UEA kongresos en Torino en 2023

Torino

Por la 108a Universala Kongreso (UK), post tri jaroj, la Estraro de UEA unuanime elektis Italion kiel kongreslandon. La kvaran fojon UK okazos en Italio. La gastiga urbo, Torino, estis la unua ĉefurbo de Italio (1861-1865). Urbo en kiu kunfandiĝas la itala kaj la franca etoso, kie aktivis gravaj intelektuloj kiel Norberto Bobbio, Italo Calvino, Clelia Conterno Guglielminetti, Natalia Ginzburg, Primo Levi, Cesare Pavese kaj Elio Vittorini, kaj en kies universitato longtempe profesiis Giorgio Canuto, iama prezidanto de UEA.

Post la dua mondmilito Torino estis celo de multnombraj suditalaj enmigrintoj, allogitaj de la grandaj fabrikoj, kio donis al la urbo ŝancon malfermiĝi, akcepti kaj helpi al bezonantaj eksteruloj. Tiurilate, aparte grava estis la aŭtomobila fabriko FIAT, kie deĵoris Ursula kaj Giuseppe Grattapaglia, dank’ al kiuj la fabriko eldonis kelkajn broŝurojn kaj mallongajn filmetojn en Esperanto, por diskonigi la urbon kaj la novajn aŭtojn.

Itala Esperanto-Federacio invitis kongresi en Torino ankaŭ pro la tre vigla Esperanto-grupo, kie kunvivas gravaj dojenoj de la movado, kiaj Giancarlo Fighiera, Fabrizio Pennacchietti, Pedro Aguilar-Solà, kaj la nova generacio: mezaĝaj kaj junaj aktivuloj kun alta lingvo-kono. Subtenis la inviton ankaŭ du membroj de la Honora Patrona Komitato de UEA, la italoj Giuliano Turone, juĝisto, kaj Giorgio Novello, baldaŭa ambasadoro de Italio en Nederlando.

La 108a UK estas planata de la 29a de julio ĝis la 5a de aŭgusto. La kongresejo estos la ĉefsidejo de Politekniko, la urba universitato por estontaj inĝenieroj, kiu ebligos favoran kotizon. Parolante pri kotizo, ne maltrafu la unuan, plej favoran aliĝperiodon de la 106a UK ĉe uea.org/kongresoj.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2020, №921.

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi