeto substrekas la gravecon de l’ pensoj ŝvebintaj en la kapo de l’ persono.

Mi stupore gapis al la bildo.

Bumm! Insajt!.. La Granda Kosmo! Se aldoni vangoharojn kaj okulvitrojn, tuj bildiĝas nia kara Majstro! Ne mirindas, ke Valentina ĉion miksis en la lumo de l’ kandeleto.

— Prenu, prenu… Ĝi estas por vi, — diris la ĉefo. — De nun… inter ni… vi havu neformale “Bibliotekan tagon”… Iru kaj studu…

“Kial do ne? — mia kapo resereniĝis. — Ili ambaŭ venis el la sama epoko. El la sama modo ŝanĝi la mondon per ideoj. Ambaŭ multe klopodis kaj parolis, parolis, paroladis”.

La Ondo de Esperanto, 1995, №6 (25).

Ĉi tiu teksto aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2021/02/viks-2

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Beletro kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi