Almenaŭ unu artikolo ĉiutage dum 400 tagoj

tagojAntaŭ kelkaj horoj en nia novaĵretejo aperis dung-anonco de TEJO. Tio signifas ke la hodiaŭa tago, la 3a de februaro, estas la kvarcenta sinsekva tago en kiu ĉe nia retejo ekde la 1a de januaro 2020 ĉiutage aperas almenaŭ unu nova teksto. Ĉi tiu retejo estis lanĉita la 2an de septembro 2010 kiel La Balta Ondo. Ekde tiam (inkluzive de ĉi tiu teksto) en ĝi aperis 2 mil 438 tekstoj, averaĝe kvar aŭ kvin tekstoj ĉiusemajne. Ilin garnas 3 mil 616 ilustraĵoj.

Komence de la pasinta jaro nia novaĵretejo estis modernigita kaj ŝanĝis sian nomon al La Ondo de Esperanto.. Fine de januaro 2020 ni instalis vizitkalkulilon, laŭ kiu la plej ofte vizitita afiŝo estas ne aktualaĵo, sed eseo de la redaktoro de La Ondo pri la artikolo Prudento aŭ Kredo? de Lev Tolstoj, kies aperigo fine kaŭzis (pli ĝuste: pretekstis) la fermon de la unua Esperanta gazeto. Ĝi estas legita 1572 fojojn. Verŝajne, post kelkaj tagoj ĝin avancos la artikolo Granda skismo en Esperantujo de Stanislav Belov, kiu dum malpli ol unu monato estis legita 1556 fojojn. Ĉiuj artikoloj de la unua dekkvinopo estas enretigitaj en 2020 aŭ 2021 escepte de la artikolo pri esperantofonoj en la Ruslanda censo, verkita antaŭ preskaŭ dek jaroj – danke al pluraj referencoj en la reto ĝi estas en la sesa loko.

Vidu la plejliston de la dek kvin plej legitaj tekstoj ekde februaro 2020:

1.571 Korĵenkov A.: Antaŭ 125 jaroj: Tolstoj kaj la unua Esperanta gazeto
1.556 Belov S.: Granda skismo en Esperantujo
1.473. Gorecka H., Korĵenkov A.: Sen Rodin sekvis sian edzinon
1.463. Gorecka H., Korĵenkov A.: Júlia Sigmond forpasis
1.291. Belov S.: La pandemio kaj la homaro: konkludoj de la viruso
1.236. Korĵenkov A.: Kiom da esperantistoj en Ruslando? Ne malpli ol 992
1.190. Korĵenkov A.: Ho, mia kor’, ne batu maltrankvile…
1.031. Louis Beaucaire: Kiel mi fariĝis kunfondinto de UEA
1.026. Gorecka H., Korĵenkov A.: Parlamenta medalo por Povilas Jegorovas
1.023. Korĵenkov A.: Jubileoj kaj memordatoj en februaro 2020
1.019. Fischer-Kotowski P.: Trevor Steele: La internacia lingvo estas parto de mia ideologio (Intervjuo)
1.011. Reza Kheirkhah: Staĝo en Tajvano: Malgraŭ la koronviruso
1.001. Vi estas mia heroo: libro de UN pri KOVIM-19 aperis en Esperanto
965. Wennergren B.: La nova eldono de PIV estas presita
956. Korĵenkov A.: Jubileoj kaj memordatoj en junio 2020

ondo

Nuntempe La Ondo de Esperanto aperas dumaniere: unue, kiel ĉiutage aktualigata novaĵretejo; due, kiel ampleksa trimonata almanako en kiu estas publikigataj la plej gravaj tekstoj el nia retejo kaj ankaŭ artikoloj, eseoj kaj beletraĵoj verkitaj speciale por la almanako, kiu konservis la faman nomon La Ondo de Esperanto.

Malkiel la retejo, kiu plu estas libere legebla de ĉiu deziranto, la almanakon ricevos nur tiuj, kiuj abonos ĝin. Estas tri abonkategorioj:

1. Abonanto – 15 eŭroj
2. Amiko – 30 eŭroj
3. Patrono – 100 eŭroj

Pri la pagomanieroj legu ĉi tie: https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm.

La nomoj de ĉiuj amikoj kaj patronoj aperas en la rubriko “Donacoj” de nia retejo https://sezonoj.ru/donacoj/ kaj en la almanako (krom tiuj, kiuj preferas resti anonimaj).

La ricevataj pagoj devas kovri la bazajn kostojn de la subtenado de la novaĵretejo kaj de la produktado de la almanako. Temas pri kostoj aparataj (aĉeto kaj riparado de la komputilo, printilo, skanilo, fotilo k. a.), kostoj programaj, kostoj retaj (nomo kaj funkciado de la retejo, abonado de la reto, sekurigo), sen mencii la laborkoston de la geredaktoroj (ĉirkaŭ 180 laborhoroj por produkti ĉiun numeron de la almanako, same pri la literatura suplemento, kaj ĉirkaŭ 80 laborhoroj monate por ĉiutaga prizorgado de la retejo, entute ĉ. 2000 laborhoroj jare). El la samaj kotizoj estas financata ankaŭ nia podkasto “Radio Esperanto”.

Niaj klopodoj trovi sponsoron inter la esperantistaj asocioj, instancoj kaj fondaĵoj ĝis nun estas malsukcesaj, kaj la estonteco de la sola ĉiutage renovigata Esperanta novaĵretejo dependas nur de la helpemo de tiuj, kiuj legas ĝin kaj abonas la almanakon.

Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2021/02/ondo-76

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Halina Gorecka kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi