ILEI alvokas

ILEI2021 estas ĉe ILEI elektojaro. La nuna Estraro nombras sep membrojn. Ĝis nun almenaŭ tri estraranoj retiriĝas, ne kandidatiĝas por plua trijara mandato. Do la Elekta Komisiono devas trovi novajn membrojn por la gvida instanco de la Ligo.

La elektoj okazos rete kadre de la 54a ILEI-Kongreso, kiu havos eble renkontiĝon en Kotonuo, Benino, sed havos tutcerte virtualan parton kun komitatkunsidoj. Tiu kongresa semajno komenciĝos la 7an de aŭgusto 2021.

Se vi pripensas pri kontribuo al tiu valora laboro, nepre partoprenu la Duan Forumon de ILEI-gvidantoj, kiu okazos rete la 6an de marto. Okaze de tiu Forumo vi povos ekscii pri la preciza laboro de prezidanto kaj vicprezidanto, du postenoj, kiuj bezonas novan respondeculon. Legu pli ĉe https://eventaservo.org/e/b968f1.

Por demandoj aŭ sinproponoj bonvolu turni vin al la prezidanto de la Elekta Komisiono Aurora Bute aura.bute@gmail.com.

Mireille Grosjean
prezidanto de ILEI

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi