TEJO serĉas novan subvencipetiston.
Kontrakto: minimume 20, maksimume 40 horojn semajne por unu jaro kun ebleco de plilongigo. La salajroj estos priparolataj kun individuaj kandidatoj surbaze de iliaj spertoj.
Loko: distance/hejme.
Komenco: Aprilo 2021
Laborpriskribo:
- Petado de subvencioj, interalie tra Erasmus+ (projektoj kaj administra subvencio), Eŭropaj Solidaraj Korpusoj (ESK – https://europa.eu/youth/solidarity_en), Konsilio de Eŭropo, kaj Eŭropa Junulara Fonduso (projektoj kaj administra subvencio);
- Esplorado de aliaj subvencifontoj kaj subvencikadroj;
- Raportado pri la subvencioj al la agentejoj;
- Helpo en kunordigado de projektoj por TEJO, ĉefe de la administra vidpunkto;
- Helpo en administrado rilata al TEJO-volontuloj;
- Partopreno en eventoj pri financado por neprofitcelaj organizoj;
- Aldonaj taskoj rilataj al financoj, inkluzive de la kreado de buĝeto, amasfinancaj/monakiraj kampanjoj, kaj tiel plu;
- Ebleco plenumi taskojn en aliaj fakoj, ekzemple en la Komisiono pri Eksteraj Rilatoj, depende de la inklinoj, preferoj kaj kapabloj de la kandidato.
Kondiĉoj:
- Intereson pri la fako financoj kaj administrado;
- Kapablon profesie uzi la anglan lingvon kaj verki altnivelajn tekstojn;
- Konon de Esperanto aŭ emo kaj kapablo rapide lerni ĝin;
- Kapablon lerte uzi komputilon por plenumi la koncernajn taskojn;
- Kapablon lerte labori sen proksima superrigardo kaj regula vartado;
- Akcepti plenumi decidojn de la organoj de la asocio;
- Kapablon kunlabori kaj komuniki en internacia teamo en malsimilaj horzonoj;
- Preti por bona kunlaboro kun la estraro kaj la stabo de TEJO;
- La kandidato devas pruvi laborpermeson/loĝlokon en Eŭropa Unio.
Ideala kandidato havus:
- Konon pri kaj sukceson en monakirado el privataj fondaĵoj;
- Konon pri kaj sukceson en monakirado el publikaj fondaĵoj;
- Sukcesan sperton en la organizado de monakiraj kampanjoj.
Se vi interesiĝas, sendu vivresumon kaj motiviĝleteron ĝis la 28-a de Februaro 2021 al oficejo@tejo.org. Elektitaj kandidatoj estos invititaj al intervjuoj kun TEJO teamo.
TEJO estas egalŝanca dunganto, kiu ne diskriminacias surbaze de raso, haŭtkoloro, religio, sekso, genro, seksemo, etno, aĝo, handikapo, kaj genetikaj datumoj.