Claude Piron naskiĝis antaŭ 90 jaroj

PironAntaŭ 90 jaroj naskiĝis Claude Piron (1931-2008), belga, poste svisa tradukisto, psikanalizisto, psikoterapiisto, poligloto kaj esperantisto (ekde 1942). Li estis kunfondinto kaj la unua prezidanto de Esperanto-klubo ĉe UN en Novjorko (1958), redaktoro de Svisa Espero (1963-66), kunfondinto (1979) kaj prezidanto de Internacia Feria Altlernejo de KCE.

Piron verkis plurajn artikolojn kaj librojn pri Esperanto kaj internacia komunikado (Esperanto: Ĉu eŭropa aŭ azia lingvo?, 1977; Psikologiaj reagoj al Esperanto, 1988; La bona lingvo, 1989; Le défi des langues, 1994 k. a; originala poemaro Malmalice (1977). Grandan popularecon ĝuis liaj kvar krimromanoj en la t. n. “Ĉu-serio” (1976-82), kiuj aperis kun la pseŭdonimo Johán Valano same kiel la krimnovelaro Ĉu rakonti novele (1986), la priseksa krimromano Ĉu ŝi mortu trafike (pseŭdonimo Johán Balano, 1982) kaj, precipe, lia lingvoinstrua romaneto Gerda malaperis (1983), multfoje represita kaj aperinta ankaŭ kiel sonlibro (2005) kaj filmo (2006).

Claude Piron estas honora membro de UEA (1998), trifoja laŭreato de la premio La Verko de la Jaro, laŭreato de la premio Onisaburo Deguĉi (1994) kaj de la OSIEK-Premio (1998).

Unuafoje Claude Piron diskoniĝis en Esperantujo per sia poemo La sufero de l’ aliaj, pro kiu li ricevis la duan premion en poezia branĉo de la Belartaj Konkursoj de UEA en 1956. Bonvolu (re)legi ĝin.

AlKo

La sufero de l’ aliaj

Sufero de amiko ol propra pli turmentas.
La sian oni portas, kaj oni konas ĝin,
kaj ŝajnas laŭnature, se lacon oni sentas,
ke oni ĝin elportu, ĉar estas laŭ destin’.

Ĝi estas posedaĵo, kaj oni je ĝi riĉas,
sed kiam proksimulon bruligas la dolor’
ne eblas komuniko, kaj oni malfeliĉas,
ke oni staras stulte kun senefika plor’.

Kaj ĉia simpatio aŭ pruvo de kunsento
ne povas liberigi de suferula sol’,
ne povas agi brakoj, man’ plenas nur per vento,
dum vortoj ne dolĉigas, kaj senutilas vol’.

Ho! Tiel vidi fraton kun vundo tro intensa,
kaj scii ke nenio lin gvidos el ĉagren’,
ne povi porti pecon de lia peno densa
kaj resti sen rimedo rolante en malplen’!

Ekvidi en okuloj alvokon de alarmo,
kaj aŭdi la doloron tremanta en parol’,
proksimi, sed ne povi, el amikeca varmo,
pli doni ol kompaton, kun vano de konsol’!

Preferas mi suferi inferon da sufero
ol senti ĝin en frato kaj stari antaŭ mur’,
tra kiu varma lumo de mia am-ofero
ne povas elradii ĝis lia malsekur’.

Fonto: 25 jaroj: Antologio de Belartaj Konkursoj / Red. W. Auld, V. Benczik. Budapest: HEA, 1977. P. 63.

Legu pli pri Claude Piron en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 229-232.

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2021/02/piron

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi